Aleksandro la 4-a - eo.LinkFang.org

Aleksandro la 4-a


Aleksandro la 4-a
181-a papo de la Katolika eklezio
Naskonomo Rinaldo de la Grafoj de Segni
Pontifiko de 19-a de decembro 1254 [#]
ĝis 25-a de majo 1261 [#]
Antaŭulo Inocento la 4-a
Sekvanto Urbano la 4-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1199
en Jenne
Morto 25-an de majo 1261 (1261-05-25)
en Viterbo
Familio
Patro Mattia Conti, Conte di Segni [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj

Aleksandro la 4-a, sekulare Rinaldo el Jenne, eble estis filo de fratino de papo Gregorio la 9-a kaj de Filipo la 2-a, sinjoro de Jenne. Tiel li estis do patrinflanke parenca kun la gento Grafoj de Segni. Al la familio de la Grafoj de Segni apartenas antaŭ li la du famaj papoj Inocento la 3-a kaj Gregorio la 9-a kaj, kelkajn jarcentojn poste, papo Inocento la 13-a.

Enhavo

Biografio


De la Komenco ĝis la kardinala purpuro

Membro de familio riĉa kaj potenca, li estis dekomence laŭlonge de diversaj jaroj kanoniko ĉe la katedralo de Sankta Maria en Anagni kaj poste, certe antaŭ 1221, li kompletis siajn studojn ĉe la universitato de Parizo kie li gajnis la titolon de magister (Majstro). En 1221 li partoprenis kun la onklo Ugolino el Anagni en grava ambasadora misio en Milano. Kiam Ugolino, en 1227, fariĝis papo (Gregorio la 9-a), levis Rinaldon al la rango de kardinalo diakono, asignante al li la diakonion de Sankta Eŭstakio, kiu estas kardinala titolo kaj kiun li plutenis ĝis 1231 (aŭ 1232), kiam li estis promociita al la kardinalo-episkopo de Ostia kaj de Segni-Velletri. Li estis konsekrita katolika episkopo en 1235. La papo lin sendis plurfoje kiel sian legaton al Anagni, Peruĝo, Viterbo kaj en Lombardio; li renkontis en tiuj jaroj Frederikon la 2-an kun kiu li praktikis amikecajn rilatojn.

En 1244 li ascendis al la ofico de dekano de la kardinala kolegio. La nura grava ŝarĝo oficigita sub la papo Inocento la 4-a estis tiu de “kardinalo protektanto de la franciskana ordeno”.

Konklavoj

Kardinalo Rinaldo el Jenne partoprenis en tri elektadoj de la papo:

Lia papado

Post la morto de Inocento la 4-a, la kardinalo de Jenne, malgraŭ sia antaŭeco kun la aĝo, estis unuanime elektita en Napolo la 12-an de decembro 1254.

Li estis kronita la 20-an de decembro elektante la nomon de “Aleksandro la 4-a”.

Aleksandro estas priskribita kiel viro robusta, bona, ĝojema, sed ne multe brila: en la politika kaj kuria agado li probablege profitis de la sperto de la plurdotita kardinalo Riccardo Annibaldi, nepo de Gregorio la 9-a kaj do lia samsanga. Li posteulis Inocenton la 4-an kiel protektanto de Corradino, la lasta de Hohenstaufen, al li certigante sian bonkoran protekton; li havis, male, rilatojn de akra kaj malfacila kontraŭpozicio kun la onklo de Corradino (Koradino) Manfredo el Sicilio. Tia sinteno kontraŭis al tiu bonkora de li uzita kun Frederiko la 2-a Hohenstaufen kiam Rinaldo estis kardinalo.

Aleksandro la 4-a, por rompi la reziston de Manfredo, ekskomunikis kun interdikto Manfredon kaj lian partion, sed senrezulte. Des malpli li povis rekluti la reĝojn de Anglio kaj Norvegio kontraŭ Hohenstaufen. Romo mem fariĝis gibelina intervene de Senatano Brancaleone degli Andalò: la papo estis devigata (1257) translokigi la la pontifikan sidejon al Viterbo, kie li mortis en 1261, kaj tie oni lin entombigis en la Katedralo de Sankta Laŭrenco; lia tombo bedaŭrinde perdiĝis, eble pro la impona restrukturado de la 16-a jarcento.

Lia papado distingiĝis pro la klopodoj reunuigi la du Eklezion,nome la katolika kaj la ortodoksa kiuj havis gravan sukceson kun la Maronita eklezio; pro la institucio de la inkvizicio en Francio; pro la favoro montrata al la Ordenoj almozantaj; kaj pro la provo organizi krucmiliton kontraŭ la Tataroj.

Aktiveco ene de la Eklezio


Aleksandro la 4-a levis al la onoro de la altaroj 1255 Sanktan Klaran el Asizo (1193 ĉirkaŭ – 1253); en 1256, li, interkonsentinte kun la kardinalo Riccardo Annibaldi, per la buleo Licet Ecclesiae catholicae (licas al la Katolika Eklezio) konfirmis la unuigon de la Ermitoj de Sankta Johano Bono (Aŭgustenana regulo - 1225), kun la Ermitoj de la Tuscia, kaj la Ermitoj de Sankta Vilhemo kaj aliaj kun diversaj reguloj; li krome akceptis la komenciĝon de la kanoniza procezo de Sankta Roza el Viterbo.

Kuriozaĵo. Laŭ serio de la pseŭdaj Profetioj de Malakio li portas la titolon Signum Ostiense (Signo de Ostia).

Bibliografio


Vidu ankaŭ


Notoj


Aliaj projektoj


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Mortintoj en 1261 | Papoj




Informoj kiel: 01.11.2020 04:28:51 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.