Akuzativa lingvo - eo.LinkFang.org

Akuzativa lingvo

Laŭ lingva tipologio, akuzativa lingvo estas lingvo en kiu la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj. (Komparu kun ergativaj lingvoj)

Se la lingvo havas morfologiajn kazojn, la objekto havas kazon nomatan la "akuzativo", kaj la subjekto havas alian kazon nomatan la "nominativa". Se lingvo havas nenian kazon, ĝi povas uzi vortordon (ekzemple, la subjekto situas antaŭ la verbo kaj la objekto poste, kiel en la angla).

Ekzemploj


La ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj kun la plejparto de la aliaj lingvoj de la mondo, inkluzive Esperanto, estas akuzativaj. La angla, la nederlanda kaj la latinidaj lingvoj ne plu havas kazdistingojn krom en pronomoj, do ili uzas nur vortordon por distingi inter subjekto kaj objekto. La germana tamen konservas kazdistingojn, plej videble en la artikoloj.

Konsideru la germanaj frazoj:

Der Mann kam. "La homo venis."
Der Mann sah den Jungen. "La homo vidis la knabon."

Ambaŭ der kaj den signifas "la". La formo de la artikolo ŝanĝiĝas laŭ kaj la genro kaj la pluraleco de la nomo al kiu ĝi apudiĝas, kaj ankaŭ laŭ la kazo (akuzativo aŭ dativo) ke transitiva verbo uzas por siaj objektoj.

La subjekto de la frazo, Mann, estas en la nominativo. Der estas la nominativa singulara virgenra artikolo.

En la dua ekzempla frazo, la verbo sah (kiel la plejparto de germanaj transitivaj verboj) uzas la akuzativon por sian objekton. Tial, la artikolo ŝanĝiĝas al den, por virgenra singulara vorto (Jungen) en la akuzativo.

La Anglosaksa lingvo havis similan kazosistemon kiel la germana, kiu dum la jarcentoj malaperis.

Vidu ankaŭ





Kategorioj: Lingvo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Akuzativa lingvo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 11:29:41 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.