La germana film-instituto (germane Deutsches Filminstitut, historia mallongigo, vidu sekvafraze, DIF) estas kin-scienca institucio en Frankfurto ĉe Majno.
La instituto fondiĝis la 12-an de aprilo 1949 je la nomo Deutsches Institut für Filmkunde (DIF, en Esperanto "germana instituto de film-scienco"). Tri jarojn pli poste, en 1952, fondiĝis la arkivo Deutsches Filmarchiv kiel memstara sekcio de la instituto. Pro administra reorganiziĝo kvar pliajn jarojn poste, do en 1956, la arkivo estis apartigita de la instituto. De la komenco ĝis 1959 la instituta direktoro estis Hanns Wilhelm Lavies, poste ĝis 1966 Max Lippmann, ĝis 1981 Theo Fürstenau, ĝis 1997 Gerd Albrecht kaj de tiam la direktorino estas Claudia Dillmann. La nunan nomon „Deutsches Filminstitut – DIF” la institucio havas ekde la 30-a de oktobro 1999.
La instituto disponas pri unu el la plej grandaj arkivoj de kinejaj filmoj en Germanlingvio kaj aldone pri unu el la plej ampleksaj materialaroj pri ĉiuj aspektoj de kinarto kaj filmproduktado. En marto 2006 la instituto fuziis kun la germana film-muzeo (Deutsches Filmmuseum) kaj de tiam havas sian sidejon en la muzea historia vilao proksime de pitoreska promenejo borde de la rivero Majno.[1]
La muzeo kaj sekve ankaŭ la instituto inter la jaroj 2009 kaj 2011 komplete trakonstruiĝis. La kostojn por tio, sume proksimume 12 milionojn da Eŭroj, grandparte transprenis la urbo Frankfurto kaj la federacia lando Hesio. Dum la konstrulaboroj la muzeo kaj instituto restis komplete fermitaj, kaj en nova dezajno la vilaa konstruaĵo reinaŭguriĝis la 12-an de aŭgusto 2011.
Projekto de la instituto estas:
La instituto membras en la nacia tegmenta asocio Deutscher Kinemathekenverbund (DKV, "germania ligo de kinarkivejoj")kaj la eŭropa tegmenta asocio Association des Cinémathèques Européennes (ACE, "asocio de kinarkivejoj eŭropaj").
Kategorioj: Germana kino | Frankfurto ĉe Majno