Azeno


Azeno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Equus
Subgenro: Asinus
Specio: E. asinus
Equus Asinus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj

Azeno (Equus asinus) estas neparhufulo parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo.

Enhavo

Diferenc(ig)oj


Azenbleko estas iaao. Ĉiuj azenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome azeno somalia kaj azeno nubia. La doma azeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdbesto kaj ŝarĝbesto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj. La azenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.

La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.

La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.

Tradicioj


En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.

Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.

En Eisenach troviĝas la Azenstacio ĉe Wartburg, ekzemplo de daŭre funkcianta servejo de azenoj en la nunaj azenmalŝatantaj, rapidaj tempoj.

Proverbo


Ekzistas pluraj proverboj pri azeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Referencoj


Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante)









Kategorioj: Azenoj | Aldomigitaj bestoj | Tirbestoj | Neparhufuloj | Fundamentaj vortoj




Informoj kiel: 31.10.2020 01:25:48 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.