Akcento


Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun akĉento.

Akcento estas prozodia fenomeno kiu elstarigas silabon en vortovorton en frazo. Akcento estas supersegmenta eco de vortoj kaj frazoj. Ĝi apartenas al la fonologio de lingvoj. En plej multaj lingvoj, ia formo de akcento estas uzata por indiki la fokuson de la frazo per frazakcento. En multaj lingvoj kiuj ne estas tonlingvoj, unu silabo en plursilabaj vortoj kutimas esti akcentita. En tiuj kazoj, akcento estas realigata per altigo de la forto de voĉo kaj artikulacio. Tio estas nomata dinamika akcentostreĉakcento (angle: stress accent aŭ simple stress).

En kelkaj tonlingvoj, tono havas similan funkcion, kaj oni nomas tion tonakcento (angle: tone accent aŭ simple accent), en ne-faka lingvo foje ”muzika akcento”. Tonakcento tamen realiĝas malsame en malsamaj lingvoj kaj do ne estas unueca fenomeno.[1]

Enhavo

Akcento en diversaj lingvoj


Lingvoj kiel la angla aŭ la germana havas t.n. dinamikan aŭ elspiran akcenton, t.e. la akcentata silabo elparolate estas kun pli laŭta premo. Sekve ofte la ne akcentitaj silaboj malfortiĝis, komparu malnovgermana "ápful" (pomo) > germana "Apfel" aŭ latina "ágo" "éx-igo".

Lingvoj kiel la helena aŭ la litova havas t.n. muzikan akcenton, t.e. la akcentata silabo estas elparolata je alia (pli alta) tono. Ankaŭ la supozita hindoeŭropa lingvo verŝajne havis tonan akcenton.

Grave estas, ke nenie en iu lingvo ekzistas nur la unua aŭ la dua maniero de akcentelparolo, oni nur povas diri, ke unu lingvo ĉefe havas tian aŭ tian akcenton.

Laŭ la pozicio ni konas la sekvantajn kvar specojn, aranĝitaj laŭ relativa pozicio kaj movebleco:

  1. libera kaj movebla: La akcento povas esti ĉie en la vorto, kaj dum la gramatikaj ŝanĝoj ĝi povas ŝoviĝi al alia silabo. Tiaj lingvoj estas ekz. la rusa, litova aŭ la helena.
  2. libera kaj senmova: La akcento povas esti ĉie en la vorto, sed ĝi neniam ŝanĝas sian pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la angla aŭ la germana.
  3. nelibera kaj movebla: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo en la vorto, sed dum fleksiado kaj similaĵoj (se la vorto estas plilongigata) ĝi povas (devas) ŝovi sin al alia silabo por plenumo de la poziciregulo. Tiaj lingvoj estas ekz. la pola, latino aŭ Esperanto.
  4. nelibera kaj senmova: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo kaj neniam ŝanĝas tiun pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la hungara aŭ la ĉeĥa, kie ĉiam la unua silabo estas akcentata.

Aliaj lingvoj kiel dialektoj de la eŭska havas frazan akcenton. La akcento dependas ne de la vorto sed de la silabosituo en la tuta frazo.

Aldonindas lingvoj, en kiuj la akcento vagas kaj apenaŭ ludas rolon. Tiaj lingvoj estas ekzemple la kartvela aŭ la japana.

Ortografioj varias, pri kiel noti akcenton, kiam ĝi povas distingi sameskribitajn vortojn:

Akcento en Esperanto


En Esperanto, la akcento kutime estas sur la antaŭlasta silabo de plursilabaj vortoj: En la MONdon VENis NOVa SENto. Unusilabaĵoj havas akcenton laŭ cirkonstanco, ekzemple en la frazoj Ho, mia kor', ne batu maltrankvile kaj "ho" kaj "kor'" portas akcenton, dum pli senakcentas "ne".

Esceptas:

Manieroj marki akcenton en Esperanto


Ekzistas diversaj manieroj montri akcenton en skriba Esperanto. Pro tio, ke en Esperantaj vortoj akcento estas fiksita, komuna tradicio ankoraŭ ne estas ellaborita, kvankam ĝi estas bezonata por la okazoj, kiam necesas montri akcenton en prononcindikoj.

Uzatas la sekvaj sistemoj:

Vidu ankaŭ


Notoj


  1. Larry M. Hyman (2006). “Word prosodic typology ”, Phonology 23, p. 225–257. doi:doi:10.1017/S0952675706000893. 







Kategorioj: Fonetiko | Fundamentaj vortoj




Informoj kiel: 31.10.2020 01:19:40 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.