Candlemas-insulo | |
---|---|
Situo | Atlantika oceano |
Insularo | Sud-Sandviĉinsuloj |
Geografia situo | 57° 4′ 46″ S, 26° 40′ 39″ U |
Longo | 5,4 km |
Larĝo | 2,5 km |
Areo | 14 km² |
Plej alta loko | Mount Andromeda 550 m |
Loĝantaro | (neloĝata) |
Candlemas-insulo estas malgranda, senhoma insulo en la Sud-Sandviĉinsuloj. Ĝi situas proksimume tri kilometrojn for de Vindication-insulo, de kiu ĝi estas apartigita de la kanalo Nelson.
En la nordokcidenta parto de la insulo troviĝas aktiva vulkano nomita Lucifer Hill. Candlemas-insulo estas la loko, kie okazas la intrigo de romano de Ian Cameron, The White Ship (1975), pri katastrofa ekspedicio al la insulo en 1975.
Kategorioj: 26° U | 57° S | Neloĝataj insuloj | Insuloj alfabete ordigataj | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj | Insuloj en Britio | Insuloj en la Atlantiko