Eŭropa Tago de Lingvoj - eo.LinkFang.org

Eŭropa Tago de Lingvoj

Ne konfunzenda kun : Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Eŭropa Tago de Lingvoj estas festata ĉiujare la 26-an de septembro ekde la jaro 2001, kiam la tuta jaro estis dediĉita en Eŭropa Unio al multlingveco. Fine de 2001 la Konsilio de Eŭropo starigis ĝin kiel nova ĉiujara festo.

La ĉefa celo de la evento estas :

kaj tiele sensivigi la publikon pri la valoro de lingvoj en la socio kaj instigi al la lernado de lingvoj.

Enhavo

Celoj


La Eŭropa Tago de Lingvoj celas en Eŭropo atentigon pri:

Oficalaj lingvoj de la Eŭropa Unio


En la Eŭropa Unio (EU) estas 24 oficialaj lingvoj. Kvin eŭropaj regionaj lingvoj ĝuas la statuson de ko-oficiala aŭ duonoficiala lingvo, kio signifas, ke ili povas esti oficiale uzataj sub administracia interkonsento inter la Konsilio kaj la petanta membroŝtato. Ĉi tiuj lingvoj estas : la skotgaela kaj la kimra, rekonataj en Britio; la galega, kataluna kaj eŭska, kiuj estas kunoficigitaj lingvoj en Hispanio. La du lastaj, kune kun, inter alie la korsika, okcitana kaj bretona estas regionaj lingvoj de Francio sed ne ĝuas oficialan statuson tie[1].

Krome ekzistas regionaj kaj malplimultaj lingvoj kies rajtoj estas agnoskataj en la "Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj". Ne oficialaj lingvoj esdtas ekzemple la bretona, frizona, kashubia, sarda, sorba kaj aliaj lingvoj.

Kritiko

Malgraŭ la lingvopolitiko de la EU por promocii lernadon de lingvoj, ekonomiaj kaj speciale politikaj realaĵoj ofte konfliktas kun deklaroj pri multingvismo[3]. En la realo konstateblas ke ĝi ne antaŭenigas la lernadon de malpli regantaj lingvoj kiel ekzemple la lingvoj de la baltaj ŝtatoj.

Ofte la enfluo de migrantoj el triaj landoj kondukas al la malbonigo de la situacio de enlandaj malplimultaj lingvoj, ĉar migrantoj kutime provas lerni nur la ekonomie "plej profitdonan" dominan lingvon[4][5] kaj ofte rifuzas, pro cirkonstancoj, ĉiujn aliajn lingvojn, inkluzive de la propra lingvo.

Multlingvaj informoj


La oficiala retejo de la Eŭropa Tago de Lingvoj disponeblis en 2011 nur en la angla kaj la franca, sed fariĝis poste (en 2013) multlingva.

Dosiero kun informoj rilate al la tago elŝuteblas ankaŭ en esperanto[6] kaj jenaj lingvoj : angla, franca, germana,

Dosiero (2006) pri kiel lerni novajn lingvojn elŝuteblas en esperanto[7] kaj jenaj lingvoj[8] : angla, franca, hungara kaj ĉeĥa lingvoj.

Esperanto dum Eŭropa tago de lingvoj


La sukcesan lingvan debaton "La Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj" en la hotelo "Victoria" en Varsovio (la 26an de septembro 2004) organizis Etsuo Miyoshi okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj por la polaj deputitoj (MEP), polaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Partoprenis ĝin sume 46 personoj, i.a. 4 MEP, 5 asistantoj de MEP kelkaj polaj kaj unu deputito de Litova Sejmo (Parlamento) kaj kiel prelegantoj estis invititaj speciale por la debato: Nobel-premiito prof. Reinhard Selten, nepo de L.L.Zamenhof d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Prezidinto de AIS prof. Helmar Frank, Prezidinto de UEA prof. Renato Corsetti, vicrektoro de Politekniko de Lublino prof. Witold Stępniewski.

Profesoro Renato Corsetti, prezidinto de UEA, proponis alian nomon por tiu tago : "Eŭropa ago-tago"

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj


Referencoj


  1. Statuso de regionaj kaj malplimultaj lingvoj en la Eŭropa Unio, en : Regional and minority languages in the European Union , (pdf) p. 7, Europa Parlamento, briefing septembro 2016, aliritie la 22-an de januaro 2019.
  2. (en) Aamna Mohdin, "Even after Brexit, English will remain the language that holds the EU together " (Eĉ post Brexit, la angla restos la lingvo, kiu tenas la EU kune) , Quartz, la 5-an de majo 2018, alirite la 22-an de januaro 2019.
  3. (en) Dave Keating, Could France really oust English as official EU language? , The Local fr, la 1-a de aprilo 2016, alirite la 22-an de januaro 2019.
  4. (ru) Учитель:Супрунюк, День европейских языков в школе (tago de eŭropaj lingvoj en la lernejo).
  5. (ru) 26 сентября - Европейский день языков Источник (tago de eŭropaj lingvoj en la lernejo).
  6. Europa Tago de Lingvoj kaj Esperanto , EDL, 2013, alirite la 22-an de januaro 2019.
  7. Kiel vi povas lerni lingvojn ? , EDL, 2006.
  8. (en) European Day of Languages: Articles and documents - resources



Kategorioj: Lingvo | Internaciaj tagoj | Eŭropa Unio



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa Tago de Lingvoj (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 06.03.2020 05:03:28 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.