Astronomia unuo - eo.LinkFang.org

Astronomia unuo




Astronomia unuo, mallonge AU, auua, estas astronomia mezur-unuo por distancoj ene de stelaj aŭ stelaj-planedaj sistemoj. Ĝi proksimume egalas al la meza distanco inter Suno kaj Tero, pli precize al la duono de la granda akso de la tera orbito, kaj longas 149 597 870 691 ± 30 metrojn. Tio estas ĉirkaŭ 500 lumsekundoj aŭ iom pli ol 8 lum-minutoj.

Grava motivo por la uzo de tiu unuo estis, ke en tempoj, kiam ĝia valoro ne estis precize konata, ĝi ebligis tre precize indiki la sun-distancojn de aliaj planedoj, kalkuleblaj per la tria leĝo de Keplero.

Dum la 28-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio (fino de aŭgusto 2012 en Pekino), la astronomia unuo estis difinita kiel ekzakte valoranta 149 597 870 700 metroj[1][2].

Vidu ankaŭ


Notoj kaj referencoj


  1. The astronomical unit gets fixed, el "Nature" (angle)
  2. RESOLUTION B2 on the re-definition of the astronomical unit of length. (angle)

Eksteraj ligiloj










Kategorioj: Mezurunuoj de longo | Astronomiaj mezurunuoj








Informoj kiel: 05.06.2020 11:32:23 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.