Astronomio


Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun astrologio.

Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn. Aldone, astronomio estas studado pri Suno kaj aliaj steloj, planedoj de sunsistemo kaj iliaj satelitoj, ekzoplanedoj, asteroidoj, kometoj, meteorŝtonoj, pulsaroj, nigraj truoj, nebulozoj, galaksioj kaj ilia aroj, kvazaroj kaj multe pli.[1]

Astronomion influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, kune kun kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.

Astronomiistoj de praaj civilizacioj enkondukis metodajn observojn kiuj permesis eltrovi la unuajn astronomiajn sciojn. Malgraŭ tio, necesis la invento de la teleskopo por la evoluo de astronomio al moderna scienco.

Ekde la dudeka jarcento la kampo pri profesia astronomio estis dividita inter observada astronomio kaj teoria astrofiziko. En observada astronomio oni kolektas datumojn, kaj krome laboras pri konstruo kaj riparo de aparatoj kaj pritrakto de la rezultoj. En kampo de teoria astrofiziko oni enfokusigas evoluigon de komputilaj aŭ analizaj modeloj por priskribi astronomiajn objektojn kaj fenomenojn. La du kampoj komplementas unu la alian tiel, ke teoria astrofiziko strebas klarigi la observajn rezultojn. Astronomiaj observaĵoj povas esti ilo por testi la fundamentajn teoriojn en fiziko, ekzemple tiu pri ĝenerala relativeco.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.[2]

Enhavo

Historio


Astronomio estas unu el la plej malnovaj sciencoj. La komenco de astronomio verŝajne rilatis al la kulta adoro de ĉielkorpoj. En jarmila procedo, iom post iom disiĝis unue astronomio kaj naturreligio, poste astronomio, meteorologio kaj kalendarkalkulado, fine de la mezepoko astronomio kaj astrologio.[4]

La arkeologio montras, ke astronomiistoj de la bronzepoko metode observis la noktan ĉielon. Elementaj astronomiaj scioj estis jam eltrovitaj en tiu epoko, kiel la kono de konstelacioj, la nocioj pri ekvinoksoj kaj iliaj rilato al la sezonoj. Iuj konstruaĵoj, kiel Stonehenge havis tre probable astronomian celon. La antaŭvido de la sezona ciklo tre gravis, por terkultiva civilizo.

Antikvo

En Mezopotamio, astronomio estigas unuajn fundamentojn de matematiko. La priskribo de la vojo de moviĝemaj steloj okazis unue laŭ 3 vojoj paralelaj al la ekvatoro. Post la unuaj sistemaj observadoj de la fino de la 2-a jarmilo (ĉirkaŭ -1200) oni pli bone konis la vojojn de la suno kaj de la luno.

Ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K. estiĝis la nocio de ekliptiko kaj poste unua formo de zodiako en 12 samaj eroj (tempaj, ankoraŭ ne spacaj). Meze de la unua jarmilo ekzistas kune sistemo de 12 simboloj tre praktikaj por kalkuli la pozicion de la steloj kaj konstelacioj por interpretado astrologia. Nur tiam oni fiksas la periodojn de la cikloj de planedoj kaj aperas la disigo en 306 gradoj de la ekliptiko. La astronomio mezopotamia malsamas ĝenerale de la greka pro sia aritmetika eco: kontraŭe al la greka astronomio, la mezopotamia estas empira. Oni ne serĉas la kialon de la movoj, oni ne kreas modelojn por ilin prezenti, la fenomenoj ne estas spertitaj kiel aspektoj rezultantaj de geometrie reprezentebla kosmo. Tamen al mezopotamiaj astronomiistoj dankindas detala priskribo de multaj observadoj ekde almenaŭ la 8-a jarcento. La grekaj astronomiistoj profitis tiujn observadojn.

