Buŝido


Buŝido (japane 武士道, laŭvorte „vojo (dotao) de la militisto (buŝi)“; romaji-e Bushidō) nuntempe estas la konduta regularo kaj la filozofio de la japana armea nobelaro en la malfrua japana mezepoko – la samurajoj. Sian popularecon kaj konatecon ekster Japanio la termino aparte dankas al la dum 1899 anglalingve publikigita libro Bushido – the Soul of Japan ("Buŝido – la animo de Japanio") de Inazo Nitobe (Nitobe Inazo). Laŭ tiu libro Buŝido estas neskribe fiksita kodekso. La vorto en Japanio unuafoje aperis dum la 17-a jarcento.

La sep virtoj de Buŝido (el "Buŝido – la animo de Japanio" de Nitobe Inazo)


  1. Gi (義): justo
  2. Ju (勇): kuraĝo
  3. Jin (仁): bono
  4. Rej (礼}: afableco aŭ respekto
  5. Makoto (誠) aŭ Ŝin (真): vero kaj sincero
  6. Meijo (名誉): honoro
  7. Ĉugi (忠義): fidelecoĈu (忠): lojalecos

Historia prijuĝo


Buŝido estis kodekso de virtoj kaj ne rajtas esti komprenata kiel fonto pri historia vereco, kion facilas kompreni laŭ la eventoj de la japana historio: Samkiel inter la mezepokaj nobelaj kavaliroj en Eŭropo ankaŭ inter la samurajoj fakte oftis perfido, subaĉeto, fia murdo kaj ŝanĝado de partioj.

La filozofio de Buŝido influis iujn bataloartojn, kiuj praktikiĝis per samurajaj armiloj, kiel ankaŭ senarmilajn bataloartojn (ekzemple iujn stilojn de karateo). Tiu filozofio mem forte influiĝis de la Zen-budhismo.

Vidu ankaŭ









Kategorioj: Etiko | Japanio




Informoj kiel: 01.11.2020 05:54:16 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.