Aleksandro la 4-a (Macedonio) - eo.LinkFang.org

Aleksandro la 4-a (Macedonio)


Aleksandro la 4-a (greke: Ἀλέξανδρος Δ΄; 323–309 a.K.), erare nomita foje en modernaj epokoj EgoAegus,[1] estis la filo de Aleksandro la Granda (nome Aleksandro la 3-a de Macedonio) kaj de Princino Roksano de Baktrio.

Aleksandro la 4-a estis la filo de greka patro, nome Aleksandro la Granda kaj de sogdia persa patrino, Roksano.[2][3][4] Li estis nepo de Filipo la 2-a (Macedonio). Ĉar Roksano estis graveda kiam ŝia edzo mortiĝis kaj oni ne sciis ankoraŭ la sekson de la naskota filo, estis malkonsento inter la macedonaj armeanoj rilate al la ordo de sukcedo. Dum la infanterianoj subtenis la onklon de la bebo, nome Filipo la 3-a (kiu estis malfort-mensa), la ĥiliarko Perdikkas, komandanto de la elitaj kavalerianoj, konvinkis ilin atendi espere ke la nenaskita filo de Roksano estu vira. La frakcioj interkonsentis, decidante ke Perdikkas regu la imperion kiel regento dum Filipo regu, sed nur kiel figuro sen reala povo. Se la bebo estos vira, tiam li estu reĝo. Aleksandro la 4-a estis naskita en Aŭgusto, 323 a.K.

Referencoj


  1. La eraro estis kaŭzita de moderna misliterumado, ΑΙΓΟΥ por ΑΛΛΟΥ, el la teksto de la verko de Ptolemeo nome "Kanono de reĝoj". Vidu ekz. (1911) Encyclopaedia Britannica . Chugg, Andrew Michael. (2007) The Quest for the Tomb of Alexander the Great . Lulu ĉe Google Books..
  2. Ahmed, S. Z. (2004), Chaghatai: the Fabulous Cities and People of the Silk Road, West Conshokoken: Infinity Publishing, p. 61.
  3. Strachan, Edward kaj Roy Bolton (2008), Russia and Europe in the Nineteenth Century, London: Sphinx Fine Art, p. 87, ISBN 978-1-907200-02-1.
  4. Livius.org. "Roxane ." Articles on Ancient History. Retejo laste modifita la 17an de Aŭgusto 2015. Alirita la 29an de Aŭgusto 2016.

Bibliografio


Eksteraj ligiloj











Kategorioj: Viroj | Vivantaj homoj | Aleksandro la Granda | Monarkoj de Macedonio | Persaj reĝoj | Sogdianoj




Informoj kiel: 01.11.2020 05:54:16 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.