Malfrua antikvo

La antikvaj grekoj, inter kiuj Eratosteno, Eŭdokso, Apolonio, kaj ĉefe Hiparko kaj Ptolemeo, evoluigis iom post iom tercentran teorion tre kompleksan. Aristarko el Samoso starigas la bazojn de suncentra teorio. Rilate al la sunsistemo, danke al la teorio de la epicikloj kaj la evoluigo de tabuloj fonditaj sur tiu ĉi teorio eblis jam ekde la epoko de Aleksandro kalkuli sufiĉe precize la moviĝojn de la steloj inkluzive de la lunaj kaj sunaj eklipsoj.

Rilate al la stela astronomio la grekoj alportis multon, ĉefe la difinon de la sistemo de videbla magnitudo. Tiel la Almagesto de Ptolemeo (90 - 168) enhavis jam liston de kvardek ok konstelacioj kaj 1.022 steloj.

Mezepoko

En la mezepoko ne eblis studi astronomion sen aldonaj kaj necesaj sciencoj kiel matematiko, geometrio, trigonometrio kaj filozofio. Ĝi utilas por kalkuli la tempon.

Ekde la 9-a jarcento multaj islamanaj astronomiistoj konatas:

Fine de la 10-a jarcento konstruiĝis granda observatorio ĉe Teherano fare de la astronomiisto al-Ĥuĝandi.

En la 12-a jarcento tradukiĝis la verko de Al-Fargani al la latina, samtempe kiel multaj aliaj arabaj verkoj kaj la filozofio de Aristotelo.

En la islama mondo citindas:

Moderno

Gravaj ŝtupoj por la scio pri la kosmo estis la invento de la lorno antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj kaj la enkonduko de la fotado kaj spektroskopio en la 19-a jarcento. Ekde la mezo de la 20-a jarcento astronomiistoj havis la eblon transi la teran atmosferon per kosmoŝipoj kaj observi la kosmon sen ĝiaj malhelpaĵoj, do en ĉiuj partoj de la elektromagneta spektro. Aldoniĝis unuafojon la eblo rekte viziti la esploratajn objektojn kaj fari surloke ne nur observadojn, sed ankaŭ mezuradojn. Krome konstruiĝis pli kaj pli grandaj teleskopoj por observadoj de la tero.

La 3-an de marto 1972 ekflugigis NASA la sondilon Pioneer 10. Ĝi estis la 3-an de decembro 1973 la unua spacosondilo, kiu preterflugis la planedon Jupiteron. La sondilo Pioneer 11 startis la 6-an de aprilo 1973 kaj preterpasis Jupiteron la 3-an de decembro 1974 kaj Saturnon la 1-an de septembro 1979.

La 5-an de septembro 1977 NASA startigis la sondilon Voyager 1, kiu sukcesis preterpasi Jupiteron post vojaĝo de 675 milionoj da kilometroj la 5-an de marto 1979; sekvis ĝia preterpaso de Saturno novembre de la jaro 1980. La 20-an de aŭgusto 1978 startis Voyager 2, la plej sukcesa Swing-by-spacosondilo de ĉiuj tempoj en la eksteran sunsistemon (misiodatumoj: Jupiteropreterpaso la 9-an de julio 1979, Saturnopreterpason kaj Uranusopreterpason januare 1986, preterpaso de Neptuno en 1989).

Ĉefaj branĉoj


La astronomia scienco dividiĝas kutime laŭ la esplorataj objektoj kaj laŭ la fakto, ĉu la esploro estas teoria aŭ observa. Gravaj fundamentaj fakoj estas la observa astronomio, la astrofiziko, la astrometrio kaj la ĉielmekaniko. La plej gravaj esplorkampoj estas la fiziko de la sunsistemo, ĉefe la planedoscienco, la galaksia astronomio, kiu esploras la Laktan Vojon kaj ties centron, la ekstergalaksia astronomio, kiu esploras la strukturon de aliaj galaksioj kaj ties aktivaj kernoj aŭ gamo-radiaj ekbriloj, kiel la plej energiriĉaj procedoj en la kosmo, kaj la relativeca astrofiziko, kiu okupiĝas ekzemple pri nigraj truoj. La stelastronomio esploras pri naskiĝo, evoluo kaj morto de steloj.

La kosmologio traktas la historion kaj estiĝon de la kosmo.

