Absoluta magnitudo - eo.LinkFang.org

Absoluta magnitudo




Absoluta magnitudo de stelo aŭ alia kosma objekto estas senmezurunua valoro, kiu priskribas ĝian helecon (eligatan kiel luman energion je unuo de tempo) tiel kiel ĝi estas sendepende de loko de observanto.

Absoluta magnitudo estas difinita kiel videbla magnitudo de la objekto se la observanto estas je 10 parsekoj for de la objekto.

Dum kalkulado de la absoluta magnitudo oni, se ne estas skribita alie, subkomprenas energion de eligata lumo je ĉiuj ondolongoj sume, do tutecan videblan magnitudon de la objekto.

Absoluta magnitudo \({\displaystyle M}\), videbla magnitudo \({\displaystyle m}\), kaj distanco \({\displaystyle d}\) ĝis la objekto estas interligitaj per formulo

\({\displaystyle M=m-5\lg {\frac {d}{d_{0}}}\ ,}\)

aŭ la samo

\({\displaystyle d=d_{0}10^{\frac {M-m}{5}}}\)

kie \({\displaystyle d_{0}}\) = 10 parsekoj ≈ 32,616 lumjaroj .


Por steloj absolutaj magnitudoj estadas -10 ... +17. Absoluta magnitudo de Suno estas +4,7.

Ankaŭ por galaksio aŭ alia granda objekto absoluta magnitudo estas difinita, tamen en ĉi tiu okazo la sola varianto estas uzi la supre donitan formulon, ĉar observanto je 10 parsekoj de centro de la objekto estus ene de la objekto. Galaksio M87 havas absolutan magnitudon -22.

Vidu ankaŭ










Kategorioj: Astronomio








Informoj kiel: 06.06.2020 06:54:11 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.