Anglio


Tiu ĉi artikolo temas pri la hodiaŭa subŝtato de Britujo. Por la historia lando, vidu Reĝlando Anglio.
Anglio
  Flago
  Blazono
Vikimedia Komunejo: England
Retpaĝo: www.visitengland.com

AnglioAnglujo[1] (angle: England) estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio estas 130.359 km², kaj sia loĝantaro estas 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Enhavo

Topografio


Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.

Historio


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.

Politiko


Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio (sed estas en procezo foriri el la Eŭropa Unio)[2]. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.

La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Referencoj


  1. http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
  2. http://dailytimes.com.pk/editorial/25-Jun-16/brexit-the-day-britain-left-the-eu

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Anglio




Informoj kiel: 31.10.2020 12:41:25 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.