Akuzativo


La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj. Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki direktojn.

La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por "objekta".

Enhavo

Akuzativo en transitivaj frazoj


Kun transitivaj verboj oni uzas objekton markitan per la finaĵo -n.

Ekzemploj:

Kiel videbla en la supraj ekzemploj, la pozicio de la objekto ne gravas. En vortaroj, ekz. en NPIV, la transitivaj verboj estas indikitaj.

N-finaĵo en aliaj lokoj


En Esperanto, la N-finaĵo povas ne nur montri la rektan objekton de frazo, sed estas ankaŭ aliaj uzoj.

Direkto

Uzo kiel Alativo: Akuzativo en Esperanto kaj en Latino estas ankaŭ direktindikanta kazo (Alativo). Ekzemploj:

Kun substantivo:

Kun adverbo:

Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicioj »en«, »sur« ktp kiam temas pri direkto:

Mezuro

Aldonado de la n-finaĵo al tempaj esprimoj eblas por montri longecon, oftecon aŭ daŭron de tempo.[1]

La n-finaĵo povas esti uzata ĉe aliaj mezuraj esprimoj.

Anstataŭ prepozicio

Se la senco de la frazo estas sufiĉe klara, oni povas anstataŭigi prepozicion per la n-finaĵo.

Duobla akuzativo


Ekzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton lingvon). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Neologismo, kiu en Esperanto kapablas solvi tiun ĉi (krom aliajn) problemon ŝajnas esti la eksperimenta prepozicio na (instrui na lernanto lingvon), kiu estas aldona maniero per kiu oni povas esprimi akuzativon en situacioj, kie la finaĵo -n ne taŭgas.

Akuzativo kun infinitivo


"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo

Mi vidas hundon forkuri.
anstataŭ Mi vidas hundon forkurantan.
Mi vidas la forkuron de hundo.
Mi vidas, ke hundo forkuras.

Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima.

Ne-uzo de la akuzativo


En multaj aliaj lingvoj oni uzas la akuzativon, dativon, genitivonlokativon post prepozicioj. En Esperanto oni uzas post prepozicioj la nominativon, ne la akuzativon, krom por indiki direkton post »en«, »sur« ktp.

Do oni nepre devas simple diri: per tio, por tio, pri tio, al tio, kun tio, sen tio, post tio, ...

Sed se troviĝas verbo en la prepozicia frazo, oni uzu akuzativon se necesas, kompreneble: Vi bezonas monon por tion fari = por fari tion

Akuzativo en eseoj kaj ĝenerale en kulturo


Gonçalo Neves en sia eseo Niaj verboj sen veproj [1999][2] pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje, prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia ĉefe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiaj enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funckiigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.[3]

La akuzativo ankaŭ multfoje aperas en Esperanta kulturo. En kelkaj kantoj estas la akuzativo menciita (La Perdita Generacio - Lernu) kaj eĉ ekzistas kantoj rekte inspiritaj de ĝi (Carina Gerlach - Akuzativo, Wolfram Diestel - La Balado de l' Akuzativo[4]). Nature ĝi ankaŭ aperas en multaj ŝercoj rakontataj inter homoj aŭ disdonataj per Interreto.

Referencoj


  1. WENNERGREN, Bertilo. PMEG. 12.2.3 https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/mezuro.html
  2. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
  3. Paĝo 207.
  4. KantarViki - La Balado de l' Akuzativo

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Gramatikaj kazoj | Gramatiko de Esperanto




Informoj kiel: 31.10.2020 12:43:00 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.