Atlantiko


Ĉi tiu artikolo temas pri la oceano Atlantiko. Por informoj pri la samnoma departemento de Kolombio, vidu la artikolon Atlantiko (Kolombio).

La Atlantiko[1]Atlantika Oceano estas la dua plej granda oceano sur la terglobo. Nur la Pacifiko estas pli granda. Per suma areo de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj[2] ĝi kovras ĉirkaŭ 20 % de la surfaco kaj proksimume 29 % de la Tero de ĝia akvosurfacareo. La unua parto de ĝia nomo rilatas al Atlaso de greka mitologio, igante Atlantikon la "Maro de Atlaso".

Ĝi situas inter Nordameriko, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de Porto-Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la Mezatlantika Dorso. Atlantiko okupas longforman, S-forman basenon etendantan laŭlonge inter Eŭrazio kaj Afriko en la orienton, kaj Ameriko en la okcidenton. Kiel unu komponento de la interligita tutmonda oceano, ĝi estas ligita en la nordo al la Arkta Oceano, al la Pacifiko en la sudokcidento, la Hinda Oceano en la sudoriento, kaj la Suda Oceano en la sudo (aliaj difinoj priskribas Atlantikon kiel etende suden al Antarkto). La ekvatoro subdividas ĝin en la Nordan Atlantikon kaj la Sudan Atlantikon.

Atlantikon karakterizas pluraj marfluoj, inter kiuj plej rimarkindas la varmeta Golfa Marfluo, kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la tipan kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiom malvarma kiom la nordo de Kanado, ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.

La plej malnova konata mencio de "Atlantiko" estas en La Historioj de Herodoto de ĉirkaŭ 450 a.K. (Hdt. 1.202.4): Atlantis thalassa (greke: ἀτλαντὶς θάλασσα; nome: Maro de Atlas). La esprimo la etiopa Oceano, derivita de Etiopio, estis aplikita al la suda Atlantiko tiom malfrue kiom ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[3] Antaŭ ol eŭropanoj malkovris aliajn oceanojn, la esprimo "oceano" mem estis sinonima kun la akvoj preter la Ĝibraltara Markolo kiun oni nun konas kiel Atlantiko. La fruaj grekoj kredis tiun oceanon kiel giganta rivero ĉirkaŭanta la mondon.

Enhavo

Geografio


Atlantiko limiĝas okcidente fare de Norda kaj Suda Ameriko. Ĝi ligas al la Arkta Oceano tra la Dania Markolo, Gronlanda Maro, Norvega Maro kaj Barenca Maro. En la oriento, la limoj de la oceano mem estas Eŭropo: la Ĝibraltara Markolo (kie ĝi ligas kun la Mediteranea Maro -nome unu el siaj marĝenaj maroj- kaj, en victurno, Nigra Maro, kiuj ambaŭ ankaŭ koncernas Azion kaj Afrikon.

En la sudoriento, Atlantiko kuniĝas kun la Hinda Oceano. La 20° orienta meridiano, suden de Kabo Aguljas al Antarkto difinas ĝian limon. Kelkaj aŭtoritatoj montras ĝin kiel etende suden al Antarkto, dum aliaj montras ke ĝi limas ĉe la 60° paralelo de la Suda Oceano.[4]

En la sudokcidento, la Drake-pasejo ligas ĝin al la Pacifiko. La homfarita Panama Kanalo interligas Atlantikon kaj Pacifikon. Krom tiuj menciitaj, aliaj grandaj korpoj de akvo najbaraj al Atlantiko estas la Kariba Maro, la Meksika Golfo, la Hudsona Golfo, la Arkta Oceano, la Norda Maro, la Balta Maro, kaj la Kelta Maro.

Kovrante ĉirkaŭ 22% de la surfaco de la Tero, Atlantiko estas dua en grandeco post la Pacifiko. Kun siaj apudaj maroj, ĝi okupas areon de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj;[2] sen ili, ĝi havas areon de 82,400,000 kvadrataj kilometroj. La tero kiu dreniĝas en Atlantikon kovras kvar fojojn tiujn de la Pacifika aŭ Hinda oceanoj. La volumeno de Atlantiko kun siaj apudaj maroj estas 354,700,000 kubaj kilometroj kaj sen ili 323,600,000 kubaj kilometroj.