La astronomia geografio estas la branĉo de la matematika geografio kiu "celas la priskribon de la Tero, konsiderita kiel ĉiela korpuso, movebla ea la spaco, kaj giranta same kiel la planedoj ĉirkaŭ la Suno, kiu estas ilia komuna centro".[5] Ĝi intencas studi la planedon Teron el astronomia vidpunkto.

Sunscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suno.

La Suno estas la plej detale esplorata stelo. Kvankam ĝi ne estas varianta stelo, ĝia aktiveco ja spertas regulajn ŝanĝiĝojn, dum periodo de 11 jaroj, kiuj ligiĝas al apero kaj malapero de sunmakuloj - regionoj el la suna supraĵo malpli varmaj ol sia ĉirkaŭaĵo, ĉe kiuj mezureblas rimarkindaj magnetaj kampoj.[6]

La Sunon ankaŭ karakterizas neregulaj ŝanĝiĝoj kiuj, pasintece, forte influis Teron kaj teran vivon.[7] Ekzemple, la minimumo de Maunder plej verŝajne okazigis la malgranda glaciepoko kiun Tero vivis dum mezepoko.[8]

La ena strukturo de la Suno konsistas el kerno, kie okazas nuklea fuzio; radiada regiono, kie energio trairas la plasmon kiel elektromagneta radiado; kaj konvekta regiono, kie varma gaso konvektas kaj transportas la energion ĝis la suna supraĵo. Plej verŝajne, la magnetaj fenomenoj kiuj estigas sunmakulojn fontas el tiu ĉi konvekta regiono.[6]

Sunscienco tamen ankaŭ studas la plej eksterajn partojn de la Suno, kiel la ĥromosfero kaj la suna vento - kies influo etendiĝas ĝis la sunpaŭzo. Interalie, la suna vento ankaŭ interagas kun la magnetosfero de Tero, tiel estigante la zonojn de Van Allen kaj okazigante la aŭrorojn.[9]

Planedoscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Planedoscienco.

Planedoscienco estas la branĉo kiu esploras la historion de planedoj, nanplanedoj, lunoj, kometoj, asteroidoj kaj ĉiuj aliaj objektoj kiuj ĉirkaŭorbitas la Sunon aŭ aliajn stelojn. La nuna kompreno pri historio kaj funkciado de la sunsistemo fontis unue el teleskopa observado, kaj sekve el esplorado per kosmosondiloj.[10]. Oni komprenas, ke planedoj fontis el la praplaneda disko kiu ĉirkaŭis la Sunon dum la frua parto de ĝia vivo. Planedoj pligrandiĝis per laŭgrada akumulado de tiu materio, kaj spertadis oftajn koliziojn kun aliaj prakorpoj en la frua sunsistemo - kion nekontesteble pruvas la kraterriĉa supraĵo de kelkaj objektoj, kiel ekzemple la Luno, ĉe kiu manko de atmosfero ebligis konservi parton de la tiama supraĵo ĝis nun. Oni supozas, ke la Luno mem verŝajne estiĝis per kolizio inter la pratero kaj alia similgranda planedo.[11]

Planedoscienco ankaŭ okupiĝas pri geologiaj fenomenoj kiuj okazas ĉe la nuntempaj planedoj, kiel ekzemple vulkanoj, tertremoj, tektoniko, vetero (okaze de planedoj kun sufiĉe dika atmosfero) kaj tiala erodo. Ĝenerale, malgrandaj ĉielkorpoj malvarmiĝas pli rapide ol grandaj astroj, kaj geologiaj fenomenoj ĉe ili emas tute ĉesi.[12]

Planedoscienco ankaŭ ekstudis, ekde la 1990-aj jaroj, la ekziston de ekstersunsistemaj planedoj.

Planedoj de la Sunsistemo

La ok planedoj de la Sunsistemo, en okcidentaj landoj, ricevis nomojn devenaj el la romia mitologio.

