Apatin


Apatin, ankaŭ hungare; serbe Апатин, germane Abthausen estas urbo en Serbio, en Vojvodino, en distrikto distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Apatin. La nomo devenas el la hungara, signifanta abaton. Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Enhavo

Bazaj informoj


Situo


Apatin situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, fine de ĉefvojo el Szeged. Sombor troviĝas 15 km.

Historio


La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. La unua skriba mencio devenis el 1337 en formo Apatti. Episkopo de Kalocsa havis tie fortikaĵon en 1453. La turkoj faris senhoma la komunumon, kiun germanoj refondis en la 18-a j.c. Tiutempe la regiono apartenis al Habsburga Imperio. La urbo apartenis al Bács-Bodrog, al distrikto de Apatin, kies distriktejo estis. En 1910 en la urbo loĝis 13 136 da homoj (11 661 germanoj, 1067 hungaroj, krome kroatoj). En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 Apatin apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la urbon. En 1944 la serbaj partizanoj forpuŝis trudlabori en Sovetunion 2400 da germanoj kaj hungaroj, en 1945 8000 da loĝantoj al serbaj labortendaroj, kie multe mortis. En 2002 loĝis en la urbo 19 320 da loĝantoj (serboj 13 990, rumanoj 967, hungaroj 878, kroatoj 658).

Vidindaĵoj


Famuloj









Kategorioj: Urboj de Serbio | Urboj ĉe Danubo




Informoj kiel: 31.10.2020 11:41:03 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.