23-a de julio
(Alidirektita el 23-an_de_julio)
La 23-a de julio estas la 204-a tago de la jaro (la 205-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 161 tagoj restas.
Je la 23-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
Eventoj
- 685: Johano la 5-a iĝis papo
- 971: Kieva Regno: Kievo kaj Bizanca imperio subskribis traktaton rilatanta al privata internacia juro
- 1148: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Damasko
- 1290: Andreo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario - lasta reganto de la Arpad-dinastio
- 1431: Koncilio de Florenco komenciĝis - rezulte de ĝi la papo estis agnoskita anstataŭanto de Kristo kaj sekvanto de Sankta Petro
- 1552: En la batalo de Szentandrás (apud Arad), la Szeged-armeo, kiu intencis helpi al sieĝita de turkoj Timisoara, estis frakasita
- 1645: Aleksej Miĥajloviĉ iĝis caro de Rusio, tuj post morto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, elektita kiel 16-jara jam post la Granda Malordo
- 1711: Rusio kaj Otomana Imperio subskribis la pacon de Pruto apud Iași
- 1759: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Kije, apud Sulechów
- 1777: Kazimierz Pułaski, heroo de du nacioj, militanta por sendependeco de Pollando kaj Usono, alvenis al Ameriko
- 1798: Napoleono la 1-a de Francio konkeris Egiption
- 1829: En Usono oni patentis unuan tajpilon
- 1848: Grupo de pragaj komercistoj fondis kompanion pri karbominado en Kladno
- 1849: Franca pafarmilisto kaj inventisto Nicolas Flobert patentis modifitan kartoĉon
- 1866: Reprezentantoj de Aŭstrio kaj Prusio paciĝis en Prago, kie devis konsenti pri forigo de Germana Federacio kaj deklari, ke Aŭstrio ne enmiksiĝos en germanajn aferojn - tiel, la Habsburga monarkio estis forpelita el la Germana Imperiestra Regno, kie regis Prusio.
- 1871: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris ateroidon Kasandro
- 1881: Belgio: Internacia Federacio de Gimnastiko fondiĝis en Lieĝo, kies sidejo estis poste translokigita al Laŭzano (Svislando)
- 1881: Ĉilio kaj Argentino subskribis landliman traktaton por reguligi la limon laŭ la plej altaj pintoj de Andoj, same kiel en Patagonio kaj Fajrolando
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Thia
- 1896: En Krakovo okazis premiero de opero Goplana, bazita sur romantikisma dramo Baladina de Juliusz Słowacki
- 1901: Germana kuracisto Robert Koch asertis, ke ratoj estas portantoj de bubona pesto
- 1903: En Usono oni vendis unuan aŭtomobilon de la marko Ford
- 1906: En Vladikavkaz aperis unua numero de la unua osetlingva gazeto "Iron gazet".
- 1908: Revolucio de la Junaj Turkoj: restarigo de konstitucio de la Otomana Imperio
- 1908: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn Dezdemono kaj Denizo
- 1909: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Lanzio
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta Pola Milito:
- 1920: Parto de Brita Orienta Afriko estis transformita al Kronkolonio de Kenjo
- 1921: Dua Pola Respubliko: en Lodzo komenciĝis la 18-a Kongreso de Pola Partio Socialista
- 1921: Dum inaŭgura Nacia Kongreso Komunista Partio de Ĉinio fondiĝis en Ŝanhajo
- 1923: Svislando: en Laŭzano oni subskribis pakton pri amikeco inter Dua Pola Respubliko kaj Turkio
- 1926: Fox Film - la posta kinokorporacio 20th Century Fox - akiris patenton por registri akustikan trakon sur filmbendo kaj sinkronigado de bildo kun sono
- 1929: Itala faŝismo: faŝistoj malpermesis uzon de fremdvortoj en skriba kaj parola komunikado
- 1930: Suda Italio: en tertremo pereis 1425 homoj
- 1938: Londono petis ĉeĥojn redoni Sudetojn por kontentigi germanojn, por ke estu paco en Eŭropo