La mezaveraĝa profundo de Atlantiko kun siaj apudaj maroj, estas 3,339 metroj; sen ili ĝi estas 3,926 metroj. La plej granda profundo, nome Milvokia Marfosaĵo kun 8,380 metroj, estas en la Portorika Marfosaĵo. La Atlantika larĝo varias de 1,538 marmejloj (2,848 km; 1,770 mejl.) inter Brazilo kaj Sieraleono al pli ol 3,450 marmejloj (6,400 km; 4,000 mejl.) en la sudo.

Kultura signifo


Transatlantika vojaĝado ludis gravan rolon en la vastiĝo de okcidenta civilizo en Ameriko. Estas Atlantiko kiu apartigas la "Malnovan Mondon" disde la "Nova Mondo". En modernaj tempoj, kelkaj idiomaĵoj nomas la oceanon laŭ humure eta maniero La Lageto, priskribante kaj la geografiajn kaj kulturajn disigojn inter Nordameriko kaj Eŭropo, aparte inter la anglalingvaj nacioj de ambaŭ kontinentoj. Multaj britoj nomas Usonon kaj Kanadon "trans la lageto", kaj inverse.[5]

La "Nigra Atlantiko" aludas al la rolo de tiu oceano en formado de la historio de nigruloj, ne malplej en diasporoj. Irlanda migrado al Usono okazigis la signifan esprimon "The Green Atlantic (La Verda Atlantiko)". La "Ruĝa Atlantiko" estas relative nova esprimo kiun uzas maristaj proletoj kaj revoluciuloj kiuj historie rezistis ekspluatadon sur maro kaj forĝis novan multkulturan kaj poliglotan Atlantikon laboristaran. [6]

Marfundo


La ĉefa kvalito de la batimetrio (malsupra topografio) estas submara mezoceana dorso nomita la Mezantlantika Kresto[7]. Ĝi etendiĝas de Islando en la nordo ĝis ĉirkaŭ 58° suda latitudo, atingante maksimumon da larĝo de proksimume 860 marmejloj (1,590 km; 990 mejl.). Granda tektona fosaĵo ankaŭ etendas laŭ la kresto super la plej granda parto de ĝia longo. La akvoprofundeco ĉe la apekso de la kresto estas malpli ol 2,700 metroj (1,500 klaftoj; 8,900 ft) en la plej multaj lokoj, dum la fundo de la kresto estas tri fojojn tiel profunde. Pluraj pintoj leviĝas super la akvo kaj formas insulojn[8]. La Suda Atlantika Oceano havas kroman submaran kreston, nome la Valvis-dorson[9].

La Mezantlantika Kresto apartigas Atlantikon en du grandajn trogojn kun profundoj de 3,700-5,500 metroj (2,000-3,000 klaftoj; 12,100-18,000 ft). Transversaj krestoj kurantas inter la kontinentoj kaj la Mezantlantika Kresto dividas la marfundon en multajn basenojn. Kelkaj el la pli grandaj basenoj estas la basenoj Blake, Gujanoj, Nordameriko, Kabo-Verdo, kaj Kanariaj Insuloj en la Norda Atlantiko. La plej grandaj sudatlantikaj basenoj estas la basenoj Angolo, Kabo, Argentino, kaj Brazilo.

La profunda marfundo supozeble estas sufiĉe plata kun fojaj profundoj, profundakvaj ebenaĵoj, tranĉeoj, submaraj montoj, basenoj, altebenaĵoj, kanjonoj, kaj kelkaj gujotoj. Diversaj bretoj laŭ la marĝenoj de la kontinentoj konsistigas proksimume 11% de la malsupra topografio kun malmultaj profunda kanaltranĉado trans la kontinenta pliiĝo.

