Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj - eo.LinkFang.org

Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj

Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj (EBMUL) (angle: European Bureau for Lesser Used Languages (EBLUL), france: Bureau européen des langues les moins répandues (BELMR)) estis sendependa neŝtata organizo financata de la Eŭropa Komisiono kiu celis konservi kaj antaŭenigi malpli uzatajn aŭtoktonajn lingvojn de la Eŭropa Unio.

La Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj estis kreita fare de la iniciato de la Eŭropa Parlamento en 1982. EBMUL havis siajn sidejojn en Bruselo kaj Dublino.

UEA publikigis en 2002 Esperantan version de eldonaĵo (1998) de EBLUL, Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj.

EBLUL estis nuligita per decido de sia estraro de la 27-a de januaro 2010. Ĉefa oficiala kialo de la malfondo estis "maltaŭgeco de la subvencia meĥanismo de tia organiza modelo en hodiaŭaj cirkonstancoj".

Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Lingvo | Eŭropo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 11:55:52 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.