Bertilo Wennergren


Bertilo WENNERGREN

sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto
Persona informo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1956
en Svedujo
Lingvoj Esperantosveda lingvogermana lingvoangla lingvo
Loĝloko Schossin
Nacieco Svedo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Birke Dockhorn
Okupo
Okupo lingvistoesperantistomuzikistoesperantologo • drumisto
Verkoj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
TTT
Retejo http://bertilow.com/
Esperanto
Verkis en Esperanto Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Akademiano ekde 2001
Bertilo WENNERGREN
Naskiĝo 4-an de oktobro 1956 (1956-10-04) (64-jara)
en Svedio
Edz(in)o Birke Dockhorn
Ĝenroj Rokmuziko
Profesio drumisto
Aktivaj jaroj ekde 1986
Eldoninto Vinilkosmo
Parencaj
temoj
Persone
Retejo bertilow.com

Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.

Antaŭ la jaro 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En sia adiaŭa deklaro al la Esperanta Vikipedio en Julio de 2009 li forte kritikis ĝian kvaliton[2][3].

Enhavo

Muziko


Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.

Honorigoj


La 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".

Referencoj


  1. Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso . Libera Folio (1‑a februaro 2016). “Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi).”.
  2. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto:Bertilow&oldid=2421565
  3. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto:Bertilow&direction=prev&oldid=2421565

Eksteraj ligiloj


Trovu « Bertilo Wennergren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.








Kategorioj: Vivantaj homoj | Naskiĝintoj en Svedio | Naskiĝintoj en 1956 | Akademio de Esperanto | Esperantisto de la Jaro | Esperantologoj | Interlingvistoj | Persone | Svedaj drumistoj | Svedaj gramatikistoj




Informoj kiel: 31.10.2020 12:44:09 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.