  1. Merkuro (simbolo ☿)
  2. Venuso (♀)
  3. Tero ( aŭ ♁)
  4. Marso (♂)
  5. Jupitero (♃)
  6. Saturno (♄)
  7. Urano (♅)
  8. Neptuno (♆)

En Ĉinio kaj landoj de orienta kulturo, la kvin nudokule videblaj planedoj ricevis nomojn de la kvin elementoj.

Stelscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stelo.

La studo de steloj kaj de ilia evoluo naskiĝis per observado kaj teoria esplorado, kaj ekde la dua duono de la 20-a jarcento ankaŭ baziĝas sur komputila simulado de la ena strukturo de steloj kaj de ilia funkciado.[13]

Steloj formiĝas en regionoj riĉaj je polvoj kaj gasoj, kiuj densiĝas kaj amasiĝas ĝis atingo de sojla maso ĉe kiu ekestas nuklea fuzio.[14]

Danke al steloj kreiĝis ĉiuj elementoj pli pezaj ol hidrogeno kaj heliumo, kiuj preskaŭ neniom formiĝis okaze de la praeksplodo.[13]

Galaksia astroscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Galaksia astroscienco.

Galaksia astroscienco okupiĝas pri la studo de galaksioj, de ilia pasinta kaj estonta evoluo, de ilia dinamiko kaj de ilia konsisto.

La sunsistemo mem situas en la galaksio Lakta Vojo, elstara ano de la Loka Grupo de galaksioj. Pro tio, ke ni situas en la polvo-riĉaj eksteraj partoj de la galaksio, parto de la Lakta Vojo ne videblas al ni - kio rezultigas, ke granda parto el nia nuna kompreno pri la funkciado de galaksioj fontas el observado de aliaj galaksioj.

La observata rotacirapido de galaksioj pensigas, ke ili posedas ege pli da maso ol kiom videblas per teleskopoj. Oni tial eksupozis, ke grandan parton de galaksioj konsistigas nevidebla materio, kvankam ĝiaj ekzaktaj konsisto kaj deveno restas tute malklaraj.[15]

Ekstergalaksia astroscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstergalaksia astroscienco.

La esplorado de objektoj kaj ĉielkorpoj ekster nia galaksio ĉefe koncernas demandojn pri la estiĝo kaj evoluo de galaksioj, pri ilia nuna aspekto kaj funkciado, kaj pri la strukturo de galaksiamasoj.

Interesa studobjekto de ekstergalaksia astronomio estas aktivaj galaksioj, ĉielobjektoj kiuj ŝajnas produkti grandan parton el sia energio el fonto malsimila kiel steloj aŭ varmaj gasoj; tiu energio ŝajnas fonti el tre limigita regiono en la centro de la galaksio, kie supozeble situas grandega nigra truo kies radiado ŝuldiĝas al enfalanta materio.

Radiogalaksio estas aparta speco de aktiva galaksio kiu plej elstare videblas per radioondoj: tiaj galaksioj estas galaksioj de Seyfert, kvazaroj kaj blazaroj. Kvazaroj estas verŝajne la plej helaj objektoj en la universo.[16]

Ekstergalaksia astroscienco ankaŭ esploras la grandskalan strukturon de la kosmo, kiu konsistas el aroj kaj amasoj de galaksioj. Galaksioj ŝajnas situi laŭ fadenoj, kiujn apartigas grandaj malplenoj.[17]

La galaksioj pli proksime al la nia (proksimume 40) estas nomitaj la loka grupo. Inter kiuj troviĝas kelke da tre grandaj kiel la Andromeda galaksio, la Lakta Vojo kaj la Messier 33.

Radioastronomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radioastronomio.

Radioastronomio estas la branĉo de astroscienco kiu studas radiadon kun ondolongo pli granda ol unu milimetro.[18] Ĝi malsamas kiel la aliaj branĉoj de observada astroscienco, ĉar radioondon eblas konsideri kaj pritrakti kiel ondon anstataŭ ol sinsekvon de fotonoj.