- 1939: Francio transdonis al Turkio sirian provincon Hatay
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank malfondis en Ĝenerala Gubernio ĉiujn polajn militistajn, politikajn kaj sciencajn asociojn; en Krakovo aperis pollingve "Gazeta Żydowska" (Juda Gazeto), eldonata du-trifoje semajne - germanaj regopovoj tuj malpermesis eldonadon de judaj revuoj en getoj (post unu semajno Ludwik Landau rimarkis, ke ĉefa celo de gazetoj por pola loĝantaro estas disvastigo de kontraŭjudismo, kaj por la juda - disvastigo de kontraŭpolismo); pro protesto kontraŭ persekuto de judoj denove estis arestita pastro Czesław Broda - post kelkaj monatoj mortas en koncentrejo Dachau; Sumner Welles, usona ministro pri eksteraj rilatoj deklaris ke Vaŝingtono ne agnoskas sovetian okupacion de baltaj ŝtatoj; ĥoro de Pola Militistaro en Glasgovo unuan fojon publike prezentis polajn kantojn; Londono: BBC komencis ciklon de radiaj alparoloj al Pollando
- 1941: De Varsovia malliberejo Pawiak foriris transporto de 350 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; konspira "Agencja Prasowa" (Gazetara Agentejo) kaj poste aliaj konspiraj periodaĵoj publikigas alvokon Ni savu infanojn - ne permesu al ili almozi, por ke ĉiu familio nutru kaj eduku unu infanon; tridekdua tago de la fulmomilita germana invado al Sovetunio: ĉe Orienta Fronto en Smolensk-regiono soveta 24-a Armeo kontraŭatakis al Jelnja, defendatan de germana 46-a Kirasita Korpuso de la 2-a Kirasita Armeo; generalo Alfred Jodl prilaboris "Projekton al direktivo n-ro 33" - la taskon konkeri pere de kirasitaj trupoj Ukrainion, Krimeon kaj Kaŭkazion kune kun kiom eble plej rapida atingo de Volgo, subskribitan de Adolf Hitler; en Palestino komencis aperi "Gazeta Polska" (Pola Gazeto) por poloj en Proksima Oriento - ĉesas aperi, eldonata ankaŭ en Jerusalemo, "Informa Bulteno por polaj militaj rifuĝintoj en Proksima Oriento";
- 1942: Operaco Reinhardt: malfermo de la germana-nazia punlaborejo kaj ekstermejo por judoj en Treblinka - ĝis aŭgusto 1943 germanoj murdis ĉ. 870 mil judojn - ĝi estis la dua post Aŭŝvico holokaŭstejo de judoj; tagon post Granda Kampanjo Adam Czerniaków, gvidanto de varsovia Judenrat, sinmortigis; en Tarnopol aperis unua numero de eldonata por ukrainoj semajnrevuo "Tarnopolskij Hołos" (Ternopila Voĉo); Pola Rezistomovado: en Sanktakruca provinco taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis komunumon Ŝĉitniki detruante dokumentojn kun forpreno de kaso kaj 360 kg da butero el laktejo; germanoj konkeris Rostov-na-Donu; direktivo de Adolf Hitler n-ro 45 koncerne atakon orienten: Grupo de Armeoj "B" atakas Stalingradon, kaj GA "A" - Kaŭkazion
- 1943: Germana polico revenĝe pro vundigo de ĝendarmo bruligis vilaĝon Kniaziowodce kaj pafmortigis 100 loĝantojn; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis trudlaborejon por judoj en Hłuboczek Wielki (Ternopila provinco) mortigante 640 malliberulojn; en Piaskowce partizana taĉmento de Ruĝa Armeo batalis kontraŭ taĉmento de Pola Enlanda Armeo - 6 polaj soldatoj pereis; Heinrich Himmler estis informita pri kreo, ene de Varsovia geto, de la koncentrejo KL Warschau, en kiu la 19-an de julio troviĝis jam 300 malliberuloj; batalo de Belgorodo komenciĝis