Akvokarakterizaĵoj


Averaĝe, Atlantiko estas la plej sala grava oceano; surfacakva saleco en la malferma oceano varias de 33 ĝis 37 partoj per milo (3.3-3.7%) de maso kaj varias laŭ latitudo kaj sezono. Vaporiĝo, precipitaĵo, riverenfluo kaj flosglacio fandanta influas sur la surfacaj salecvaloroj. Kvankam la plej malsupraj salecvaloroj estas ĵus norde de la ekvatoro (pro peza tropika pluvokvanto), ĝenerale la plej malsupraj valoroj estas en la altaj latitudoj kaj laŭ marbordoj kie grandaj riveroj eniras. Maksimumaj salecvaloroj okazas ĉe proksimume 25° nordo kaj sude, en subtropikaj regionoj kun malalta pluvokvanto kaj alta vaporiĝo.

Surfacakvaj temperaturoj, kiuj varias laŭ latitudo, marfluaj sistemoj, kaj sezonigas kaj reflektas la latitudinan distribuadon de sunenergio, intervalo de malsupre −2 °C (28 °F). Maksimumaj temperaturoj okazas norde de la ekvatoro, kaj minimumaj valoroj estas trovitaj en la polusaj regionoj. En la mezaj latitudoj, la areo de maksimumaj temperaturvarioj, valoroj povas varii je 7-8 °C (45-46 °F).

Atlantiko konsistas el kvar gravaj akvomasoj. La nordaj kaj sudatlantikaj centraj akvejoj konsistigas la surfacon. La sub-antarkta meza akvo etendiĝas al profundoj de 1,000 metroj (550 klaftoj; 3,300 ft). La Nordatlantika Profundaĵo atingas profundojn de entute 4,000 metroj (2,200 klaftoj; 13,000 ft). La Antarkta Fundaĵo okupas oceanajn basenojn ĉe profundoj pli grandaj ol 4,000 metroj.

Ene de la Norda Atlantiko, marfluoj izolas la Sargasan Maron, grandan longforman akvareon, kun pli-ol-averaĝa saleco. La Sargasa Maro enhavas grandajn kvantojn de fuko (makroalgoj) kaj ankaŭ estas la ovumareo por kaj la eŭropa angilo kaj la amerika angilo.

La Koriolisforto cirkulas en nordatlantikan akvon en dekstruma direkto, dum sudatlantika akvo cirkulas maldekstrume. La sudaj tajdoj en Atlantiko estas duon-tagnoktaj; tio estas, po du flusoj okazas dum po 24 lunaj horoj. En latitudoj super 40° Norda iu orientokcidenta oscilado okazas.

Klimato


Klimato estas influita de la temperaturoj de la surfacaj akvoj kaj akvofluoj same kiel de ventoj. Pro la granda kapacito de la oceano al reteno kaj liberigo de varmo, maraj klimatoj estas pli moderaj kaj havas malpli ekstremajn laŭsezonajn variojn ol enlandaj klimatoj. Precipitaĵo povas esti ĉirkaŭkalkulita el marbordaj veterdatenoj kaj aertemperaturo de akvotemperaturoj.

La oceanoj estas la plej grava fonto de la atmosfera humideco kiu akiriĝas tra vaporiĝo. Klimatzonoj varias laŭ latitudo; la plej varmaj zonoj etendiĝas trans la atlantika nordo de la ekvatoro. La plej malvarmaj zonoj estas en altaj latitudoj, kie la plej malvarmaj regionoj egalrilatas al la areoj kovritaj de marglacio. Marfluoj influas klimaton transportante varmajn kaj malvarmajn akvojn al aliaj regionoj. La ventoj kiuj estas malvarmetigitaj aŭ varmigitaj kie ili blovas super tiuj fluoj influas apudajn kamparajn regionojn.