Dum kelkaj radioondoj fontas el astronomiaj objektoj kiel varmoa radiado, la plejparto el la radioondoj videblaj el Tero konsistas el sinkrotrona radiado, kiu estiĝas kiam elektronoj oscilas ĉirkaŭ magnetaj kampoj.[18] Krome, pluraj spektraj linioj kiuj estas tipaj de interstela gaso, kiel ekzemple la spektra linio de hidrogeno je 21 cm, videblas ĉe radiaj ondolongoj.[18][19]

Interalie, per radioastronomio eblas pristudi supernovaojn, interstelan gason, pulsarojn kaj aktivajn galaksiajn nukleojn.[18][19]

Kosmoscienco

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kosmoscienco kaj Fizika kosmoscienco.

Kosmoscienco (aŭ kosmologio) estas teoria branĉo de la fiziko kiu temas pri plena konstituo, formo, deveno, evoluo, ktp. de la universo aŭ kosmo, prenita kiel tuto.

Tipoj de kosmologio

Astronomio kaj aliaj sciencoj


Proksimaj al la astronomio estas fiziko kaj matematiko. Tiuj fakoj ofte helpis unu la alian kaj estas unuo en la studo de astronomio. La kosmo ofte evidentiĝas kiel laboratorio de fiziko, kies teorioj povas esti ofte testataj nur ĉe varmegaj energiriĉaj objektoj. La malfacilaj kaj komplikaj kalkuloj de la astronomio pelis la matematikon al la cifereca analitiko kaj komputiko.

Tradicie la kunlaborado inter astronomio kaj geodezio (astrogeodezio, lokodifino kaj tempodifino, navigacio), tempo- kaj kalendarkalulado kaj optiko (evoluo de astronomiaj iloj). Geodeziaj metodoj estas uzataj ankaŭ por difini gravitacian kampon aŭ figuron de aliaj ĉielkorpoj.

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la kunlaboro inter astronomio kaj modernaj geologio kaj terfiziko. La mineralogio analizas la ŝtonojn de la tero kun metodoj similaj al tiuj de aliaj ĉielkorpoj. La kosmokemio, kiel parto de la kemio esploras la estiĝon kaj disiĝon de kemiaj elementoj kaj ligaĵoj en la kosmo . La astrobiologio temas pri la estiĝo kaj ekzisto de vivo ekster la tero.

Asocioj


La Internacia Astronomia Unio aŭ Internacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, International Astronomical Union) estas internacia scienca organizaĵo, kiu unuigas naciajn societojn astronomiajn el la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi.

Aparte estas fakaj aŭ landaj asocioj. Ekzemple la Ĉeĥa Astronomia Asocio (ĉeĥe: Česká astronomická společnost, mallonge ČAS) estas asocio de fakaj kaj sciencaj laboristoj en kampo de astronomio, amatoraj astronomoj kaj interesiĝantoj pro astronomio. Ĝi kovras ĉefe la kampojn, kie ankaŭ amatoraj astronomoj povas kontribui al evoluo de astronomio.