- 1944: SS-Galicio kaj Gestapo la 22-an/23-an de julio preparas likvidon de partizanoj de Iwonicz-regiono, sekvan tagon murdante pli ol 70 personojn - responde, kadre de la Operaco Tempesto - pli poste 38 partizanoj liberigos la kuraclokon sen propraj perdoj; Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Majdanek, trovante 1000 sovetajn militkaptitojn kaj kelke da miloj de kamparanoj el Lublin-regiono, kiun en komenciĝanta dua soveta okupado de Pollando NKVD tuj transprenis por ekstermi soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Naciaj Armitaj Fortoj, profitante la germanan substrukturon, kie kune kun germanaj militkaptitoj malliberigis aktivulojn de Pola Subtera Ŝtato kaj delegitojn de la pola ekzila registaro; trupoj de 1-a Ukraina Fronto liberigis Hrubieszów kun 3 aliaj lokoj; Volinia-Galicia masakro: SS kaj Ukraina Legio de Memdefendo murdis 60 polojn en vilaĝoj Chłaniów kaj Władysławin (distrikto Krasnystaw) kaj bruligis 41 domojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis tuj antaŭ liberigo de Międzyrzec Podlaski 60 italajn militkaptitojn kaj en la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de julio en Stary Gromadzyn (proksime al Kolno) - 24 personojn; en Lublinio taĉmento de EA okupis Nałęczów, la aliaj en Urzędów senarmigis kaj malliberigis 12 germanojn akirante 5 aŭtomobilojn kaj motorciklon, aŭ konkeris trajnon kun 2 flegistajn aŭtomobilojn kun ekipaĵoj; trupoj de 3-a Apudbalta Fronto liberigis Pskov; en Wehrmacht oni enkondukis faŝisman saluton (de Nacisocialisma Germana Laborista Partio); Orienta Fronto: batalo pri Lvovo komencita (ĝis la 27-a de julio) kune partpreno de lvova 5-a Divizio de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Venko de usona ŝiparo en batalo de la Golfo de Tokio; stabo de usona 10-a Aviada Armeo estis translokigita de Barato al Kunmingo; irana ministerio pri eksteraj aferoj publikigis deklaron pri agnosko de pola Provizora Konsilio de Nacia Unueco, kies delegitaro samtage alvenis al Pocdamo
- 1945: En Francio komenciĝis proceso de marŝalo Philippe Pétain, estinta ĉefo de kunlaborisma Reĝimo de Vichy
- 1951: Varsovio: proceso de germana militkrimulo respondeca pri likvido de Varsovia geto Jürgen Stroop finiĝis, ankaŭ akuzita pri pafmortigo de 100 poloj la 16-an de julio 1943 kaj partopreno en amasaj murdoj kaj reprezalioj de pola loĝantaro en Varto-Lando (Warthegau) - kondamnita al mortpuno
- 1951: Kvara Respubliko de Francio: NATO-ĉefsidejo estis malfermita en Rockencourt
- 1952: Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ekfunkciis - komenco de Eŭropa integrado
- 1956: Japanio kaj Filipinoj formale finis la militon kun ratifiko de pactraktato kaj interkompreno pri reparacioj
- 1956: Super Sudĉina maro ĉina armeo erare pafalterigis aviadilon apartenantan al flugkompanio Cathay Pacific de Honkongo - 10 personoj pereis, 8 saviĝis
- 1961: Nikaragvo: Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo fondiĝis
- 1963: Francio rifuzis Moskvan traktaton por parta malpermeso de nukleaj testoj
- 1974: Greka diktaturo de la koloneloj transdonis regopovon al civila administrado
- 1977: Somaliaj trupoj atakis Ogadenon, la histori-geografian regionon de Etiopio
- 1979: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni, la irana spirita gvidanto, malpermesis elsendon de muziko en radio kaj televido pro tio, ke ĝi malmoraligas junulojn
- 1980: Vjetnamo Phạm Tuân, partoprenanto de la flugo de Sojuz 37 al la orbitstacio Salut 6 fariĝis unua aziano en la kosmo
- 1980: Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra: Megion urbiĝis
- 1980: Strikoj de Lublin plejparte finiĝis kontribuante al Strikoj en la Pola Marbordo
- 1982: Mediprotekto: tuta malpermeso de ĉasado al balenoj por komercaj celoj estis enkondukita
- 1983: Komenco de interna milito en Srilanko daŭranta ĝis 2009
- 1983: Jerzy Kukuczka kaj Wojciech Kurtyka kiel unuaj poloj grimpis al Gaŝerbrum 1 en Karakorumo
- 1985: Andy Warhol estis atestanto pri lanĉo de nova persona komputilo de Commodore International kun homa-komputila interfaco: Amiga 1000
