Eŭropa Parlamento


Eŭropa Parlamento
TTT-ejo europarl.europa.eu

La Eŭropa Parlamento estas unuĉambra parlamento reprezentanta la popolojn de membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia oficiala sidejo estas Strasburgo kie okazas la ĉefaj debatoj. Ĝi havas ankaŭ sidejojn en Bruselo kie okazas aldonaj debatoj kaj kie troviĝas deputitaj oficejoj, parlamentaj komisionoj kaj frakciaj estraroj, kaj en Luksemburgo kie troviĝas sekretariato, biblioteko kaj parto de teknika postscenejo.

Eŭropa Parlamento estas institucio komence nomumata de la membroŝtatoj, sed ekde 1979 ĝi estas senpere elektata de la civitanoj por kvinjara oficperiodo.

Enhavo

Kompetentecoj


La Eŭropa Parlamento:

Deputitoj


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Membro de Eŭropa Parlamento.

La Eŭropa Parlamento konsistas nuntempe el 736 eŭropdeputitoj, elektitaj por kvinjara oficperiodo. Oni ofte uzas ordinarajn signadojn "eŭropdeputito" kaj "eŭropparlamentano", tamen oficiala nomo sonas esperante Membro de Eŭropa Parlamento (MEP), same kiel en la angla lingvo (Member of the European Parliament, MEP). Ekzemple en la franca lingvo oni diras nur "deputito" (un député européen) kaj en pola "Deputito de Eŭropa Parlamento" (Poseł do Parlamentu Europejskiego).

Nombreco

Prezidanto


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

La parlamento elektas el siaj membroj la Prezidanton de la Eŭropa Parlamento por oficperiodo de 2,5 jaroj, egala al la duono de la parlamanta oficperiodo. Prezidanto reprezentas parlamenton ekstere kaj gvidas ĝiajn debatojn. Kutime la ĉefaj frakcioj de la parlamento faras interkonsenton komence de ĉiu parlamenta oficperiodo (tiel nomata "teknika interkonsento"), por dividi inter si la du prezidantajn oficperiodojn de la parlamenta oficperiodo. Tial, post 2,5 jaroj la parlamento elektas novan prezidanton el alia grupo. Ekde la 14-a de julio 2009 ĉe la ĉi tiu posteno staras polo Jerzy Buzek (EPP). Ekde januaro 2012 germano Martin Schulz estas Prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Ekde 2017 italo Antonio Tajani estas Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Frakcioj


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frakcioj en Eŭropa Parlamento.

Kandidatoj al parlamento startas en elektadoj kutime el listoj de partioj ekzistantaj en membroŝtatoj, tamen post elektato al EP ili grupiĝas en la politikaj frakcioj kiu funkcias oficiale en Eŭropa Parlamento (kelkaj de ili ne grupiĝas kaj restas neligitaj institucie). Ĉi tiuj frakcioj similas al disdivido de politikaj partioj en Eŭropo. Deputitoj sidas en ĉambro de parlamento laŭ frakcioj, ne nacioj.

Debatoj


Eŭropa Parlamento ne uzas unu lingvon de debatoj. Debatoj de EP okazas samtempe en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio - ĉiu deputito diras en sia hejmlanda lingvo kaj ĝia parolado estas kurante tradukata al ĉiuj aliaj lingvoj. Nune debatoj estas tradukataj ankaŭ al lingvoj de ĉiuj asociataj ŝtatoj (kroata, moldava kaj turka), ĉar reprezentantoj de parlamentoj de asociataj ŝtatoj rajtas pasive partopreni en ĉiaj debatoj.

Parto de laboro de la parlamento okazas dum la debatoj ĉe la adekvataj komisionoj kiu preparas konkludojn kaj aktojn pri kiuj deputitoj voĉdonas poste dum sesioj.

Ĉiuj sesioj alvokas la prezidanto.

Plenaj sesioj daŭras kutime unu semajno en monato kaj okazas en Strasburgo, tamen povas okazi ankaŭ dutagaj sesioj en Bruselo. Laŭ bezono prezidanto alvokas ankaŭ eksterordinarajn sesiojn.

Esperanto


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto kaj Eŭropa Unio.

La unuaj deputitoj-esperantistoj, Margareta Handzlik, Bronisław Geremek (EPP) kaj Ryszard Czarnecki (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj), ĉiuj tri el Pollando, estis elektitaj por la Eŭropa Parlamento dum la eŭropaj balotoj en 2004. Ŝi estis reelektita dum la eŭropaj balotoj 2009, sed ne prezentiĝis al la balotoj en 2014. Bronisław Geremek de la 2004 ĝis la 13-a de julio 2008, kiam li mortis en la aŭto-akcidento kie li sidis frapis alian veturilon en la urbo Lubień en okcidenta Pollando. Ryszard Czarnecki de 2004 Membro de Eŭropa Parlamento en la 6-a oficperiodo 2004 - 2009, en la 7-a oficperiodo 2009 - 2014 kaj en la 8-a oficperiodo 2014 - 2019, de la jaro 2014 li estas senrompe ĝis nun la Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj, EKR).

Dum la nuna oficperiodo en EP (2014/19) membras ankaŭ la iam aktiveta Esperanto-parolanto, Reinhard Bütikofer (Verduloj/AVE, DE), kiu estas eksa kunprezidanto de la germana partio Bündnis 90/Die Grünen. Ankaŭ kelkaj aliaj eksaj aŭ nunaj MEP-oj lernis Esperanton junaĝe.

De tempo al tempo okazas diskuto pri la rolo de Esperanto en Eŭropa Unio kaj ĝia parlamento.

La aŭstra eŭropparlamentano d-ro Paul Rübig (EPP) opinias[1]:

 Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio. 

Referencoj


  1. El la letero al AFEF, 1996. Poste Rübig ekestis sur la Pirlot-listo.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Eŭropa Parlamento




Informoj kiel: 31.10.2020 01:36:45 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.