Cifereca - eo.LinkFang.org

Cifereca


Cifereca aŭ "diĝita" sistemo estas sistemo, kiu funkcias pere de malkontinuaj grandoj, kiujn oni povas prezenti per finia nombro da bazaj signoj, kio matematike ekvivalentas al prezentado per ciferoj. La nocio komplementa al cifereca estas analoga.

Cifereca datumprezento kaj cifereca funkciado estas multege uzataj en komputiloj, optika disko kaj ĝenerale en moderna tekniko.

Lingva noto


Sinonimo de cifereca estas diĝita, tamen kelkaj fontoj rekomendas la vorton cifereca.[1][2] La vorto digitala neniel estas sinonimo, sed rilatas al la vegetaĵo digitalo. Diĝita transskibas la anglan digital (cifera), kiu devenas el digit (cifero), dum "cifereca" imitas la rusan цифровой (cifrovoj), kiu devenas el цифра (cifra, 'cifero') — kaj simile en Esperanto cifereca devenas el cifero.

Oni iam preferas uzi la vorton bito, kiu indikas duuman ciferon, kaj estas do alia maniero apliki la saman metaforon. Ekz-e bitlibro estas maniero nomi ciferecan libron. La ideo estas unu sama; tamen bit- pli oportunas por la uzo prefikseca (ĉar ĝi estas mallonga), dum cifereca pli proksime esprimas la internacian metaforon (digital, cyfrowy ktp).

Oni nepre ne esprimu la koncepton cifereca per numeranombra, kiuj maltrafas la ideon: per si mem nombro ne neprigas ideon pri malkontinuo, la matematikaj nombroj estas elementoj de kontinuo (dum ilia prezento per ciferoj ne formas kontinuon). Kaj numera estas tute malkonvena, ĉar neniel temas pri vicmontraj numeroj.

Cifereca kodado


Oni uzas diversajn kodadajn manierojn. Ekz.

Referencoj









Kategorioj: Cifereca teknologio | Komputiko




Informoj kiel: 31.10.2020 01:18:59 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.