- 1990: Leonid Kravĉuk estis elektita prezidanto de la Verĥovna Rada de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1992: Parlamento de Abĥazio proklamis konstitucion pri suvereneco (de Kartvelio)
- 1992: Kongregacio por la doktrino de la kredo eldonis dokumenton titolitan Kelke da konsideroj responde al leĝaj proponoj pri nediskriminacio de gejoj
- 1995: Kosmoesploro: malkovro de la kometo Hale-Bopp videbla per nuda okulo dufoje pli longe ol la granda kometo de 1811 - la plej brila en la 20-a jarcento
- 1997: Birmo kaj Laoso aliĝis al ASEAN
- 1998: Puntlando en nord-orienta Somalio proklamis aŭtonomecon
- 1999: Mohamedo la 6-a iĝis reĝo de Maroko
- 1999: Helpe de kosmopramo Columbia al ĉirkaŭtera orbito eniris kosma observatorio Ĉandra laboranta per Ikso-radioj kaj permesanta rigardi blankajn nanojn, neŭtronajn stelojn kaj nigrajn truojn
- 2004: Hercegovino: malfermo de rekonstruita ŝtona Malnova Ponto ĉe Neretva en Mostar, detruita en 1993 de kroata armeo
- 2007: En Hungario ekfunkciis Pentele-ponto super Danubo
- 2008: Kabo-Verda Respubliko aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2008: Kvazaŭ-Vikipedio: Google funkciigis publike en Interreto la anglan beta-version de sia Knol-enciklopedio
- 2009: Kirgizujo: oficanta prezidento Kurmanbek Bakijev gajnis prezidentec-baloton
- 2013: En Pollando analoga signalo estis tute forigita de dissenda televido
- 2013: Brazilo: en Rio-de-Ĵanejro komenciĝis 28-aj Mondaj Junularaj Tagoj
- 2014: En du bombaj atencoj en urbo Kaduno en meza Niĝerio 42 personoj pereis
- 2015: Kosmoesploro: NASA anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-452b fare de la kosma observatorio misio Kepler - plej simila al la Tero el ĉiuj malkovritaj
- 2016: Dum manifestacio de hazaroj en atenco de sinmortiginto en Kabulo 80 personoj pereis kaj 231 vundiĝis - Islama Ŝtato konfesis sian aŭtorecon
- 2018: Grekio: en Atiko eksplodis arbarincendioj - dum 2 tagoj 102 personoj pereis kaj 187 vundiĝis
- 2021: Somera Olimpiko 2020, prokrastita pro la kronvirusa pandemio de 2019-2021, komenciĝis en Tokio
Naskiĝoj
- 1370: Pier Paolo Vergerio, la Maljuna, itala humanisto, filozofo, poeto, historiisto, helenisto kaj pedagogo, ligita kun la Universitato de Padovo (m. 1445)
- 1401: Francisko Sforza, itala soldestro, fondinto de dinastio Sforza en Milano (m. 1466)
- 1475: Alberto la 3-a Pio, itala mecenaso kaj humanisto el Gelfoj kaj Gibelinoj (m. 1531)
- 1601: János Szalárdi, hungara historiverkisto en Princlando Transilvanio (m 1666)
- 1649: Klemento la 11-a, papo albandevena, fiksinta feston al Senmakula koncipiĝo kaj riĉiginta Vatikanan librejon (m. 1721)
- 1775: Eugène-François Vidocq, franca skandalisto kaj unua detektivo (m. 1857)
- 1777: Philipp Otto Runge, germana romantikista pentristo, desegnisto kaj portretisto (m. 1810)
- 1796: Franz Berwald, sveda komponisto kaj violonisto, kreinto de ses simfonioj, profesoro (m. 1868)
- 1807: Hieronim Martynowski, pola matematikisto, verkisto, kolektanto de slava literaturo (zm. 1861)
- 1851: Peder Severin Krøyer, dana impresionista pentristo (m. 1909)
- 1860: Adolf Schmidt, germana geofizikisto pri tera magnetismo kaj esperantisto publikiganta fakverkojn (m. 1944)
- 1864: Apolinario Mabini, filipina filozofo, revoluciisto, politikisto, ĉefministro de Filipinoj (m. 1903)
- 1865: Max Heindel, dana-usona kristana okultisto, astrologo, teozofo, mistikulo, vegetarano (m. 1919)
- 1870: Jenő Cholnoky, hungara geografo, verkisto, hidrologo, vojaĝisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, patro de Tibor Cholnoky (m. 1950)
- 1871: Ovide Decroly, belga psikiatro, psikologo kaj pedagogo (m. 1932)
- 1884: Emil Jannings, germana aktoro usondevena, rolinta en filmo La blua anĝelo (m. 1950)