Movado en la spaco en Esperanto


Carlos Spínola en Veturado tra la interplaneda spaco[20] prezentas la sciencon, sur kiu baziĝas la movo en la spaco for de la tera surfaco. La amaskomunikiloj sufiĉe ofte parolas nun pri sendo de navigiloj al aliaj planedoj, satelitoj kaj apartaj lokoj en la sunsistemo por astronomiaj observado kaj esplorado, eĉ pri homaj vojaĝoj al Luno, Marso ktp. Sed la kutima sperto veturi sur Tero, eĉ aviadile, ne same funkcias en la spaco. Eblas profiti de la energio de la astroj mem. Por tion kompreni, necesas klarigi la signifon de la neŭtonaj leĝoj de la movo kaj de la universala gravito, kiuj gvidas la trajektoriojn de la falantaj kaj lanĉitaj objektoj sur la tera surfaco aŭ de la astroj en la sunsistemo. Per la neŭtonaj leĝoj eblas facile kalkuli la eskap-rapidon bezonatan por eliri de la tera surfaco aŭ de iu alia konata astro. La diversaj eblaj orbitoj en nia tera puto kaj iliaj trajtoj estos klarigitaj. Alia grava punkto estas kompreni kiel moviĝi energiŝpare inter orbitoj. Unue oni klarigas la ideon de la Hohmann-orbitoj. La kosmoŝipa motoro tute ne bezonas esti ĉiam funkcianta, sed nur en certaj mallongaj momentoj por ŝanĝi de unu orbito al alia. Nepras klarigo pri kiel atingi kinetan energion de la astroj mem per la metodo de gravita helpo (slingshot effect), kiu estas uzata por akceli aŭ bremsi la kosmoŝipojn. Por ekzemploj estas la interplanedaj vojaĝoj de la misio Rosetta de ESA kaj de la misio Cassini-Huygens de NASA-ESA. Tiu lasta celis al kaj esploris la saturnan satelitan sistemon dum preskaŭ 20 jaroj danke al la gravita helpo de Venuso, Tero, Jupitero kaj multfoje de la satelito Titano. Oni analizas la kontribuojn de Isaac Newton, Albert Einstein, Walter Hohmann kaj la konceptojn de gravita mekaniko, gravita potencialo, kineta energio, la kanono de Neŭtono, la interplaneda spaco kaj gravita helpo. Tiu lasta koncepto ludos gravan rolon en la astronomia esplorado. La propulsa teknologio en la spaco baziĝas sur la tria leĝo de Neŭtono. Per ĝi funkcias la spaca veturado. Nun la plej uzataj motoroj estas raketoj kun kemia brulaĵo. Ili alportas grandan puŝon dum eta tempo, tamen jam disvolviĝis aliaj bazitaj sur jona propulsado, kiu alportas etan puŝon dum multe da tempo kun pli da efikeco. Kvankam ili nun ne utilas por atingi la eskap-rapidon el la tera surfaco, ili jam komencas esti uzataj por movi spacsondilojn ĉirkaŭ etaj masoj kiel asteroidoj. Tiu teknologio bezonas alian tipon de spaca veturado, kiu ne sekvas la procedon de libera movo laŭ iu orbito kaj rapida ŝanĝo per Hohmann-orbitoj, ĉar tio bezonas altan akcelon (∆v) dum eta tempo. Veturi per jona propulsado estas malsimile, ĉar la orbitoj kontinue ŝanĝiĝas.

Esperanta terminaro


En Esperanto ekzistas reta astronomia terminaro malferma al eksteraj kontribuoj enhavanta dekomence 236 terminojn kaj 345 en 2020. Oni aldonas korespondaĵojn en kelkaj lingvoj kaj indikojn ĉu temas pri vortoj prenataj el la Plena Ilustrita Vortaro, el la Dua Eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, el la suplemento al la Plena Ilustrita Vortaro, vorto proponata de Johan Rapley, nome la unua kompilisto, vorto proponata de Patrick Lagrange aŭ el la Esperanta-Franca Fakvortaro pri Astronomio, disponebla en la interreto.[21]

La terminaro estas ordigita laŭ la jenaj temoj:

  • Ĝeneralaĵoj
  • Mezepoka kaj Klasika Astronomio
  • Astronomia Optiko
  • Instrumentoj kaj Teĥnikoj
  • Radioastronomio
  • Sfera Astronomio kaj Astrometrio
  • Tempo kaj Kronologio
  • Ĉielmeĥaniko
  • Astrofiziko
  • Atomoj kaj Partikloj
  • Radiado
  • Hidromagnetismo
  • Suno
  • Suna Sistemo
  • Interplaneda Medio
  • Konstelacioj kaj stelnomoj
  • Steloj
  • Variaj Steloj
  • Stelaj Sistemoj
  • Stelaj Restaĵoj
  • Interstela Medio
  • Lakta Vojo
  • Ekstergalaksia Astronomio
  • Kosmologio
  • Kosmogonio
  • Astrobiologio
  • Astronaŭtiko

