Dekuma nombrosistemo


(Alidirektita el Dekuma_sistemo)

La dekuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 10. Ĝi bezonas 10 ciferojn por skribi nombrojn, kaj en la eŭropa tradicio (al kiu apartenas Esperanto) tiuj 10 ciferoj estas 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9.

Oni supozas, ke elekto de 10, kiel bazo de la sistemo, devenas de la kutimo kalkuli per fingroj.

Por skribi nombrojn, oni difinas kiom da unitoj de diversaj gradoj estas en ĝi kaj koncernajn ciferojn skribas en unu vico. Ekzemple, en la nombro 473, la lasta pozicio montras uniton de la 1‑a grado (\({\displaystyle 10^{0}=1}\)), la antaŭlasta pozicio montras uniton de la 2‑a grado (\({\displaystyle 10^{1}=10}\)), kaj la unua pozicio montras uniton de la 3‑a grado (\({\displaystyle 10^{2}=100}\)). Ĉiu unito de sekva grado estas 10‑oble pli granda ol la antaŭa. La ricevita vico por la nombro 473 estas: \({\displaystyle 4\times 10^{2}+7\times 10^{1}+3\times 10^{0}}\).

Pro la bezonoj de moderna komputila teknologio, aperis ankaŭ aliaj sistemoj : duuma (kun bazo 2, t.e. uzanta nur ciferojn 0 kaj 1), okuma (kun bazo 8, t.e. uzanta ciferojn de 0 ĝis 7), deksesuma (kun bazo 16, t.e. uzanta ĉiujn dek ciferojn kaj la unuajn 6 literojn de la angla alfabeto).

Deksesuma estas uzata, ekzemple, en Unikodo por la Esperantaj literoj.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Nombrosistemoj




Informoj kiel: 31.10.2020 12:46:15 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.