Argumento de la periapsido - eo.LinkFang.org

Argumento de la periapsido


(Alidirektita el Argumento_de_periapsido)



En astrodinamiko, la argumento de la periapsido estas orbita parametro, kiu egalas la angulon inter la direkto de la suprenira nodo kaj la periapsido de la orbito. Ĝi do troviĝas sur la orbita ebeno, kaj, pro konvencio, ĝi estu kalkulita en la direkton de orbitado.

Ĝin indikas la greka litero omego (\({\displaystyle \omega \,}\)).

Kompreneble, la esprimo periapsido (aŭ periastro) estas la plej ĝenerala; kiam temas pri la Suno, oni parolas pri perihelio; kiam temas pri la Tero, pri perigeo.

Se la argumento de la periapsido egalas 0°, tio signifas, ke la punkto kie la orbitanta korpo plej proksimas al la Suno (aŭ al la ĉirkaŭorbitata objekto) koincidas kun la punkto, kie la orbitanta korpo intersekcas la ekliptikon (aŭ iu ajn alia ebeno, antaŭdifinita per konvencio) en la nordan direkton.

La argumento de la periapsido \({\displaystyle \omega }\) kalkuleblas jene:

\({\displaystyle \omega =\arccos {\frac {{\vec {n}}\cdot {\vec {e}}}{\|{\vec {n}}\|\|{\vec {e}}\|}}}\)

kie:

Kiam temas pri ĉirkaŭekvatora orbito, la ĉi-supra difino donas neniun rezulton. Tiam oni konvencie asertas, ke

\({\displaystyle \omega =\arccos {\frac {e_{x}}{\|{\vec {e}}\|}}}\)

kie:

Kaze de cirkla orbito, la periapsido konvencie koincidas kun la suprenira nodo, kaj tial \({\displaystyle \omega =0}\).

Vidu ankaŭ










Kategorioj: Astronomio








Informoj kiel: 06.06.2020 08:27:58 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.