La Golfa Marfluo kaj ĝia norda etendaĵo direkte al Eŭropo, nome la Nordatlantika Marfluo, ekzemple, varmigas la atmosferon de la Britaj Insuloj kaj nordokcidenta Eŭropo kaj influas veteron kaj klimaton tiom sude kiom ĉe la norda Mediteraneo. La malvarmakvaj fluoj kontribuas al peza nebulo de la marbordo de orienta Kanado (la areo Grand Banks of Newfoundland (Grandiozaj Bankoj de Novlando)) kaj la nordokcidenta marbordo de Afriko. Ĝenerale, vento transportas humidon kaj aeron super kamparaj regionoj. Uraganoj formiĝas en la suda parto de la Norda Atlantika Oceano. Pli lokaj specialaj veterekzemploj povus esti trovitaj en ekzemploj kiaj ekzemple la Azora Kontraŭciklono, la Bengela Marfluo, Nor'easter ktp.

Historio


Atlantiko ŝajnas esti la dua plej nova de la kvin oceanoj. Ĝi ne ekzistis antaŭ 130 milionoj da jaroj, kiam la kontinentoj kiuj estis formitaj de la disrompo de la prasuperkontinento Pangeo disdriviĝis. Atlantiko estis grandskale esplorita el la plej komencaj setlejoj de ĝiaj marbordoj.

La vikingoj, la portugaloj, kaj la hispanoj estis la plej famaj inter fruaj esploristoj. Post Kolumbo, la eŭropa esplorado rapide akcelis, kaj multaj novaj komercvojoj estis establitaj. Kiel rezulto, Atlantiko iĝis kaj restas la plej grava arterio inter Eŭropo kaj Ameriko (konata kiel transatlantika komerco). Sciencaj esploradoj inkludas tiujn de la ekspedicio Challenger, la ekspedicio German Meteor, tiu de la Universitato Kolumbio, de la Terobservatorio Lamont-Doherty kaj de la Usona Hidrografia Servo.

Rimarkindaj transiroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transiroj de Atlantika Oceano.

Ekonomio


Atlantiko kontribuis signife al la evoluo kaj ekonomio de ĉirkaŭaĵoj. Krom grava transatlantika transportado kaj komunikadaj itineroj, Atlantiko ofertas abundajn gaso- kaj nafto-kuŝeĵojn en la sedimentaj petroj de la kontinentaj deklivoj. Atlantiko gastigas la plej riĉajn fiŝkaptadajn resursojn de la mondo, precipe en la akvoj kovrante la bretojn. La plej gravaj fiŝoj estas moruo, eglefino, merluĉo, haringo, kaj skombro.

La plej produktivaj areoj inkludas tiujn de la Grandaj Benkoj de Novlando, la breto de Nov-Skotio, la benko Georges de Kabo Cod, la Bahamaj Benkoj, la akvoj ĉirkaŭ Islando, la Irlanda Maro, la Dogger-benko de Norda Maro, kaj la Falklandaj Benkoj. Angilo, omaro, kaj balenoj aperas en grandaj kvantoj. Diversaj internaciaj traktatoj provas redukti poluon kaŭzitan de mediaj minacoj kiaj ekzemple naftopoluo, marrubo, kaj la forbruligon de venenruboj sur maro.

Naturaj danĝeroj


Glacimontoj estas oftaj de februaro ĝis aŭgusto en la Davisa Markolo, Dania Markolo, kaj la nordokcidenta Atlantiko kaj estis ekviditaj same longe sude kiel ĝis Bermudo kaj Madejro. Ŝipoj estas ekipitaj de glacirompigaj superkonstruaĵoj en la ekstrema nordo de oktobro ĝis majo. Persista nebulo povas esti mara danĝero de majo ĝis septembro, same kiel uraganoj povas okazi norde de la ekvatoro (majo ĝis decembro).

La sudorienta marbordo de Usono havas longan historion de vrakoj pro siaj multaj sablejoj kaj rifoj. La marbordoj de Virginio kaj Norda Karolino estis precipe danĝeraj.

La Bermuda Triangulo verŝajne populare estas la loko de multnombra aviadaj kaj kargadaj okazaĵoj pro neklarigitaj kaj supozeble misteraj kialoj, sed marbordgardistaraj informoj ne apogas tiun kredon.

Ankaŭ uraganoj estas natura danĝero en Atlantiko, sed plejparte en la norda parto de la oceano, malofte tropikaj ciklonoj formiĝas en la sudaj partoj. Uraganoj kutime formiĝas inter 1a de junio kaj 30a de novembro de ĉiu jaro.

