Dukotiledonaj plantoj
Dukotiledonaj plantoj estas parto de la florplantoj, tradicie komparata kun la unukotiledonaj. La aro de dukotiledonaj plantoj enhavas ĉirkaŭ 200 000 speciojn, ĉeestante en plejparto el ekologiaj sistemoj. Tiuj plantoj havas ĝermante du kotiledonojn. Krom tio, aliaj karakteroj estas:
- Radikoj: unu dika radiko kun multaj etaj kreskante el ĝi, male al unuoktiledonaj, kies ĉiuj radikoj estas simildikaj.
- Tigo: kun dua lignon kreskante eksteren, tio estas vera trunko.
- Folioj: povas esti kunmetitaj (kun folietoj), preskaŭ ĉiam ret-angiaj (ret-nervura).
- Floroj: 4 aŭ 5-bazataj, tio estas ekzemple 5 sepaloj, 5 petaloj, 2 x 5 stamenoj, 5 karpeloj.
Estas pluraj skoloj por subdividi la dukotiledonojn, la klasika kaj la kladistika, depende de la klasiga sistemo.
Enhavo
Klasika klasigo
Laŭ la klasika klasigo de Kronkisto de 1981, la dukotiledonaj plantoj estas la klaso Magnoliopsida. En ĝi estas 6 subklasoj:
- subklaso Asteridae
- subklaso Caryophyllidae
- subklaso Dilleniidae
- subklaso Hamamelidae
- subklaso Magnoliidae
- subklaso Rosidae
Kladistika klasigo
Laŭ la nuna filogenetika klasigo APG III de 2009 (el la angla Angiosperm Phylogeny Group) la dukotiledonaj plantoj ne estas klado, sed parafiletika aro. Tio signifas ke la aro de dukotiledonaj plantoj ne enhavas unu prapatro kaj ĉiuj ties idoj, sed nur parto el ili. Fakte, la unukotiledonaj plantoj ankaŭ estas parto de ties idoj.
La klado de la florplantoj, enhavas frue apartaj dukotiledonaj, la unukotiledonaj, kaj aro de veraj dukotiledonaj, nomita verdukotiledonaj.
Ĉe la verdukotiledonaj kiu estas klado, la polenero havas tri ĝermkavojn. Ĉe la ceteraj duotiledonaj kaj la unukotiledonaj plantoj, estas unu ĝermkavo kaj estas alia klado.
Listoj laŭ klasika sistemo
La sekvaj listoj prezentas la dukotiledonajn ordojn kun ilia lokigo en la nova klasado de la APG-sistemo kaj en la malpli nova kaj ankoraŭ vaste uzata sistemo de Kronkisto.
Sistemo APG II |
Sistemo de Kronkisto |
Amborellaceae
Nymphaeaceae [+ Cabombaceae]
Austrobaileyales
Chloranthaceae
Ceratophyllales
Magnoliedoj
Eŭdikotiledonoj
Bazaj eŭdikotiledonoj
Rozedoj Rosids
Bazaj rozedoj
Eŭrozedoj I
Eŭrozedoj II
Asteredoj
Basaj asteredoj
Eŭasteredoj I
Eŭasteredoj II
|
Magnoliopsida
Magnoliidae (plejparte bazaj dukotiledonoj)
Hamamelidae
- Trochodendrales Trochodendrales
- Hamamelidales Hamamelidales
- Daphniphyllales Daphniphyllales
- Didymelales Didymelales
- Eucommiales Eucommiales
- Urtikaloj Urticales
- Leitneriales Leitneriales
- Juglandaloj Juglandales
- Myricales Myricales
- Casuarinales Myricales
Caryophyllidae
- Kariofilaloj Caryophyllales
- Poligonaloj Polygonales
- Plumbaginales Plumbaginales
Dilleniidae
- Dilleniales Dilleniales
- Theales Theales
- Malvaloj Malvales
- Lecythidales Lecythidales
- Nepenthales Nepenthales
- Violaloj Violales
- Salikaloj Salicales
- Capparales Capparales
- Batales Batales
- Ericales Ericales
- Diapensiales Diapensiales
- Ebenales Ebenales
- Primulales Primulales
Rozedoj Rosidae
Asteredoj
- Gencianaloj Gentianales
- Solanaloj Solanales
- Lamialoj Lamiales
- Callitrichales Callitrichales
- Plantaginales Plantaginales
- Scrophulariales Scrophulariales
- Campanulales Campanulales
- Rubiales Rubiales
- Dipsakaloj Dipsacales
- Calycerales Calycerales
- Asteraloj Asterales
|
Gravaj familioj
Sendepende de la klasigsistemo jen ĉefaj familioj kun gravaj, konataj genroj (ordo laŭ APG-sistemo en krampoj):
Kategorioj: Magnoliofitoj
Informoj kiel: 28.09.2021 08:22:50 CEST
Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio]) Permesilo: CC-BY-SA-3.0
Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.
Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.