Aramea lingvo - eo.LinkFang.org

Aramea lingvo



La aramea lingvo estas semida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Enhavo

Lingvo de Jesuo


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvo de Jesuo.

Oni ĝenerale konsentas ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo.[1] La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.[2]

Priskribo


Aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova testamento, la Libroj de Danielo kaj Ezra, estas verkita en ĝi.

La aramea estis dividita je du ĉefgrupoj: okcidenta kaj orienta.

Okcidenta - Ĉi tiu grupo inkluzivis Nabatean (ĝin parolis en parto de Arabio), Palmiran (parolita en urbo Palmiro kaj apuda regiono), Palestina-Kristanan kaj Judeo-Aramean. Ĝi ekzistas ĝis nuntempo kaj uzatas en kelkaj malgrandaj vilaĝoj de Sirio kaj Libano.
Orienta - Ĉi tiu grupo inkluzivas la sirian, Mandean kaj orientan Nov-Asirian. La siria estas grava lingvo de kristanaj grupoj de moderna Irako, kaj centmiloj da naciaj malplimultoj de Irako kaj Irano. Sirie parolanta kristana popolo en la 5-a jarcento estis dividita en nestorianojn (Persio) kaj jakobitojn (Bizanco).

Historio de la lingvo



Vidu ankaŭ


Referencoj


  1. Allen C. Myers, ed. (1987).
  2. Aramaic language - Encyclopedia Britannica

Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Aramea lingvaro | Semida lingvaro | Lingvoj laŭ alfabeto | Judaj lingvoj | Lingvoj de Armenio | Asirio | Irako | Sirio



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Aramea lingvo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 27.04.2020 08:42:56 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.