- 1888: Raymond Chandler, usona verkisto de krimliteraturo (m. 1959)
- 1892: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, simbolo de Rastafaria movado (m. 1975)
- 1899: Gustav Heinemann, germana juristo kaj pacisto (m. 1976)
- 1908: Elio Vittorini, itala verkisto kaj tradukisto de la usona literaturo, kontraŭfaŝisto (m. 1966)
- 1919: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (m. 1965)
- 1920: Amália Rodrigues, portugala fado-kantistino (m. 1999)
- 1923: Claire Kenneth, hungara verkistino migrinta al Usono (m. 2000)
- 1924: Ernő Kaznovszky, rumania hungara skultptisto (m. 1998)
- 1928: Hubert Selby, usona filmigata verkisto, poeto kaj scenaristo (m. 2004)
- 1928: Gerald Schmid, aŭstra pedagogo kaj pentristo liberprofesia
- 1929: Mátyás Kozma, rumania hungara orgenisto, komponisto (m. 1994)
- 1930: János Gáll, rumania hungara studverkisto, universitata instruisto
- 1931: Te Atairangikaahu, reĝino de maorioj akirinta nobelan rangon (m. 2006)
- 1931: Jan Troell, sveda filmoreĝisoro, premiita de Ora Urso
- 1938: Götz George, germana aktoro, rolinta en la filmo La trezoro en la Arĝenta lago
- 1941: Sergio Mattarella, itala politikisto, prezidento de la Itala Respubliko
- 1943: László Sipos, rumani-hungara grafikisto kaj pentristo el Unirea (Alba)
- 1945: Endre Molnár, hungara akvopilkisto, olimpika ĉampiono
- 1945: Annamária Osváth, rumania hungara tradukistino, redaktorino
- 1952: István Kacsó, rumania hungara grafikisto, kunfondinto de laborejo MAMŰ
- 1953: Naĝib Razak, ĉefministro de Malajzio, sunaisto
- 1957: Theo van Gogh, nederlanda reĝisoro, kritikisto de islamo (m. 2004)
- 1959: Attila Székely, S., hungara psikologo, pedagogo kaj filozofo
- 1965: Milan Ohnisko, ĉeĥa lirika poeto
- 1970: Saulius Skvernelis, ĉefministro de Litovio, juristo kaj politikisto
- 1973: Monica Lewinsky, usona praktikistino, kiu havis amaferon kun tiama prezidento Bill Clinton
- 1976: Judit Polgár, hungara ŝaka grandmajstrino
- 1978: Stefanie Sun, singapura popkantistino en mandarina lingvo, nordĉina dialektaro kaj la angla
- 1989: Daniel Radcliffe, brita aktoro rolinta kiel Hari Poter
Mortoj
- 1298: Toros la 3-a, reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (n. 1271)
- 1373: Sankta Birgitta de Vadstena, sveda verkistino kaj teologino, apartenanta al la sekulara franciskana ordeno, unu el ses patronaj sanktuloj de Eŭropo (n. 1303)
- 1536: Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1519)
- 1562: Godfredo de Berlichingen, germana imperia kavaliro, gvidanto de kamparana ribelo (n. 1480)
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusio, fondinto de la dinastio de Romanovoj (n. 1596)
- 1757: Domenico Scarlatti, itala komponisto kaj virtuoza klavicenisto (n. 1685)
- 1793: Roger Sherman, usona juristo kaj politikisto, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1721)
- 1831: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra kardinalo, ĉefepiskopo de Olomouc (n. 1788)
- 1843: Antonín Mánes, ĉeĥa pentristo, patro de pentristo Josef Mánes kaj artpedagogino Amálie Mánesová, (n. 1784)
- 1847: Imre Csécsy Nagy, hungara kuracisto, akademiano (n. 1804)
- 1853: Andries Pretorius, bura politikisto, prezidento de Transvalo (n. 1798)
- 1859: Marceline Desbordes-Valmore, franca poetino, aktorino kaj oper-kantistino (n. 1786)
- 1875: Isaac Singer, usona entreprenisto, inventinto de la nuntempa kudromaŝino (n. 1811)
- 1876: Elek Fényes, hungara statistikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1807)
- 1878: Carl von Rokitansky, aŭstra kuracisto kaj patologo ĉeĥdevena (n. 1804)
- 1882: Viktor Haray, hungara aktoro, dramisto (n. ?)
