Deksesuma nombrosistemo


(Alidirektita el Deksesuma)

La deksesuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 16. Ĝiaj 16 ciferoj kutime estas la skribsignoj 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F. La unuaj 10 signoj havas la saman ciferan valoron, kiel en la dekuma nombrosistemo; la sekvaj 6 signoj havas, respektive, la valorojn 10, 11, 12, 13, 14, 15. Notu ke la esperanta litero Ĉ ne estas uzata.

Deksesuma sistemo estas utila en komputiloj, ĉar ĝi ebligas simple skribi la valoron de bajtoj (bitokoj) per po du deksesumaj ciferoj, ĉiu el kiuj prezentas kvaron da bitoj. Jen komparo de la duuma, la dekuma, la okuma kaj la deksesuma reprezentoj:


016 = 010 = 08 0 0 0 0
116 = 110 = 18 0 0 0 1
216 = 210 = 28 0 0 1 0
316 = 310 = 38 0 0 1 1
416 = 410 = 48 0 1 0 0
516 = 510 = 58 0 1 0 1
616 = 610 = 68 0 1 1 0
716 = 710 = 78 0 1 1 1
816 = 810 = 108 1 0 0 0
916 = 910 = 118 1 0 0 1
A16 = 1010 = 128 1 0 1 0
B16 = 1110 = 138 1 0 1 1
C16 = 1210 = 148 1 1 0 0
D16 = 1310 = 158 1 1 0 1
E16 = 1410 = 168 1 1 1 0
F16 = 1510 = 178 1 1 1 1

Tiamaniere, la dekuman numeralon 79, kies duuma prezento estas 0100 1111, oni povas skribi kiel 4F en la deksesuma sistemo.

Enhavo

Manieroj de skribado


En matematiko

En matematiko la nombran bazon oni skribas per la suba indekso.

Ekzemple 1443 = 144310 = 5A316.

(Notu ke la bazo, ĉiam skribitas per dekuma sistemo)

En programlingvoj

En diversaj programlingvoj oni uzas diversajn manierojn por skribado de deksesumaj nombroj.

En lingvoj de priskribo de teksto


En lingvoj de priskribo de teksto HTML (kaj CSS) por priskribo de koloroj per deksesumaj nombroj oni uzas signon "#" je komenco: #FFFFAA


Por montri unikodajn signojn ene de foliumilo, estas uzata la numera enta referenco &#N;. N estas dekuma numero por Unikoda koda punkto. Se estas uzata la deksesuma sistemo, oni devas prefiksi nombron N per x (&#xhhhh;).

Ekzemple la deksesuma reprezento Ĉ produktas la saman signon kiel la dekuma reprezento Ĉ (ambaŭ por la litero Ĉ majuskla). Ĝenerale estas pli konvena kaj uzata la dekuma reprezento.

Ĉi tio estas nepra por prezenti signojn kiuj ne estas en la uzata kodigo de HTML-dosiero, sed ĝin eblas uzi en ĉiuj okazoj se bezonatas, tiam la paĝo videblos korekte sendepende de specialaĵoj de la HTTP-servilo kaj elekto de kodigo en la foliumilo.


Ĉi tiu sistemo povas esti uzata por reprezenti esperantajn literojn per unikodo en HTML:

La majusklaj esperantaj literoj estas reprezentataj deksesume kaj dekume per la jenaj kodoj:

Kaj la minusklaj:

Aliaj uzoj


Programistoj, kiuj kreas "magiajn nombrojn", foje ludas uzante la literecajn ciferojn por skribi vortojn. Ekzemple, klasdosieroj (.class) en Java havas la markan valoron CAFEBABE en la dosierkomenco. Anglalingve, café babe signifas "kafejulino", unu el la pluraj kaf-aludoj en Java. Ekde la 19a jarcento ankaŭ ekzistas deksesuma tempo.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Nombrosistemoj




Informoj kiel: 31.10.2020 01:27:54 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.