Tereno


De oktobro ĝis junio la surfaco estas kutime kovrita per flosglacio en la Labradora Maro, Dania Markolo, kaj Balta Maro. Laŭhorloĝee varmakva rondiro okupas la nordan Atlantikon, kaj male varmakva rondiro aperas en la suda Atlantiko. La Mezantlantika Kresto, nome kruda nord-suda centra linio por la tuta atlantika baseno, unue malkovrita fare de la Ekspedicio Challenger dominas la marfundon. Tio estis formita per la vulkanismo kiu formis ankaŭ la marfundon kaj la insulojn leviĝantajn de ĝi.

Atlantiko havas neregulajn marbordojn alineitaj per multaj golfoj, golfetoj, kaj maroj. Tiuj inkludas la Nordan Maron, Baltan Maron, Nordan Maron, Labradoran Maron, Nigran Maron, Golfon Sankt-Laŭrencon, Golfon de Fundy, Golfon de Majno, Mediteraneon, Meksikian golfon, kaj Kariban Maron.

Insuloj inkludas Novlandon (inkluzive de centoj da ĉirkaŭaj insuloj), Gronlandon, Feroojn, Brition (inkluzive de multaj ĉirkaŭaj insuloj), Irlandon, Rockall, Sabloinsulo, Acorojn, St. Pierre kaj Miquelon, Madejron, Bermudojn, Kanariojn, Karibion, Kabo-Verdon, Santomeon kaj Principeon, Fernando de Noronha, Atolon das Rocas, Ascension, Sanktan Heleno'n, Trindade kaj Martim Vaz, Tristan da Cunha, Insulo Gough (konata ankaŭ kiel Diego Alvares), Falklandaj Insuloj, Fajrolando, Sudgeorgia Insulo, Suda Sandviĉo-Insulojn, kaj Buvet-insulon. (vidu sube)

Bordaj landoj kaj teritorioj


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Makaronezio kaj Atlantika Eŭropo.

La ŝtatoj (teritorioj en klinitaj literoj) kun marbordo al la Atlantika Oceano (eksklude la Nigran, Baltan kaj Mediteranean Marojn) estas la jenaj:

Eŭropo

Afriko

Sudameriko

Karibio

Centra kaj Norda Ameriko

Golfoj de la Atlantika Oceano


Insuloj de la Atlantika Oceano


Havenoj de la Atlantika Oceano


Argentino

Belgio

Brazilo

Kanado

Kolombio

Kostariko

Kubo

Hispanio

Usono

Francio

Gvatemalo

Honduro

Irlando

Maroko

Meksiko

Nikaragvo

Norvegio

Nederlando

Panamo

Portugalio

Unuiĝinta Reĝlando

Domingo

Senegalo

Urugvajo

Venezuelo

Bildaro


Referencoj


  1. atlantiko en vortaro.net
  2. 2,0 2,1 "The New Encyclopædia Britannica", Volume 2, Encyclopædia Britannica, 1974. p. 294
  3. (1873) The American cyclopaedia: a popular dictionary of general knowledge . Appleton, p. 69–.
  4. Limits of Oceans and Seas . International Hydrographic Organization Special Publication No. 23, 1953.
  5. Ekzemple: BBC Click – Epizodo 4a Aprilo 2009
  6. . The Red Atlantic . Project MUSE. Alirita 28an Oktobro 2012.
  7. Kenneth J. Hsü. (1992) The Challenger at Sea: A Ship That Revolutionized Earth Science. ISBN 978-0-691-08735-1.
  8. Kenneth J. Hsü. (1987) The Mediterranean Was a Desert: A Voyage of the Glomar Challenger. ISBN 978-0-691-02406-6.
  9. National Geographic Atlas of the World: Revised Sixth Edition, National Geographic Society, 1992
  10. 10,0 10,1 Tinkerbelle (1967; Harper & Row, New York City, N.Y.)
  11. Ryne, Linn. Voyages into History . Konsultita la 13an de Januaro 2008.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Atlantiko




Informoj kiel: 31.10.2020 01:22:28 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.