Elstaraj hipotezoj


Astronomiaj aparatoj


Astronomiaj konceptoj


Kelkaj astronomoj


Referencoj


  1. Кононович, Э. В.; Мороз В. И.. (2004) Иванов В. В.: Общий курс Астрономии / La ĝenerala kurso de Astronomio , 2‑a eldono, Классический университетский учебник, (ruse), Moskvo: Едиториал УРСС, p. 544. =2004gca..book.....K. ISBN 5-354-00866-2.
  2. Albrecht Unsöld; Bodo Baschek, W.D. Brewer (translator). (2001) The New Cosmos: An Introduction to Astronomy and Astrophysics. Springer (Berlino, Novjorko). ISBN 3-540-67877-8.
  3. Tiel mi estas astronomiisto, rekonas ontan eklipson de suno kaj luno per la steloj. El tio mi povas dedukti ĉu venos fruktodona jaro, ĉu prezaltiĝo aŭ militminaco kaj aliaj malsanoj...
  4. Komparu ekzemple Ferenc Némethy: Astronomisches und medizinisches Doppelfragment zu Budapest. Untersuchung der lateinischen und der deutschen Handschrift im Kodex 19167/S.91 der Semmelweis-Bibliothek für Geschichte der Medizin, Würzburg 1998 (= Würzburger medizinhistorische Forschungen, 26)
  5. Léon Bézout, Géographie astronomique, ou petit abrégé du système planétaire, Hôtel des fermes, 1825, p. 11
  6. 6,0 6,1 Johansson, Sverker. The Solar FAQ . Talk.Origins Archive (2003-07-27). Alirita 2006-08-11.
  7. Lerner, K. Lee; Lerner, Brenda Wilmoth.. Environmental issues: essential primary sources." . Thomson Gale (2006). Alirita 2006-09-11.
  8. Pogge, Richard W. (1997). The Once & Future Sun . New Vistas in Astronomy. Alirita 2010-02-03.
  9. Stern, D. P.; Peredo, M. (2004-09-28). The Exploration of the Earth's Magnetosphere . NASA. Alirita 2006-08-22.
  10. Bell III, J. F.; Campbell, B. A.; Robinson, M. S.. (2004) Remote Sensing for the Earth Sciences: Manual of Remote Sensing , 3‑a eldono, John Wiley & Sons.
  11. Montmerle, Thierry; Augereau, Jean-Charles; Chaussidon, Marc kaj aliaj (2006). “Solar System Formation and Early Evolution: the First 100 Million Years ”, Earth, Moon, and Planets 98, p. 39–95. doi:10.1007/s11038-006-9087-5. 
  12. (1999) Beatty, J.K.; Petersen, C.C.; Chaikin, A.: The New Solar System , 4‑a eldono, Cambridge press, p. 70. ISBN 0-521-64587-5.
  13. 13,0 13,1 Harpaz, 1994, pp. 7–18
  14. Smith, Michael David. (2004) The Origin of Stars . Imperial College Press, p. 53–86. ISBN 1860945015.
  15. Van den Bergh, Sidney (1999). “The Early History of Dark Matter ”, Publications of the Astronomy Society of the Pacific 111, p. 657–660. doi:10.1086/316369. 
  16. Active Galaxies and Quasars . NASA. Alirita 08 en septembro en 2006.
  17. Zeilik, Michael. (2002) Astronomy: The Evolving Universe. Wiley. ISBN 0-521-80090-0.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 (2000) Cox, A. N.: Allen's Astrophysical Quantities . Springer (Novjorko), p. 124. ISBN 0-387-98746-0.
  19. 19,0 19,1 Shu, F. H.. (1982) The Physical Universe. University Science Books (Mill Valley, Kalifornio). ISBN 0-935702-05-9.
  20. Carlos Spínola, Veturado tra la interplaneda spaco. En IKU-libro de 2020, pp. 77-92.
  21. ASTRONOMIA TERMINARO 1.5 Alirita la 13an de novembro 2020.

Literaturo


Esperante

Amri Wandel, David Galadí-Enríquez (2001): La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2005 (2-a eldono), 222 paĝoj, ISBN 90-71205-92-4. (En la katalogo de UEA )

Germane

Angle

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj


Portalo pri Astronomio







Kategorioj: Astronomio | Kosmoesploro




Informoj kiel: 28.09.2021 07:05:05 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.