Budho - eo.LinkFang.org

Budho



Tiu ĉi artikolo temas pri la termino "budho". Pri la budho de ĉi tiu erao, vidu la artikolon budho Gotamo.


Budho
Tradukoj de
बुद्ध (Buddha)
Palie बुद्ध (Buddha)
Sanskrite बुद्ध (Buddha)
Sinhale සම්මා සම්බුදුවරු (Sammā sambuduvaræ)
Japane 仏陀(Buddaref name="コトバンク仏陀"[1]
仏 (Hotoke)[1]
Koree 부처 (Bucheo)
Laŭe ພຣະພຸດທະເຈົ້າ
Tibete སངས་རྒྱས། (sangs rgyas)
Birme ဘုရားဂုဏ်တော်
Taje พระพุทธเจ้า
Vjetname Phật
Terminaro de Budhismo

Budho (en Sanskrito, Prakrito kaj Palio: बुद्ध (Buddha), "vekiĝinto") estas honora titolo por tiuj bodisatvoj, kiuj atingis budhecon,[2] trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon. La budho de ĉi tiu erao estas la budho Gotamo.

Enhavo

Budheco


La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas budheco (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[3]

La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris post pluraj vivoj la bodisatvo kiu fariĝis la budho Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[4] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[4]

Etimologio


La vorto buddha devenas de la hipoteza radiko budh (percepti).[5] Francisko Azorín indikas etimologion el sanskrita Budha (saĝa), el budh (kompreni).[6]

Esperantigo de la vorto buddha


Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:

  1. Buddo: proponita de Zamenhof.
  2. Budao: laŭ la kutimoj de Esperanto.
  3. Budho: tamen ĝi estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi iĝis la plej populara el la tri proponoj.

La budho Gotamo


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo budho Gotamo.

La titolo budho estas ankaŭ ofte uzita por paroli pri la budho Gotamo,[7] kiu estas ankaŭ konata kiel la Budho, ĉar li estas la budho de ĉi tiu erao.


Tri specoj de budhoj


Budhismo mencias tri specojn de budhoj[8] (la Palia formo antaŭ la streko; la Sanskrita post ĝi):

  1. Perfekta budho (Sammā-sambuddha/Samyak-sambuddha): Atinganta vekiĝon sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmoradon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto budho sen ia ajn aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon kaj estas majuskligita, la Budho, ĝi indikas la historian budhon de nia erao, la budho Gotamo.
  2. Privata budho (Pacceka-buddha/Pratyeka-buddha): Ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne ekmovanta la darmoradon. Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  3. Disĉipla budho (Sāvaka-buddha/Śrāvaka-buddha): atinganta vekiĝon en la tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, budho estas sinonimo de arahanto, sed en la praktika lingvouzo, budho plejofte signifas la kategorion unu, dum arahanto la kategorion tri.

Listo de budhoj


La Kronikoj de la budhoj de la Palia Kanono nomas dudek ok budhojn inkluzivante la budhon Gotamon.[9]

La sep lastaj budhoj estas la jenaj:[10]

Vidu ankaŭ


Referencoj


  1. 1,0 1,1 仏陀(ぶっだ)とは - コトバンク . 朝日新聞社. Alirita 2017-09-26.
  2. "Buddha", angla vortaro Merriam-Webster . Alirita 24-an de julio de 2016.
  3. buddhatva, बुद्धत्व. Spoken Sanskrit Dictionary . Alirita la 10-an de januaro de 2016.
  4. 4,0 4,1 The Foundations of Buddhism, 1‑a eldono, Oxford, Britio: Oxford University Press, p. 224–234. ISBN 0-19-289223-1.
  5. . buddha 9276; 1962–1985 . A comparative dictionary of the Indo-Aryan languages. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 17 July 2012. Alirita 22 February 2010.
  6. Francisko Azorín. (1932) Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio) (esperante), p. 42.
  7. 新村出. (1986) 広辞苑, ‑a eldono (japane), p. 2111.
  8. Harvey, Peter (2013). An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices (2nd ed.). Cambridge, UK: Cambridge University Press. p. 99, ISBN 9780521676748.
  9. History of the Buddhas . Buddha Dharma Education Association. Alirita 8-12-2015.
  10. Sir John Marshall (1918). A Guide to Sanchi , p. 46ff. Superintendent Government Printing, India.

Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Budhismo | Terminaro de Budhismo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Budho (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 27.04.2020 08:50:18 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.