- 1885: Ulysses S. Grant, usona generalo, la 18-a prezidento de Usono, metodisto (n. 1822)
- 1896: Aristides Lobo, brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto (n. 1838)
- 1915: János Bedőházi, hungara verkisto, instruisto kaj tradukisto de la poemoj de Anakreono (n. 1853)
- 1916: Sir William Ramsay, skota Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de noblaj gasoj argono, kriptono, neono kaj ksenono, la patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperanta (n. 1852)
- 1917: Miloš Marten, ĉeĥa verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto (n. 1883)
- 1923: Francisco Villa, meksika generalo, unu el ĉefrolantoj de la meksika revolucio, nacia heroo (n. 1878)
- 1926: Viktor Vasnecov, rusa pentristo pri mitologio kaj historio (n. 1848)
- 1931: Bang Jeong-hwan, sud-korea verkisto, aktivulo de infanrajtoj (n. 1899)
- 1932: Henryk Zamenhof, pola kuracisto, frato de L. L. Zamenhof, patro de esperantisto Stephen Zamenhof (n. 1871)
- 1932: Alberto Santos-Dumont, brazila pioniro de aviado (n. 1873)
- 1939: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1891)
- 1948: David Wark Griffith, usona filmreĝisoro, kunfondinto de la filma studio United Artists (n. 1875)
- 1951: Philippe Pétain, franca marŝalo, venkinto de la batalo de Verdun, kunlaborisma ĉefo de la reĝimo de Vichy (n. 1856)
- 1951: Adam Stefan Sapieha, pola princo senfleksebla, kardinalo, senatano, poligloto, neformala pola ambasadoro ĉe Apostola Seĝo, dum la dua mondmilito gvidano de la pola eklezio en Ĝenerala Gubernio, kunlaboranta kun la pola ekzila registaro, organizanta helpon al judoj kaj proklaminta alvokon pri Volinia masakro, faratan de Ukraina Ribela Armeo kunlabore kun germanoj (n. 1867)
- 1954: Loránd Daday, hungara verkisto, teologo kaj filozofo, urbestro de Dej, kunlaboranto de "Helikon" (n. 1893)
- 1957: Giuseppe Tomasi di Lampedusa, itala duko de Lampedusa kaj verkisto, kies romano estis filmigita (n. 1896)
- 1957: Witold Jabłoński, pola ĉinologo, historiisto pri kulturo, religiosciencisto, orientalisto, tradukisto de taoisma verko Vera libro de la suda floro (n. 1901)
- 1960: František Omelka, ĉeĥa instruisto, Esperanto-verkisto, tradukisto, edzo de esperantistino Františka Omelková (n. 1904)
- 1963: László Luka, rumania hungara komunista politikisto, ministro (n. 1898)
- 1968: Henry Dale, angla Nobelpremiita fiziologo kaj apotekisto, disdividinta nervan sistemon al simpata nerva sistemo kaj la apudsimpata, esporisto de alergio, adrenalino, histamino (n. 1875)
- 1969: Katalin Fugulyán, rumania hungara kuracistino publikiginta en hungarlingvaj revuoj "Hungara Popolsanafera Revuo" kaj "Medicina Revuo" (n. 1888)
- 1974: Lili Darvas, hungara aktorino juddevena, rolanta ankaŭ en filmoj anglaj kaj germanaj (n. 1902)
- 1975: Éva Bázsa, hungara aktorino kaj koreografino (n. 1920)
- 1981: Pál Baróti, hungara ĵurnalisto, kriktikisto kaj redaktoro, frato de György Bretter (n. 1930)
- 1981: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1906)
- 1988: Mózes Gálffy, rumania hungara lingvisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1915)
- 1990: Takayanagi Kenjiro, japana inĝeniro kaj patro de la japana televido (n. 1899)
- 1997: János Domokos, hungara politikisto, verkisto, libroeldoneja gvidanto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1999: Hasano la 2-a de Maroko, reĝo de Maroko, filo de Mohamedo la 5-a (n. 1929)
- 2007: Mohammed Zahir Ŝaho, lasta reĝo de la Reĝlando Afganio, Patro de la Lando (n. 1915)
- 2011: Amy Winehouse, angla kantistino kaj kanzon-verkistino rus-poldevena, konata de la muzikalbumo Back to Black, postmorte membrigita al la 27a klubo (n. 1983)
- 2012: Sally Ride, usona fizikistino kaj kosmonaŭtino kiel la tria virino, populariganta en San-Diego sciencon kaj teknikon (n. 1951)
- 2014: Ariano Suassuna, brazila poeto kaj verkisto, aŭtoro de la nacia epopeo (n. 1927)
- 2020: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio (n. 1938)
- 2021: Steven Weinberg, usona Nobelpemiita fizikisto teorie unuiganta elektromagnetismon kun malforta nuklea forto (n. 1933)
- 2021: Alfred Biolek, germana juristo kaj televida moderigisto (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Kategorioj: Almanako | Julio | 23-a de julio
Informoj kiel: 28.09.2021 07:33:53 CEST
Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio]) Permesilo: CC-BY-SA-3.0
Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.
Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.