Elektodistrikto - eo.LinkFang.org

Elektodistrikto




Elektodistrikto estas geografie aŭ per iu alia maniero formita grupo da homoj, kiuj elektas en baloto siajn reprezentantojn al parlamento aŭ alia deputitaro (ekzemple en loka nivelo).

Elektodistriktoj povas esti aŭ plimultaj (majoritataj) aŭ proporciaj. El plimultaj elektodistriktoj estas elektitaj nur unu reprezentanto, kutime tiu, kiu ricevas la plej multe da voĉoj. En iuj landoj okazos du raŭndoj de balotado, el kiu la dua estas kutime inter tiuj du, kiuj ricevis la plej multajn voĉojn sen ricevi pli ol duonon el la voĉoj en la unua raŭndo. Ekzemple en Britio, Usono, Hindio kaj Aŭstralio ekzistas majoritata aŭ plimulta sistemo de elekto-distriktoj. Ekzemple en Francio la reprezentantoj estas elektataj per du raŭndoj de balotado. La tuta lando formas elektodistrikton ekzemple en Israelo kaj en Nederlando. Landoj kiel ekzemple Svedio, Finnlando kaj Hispanio havas plurajn elektodistriktojn de proporcia baloto.

Elektodistriktoj ekzistas pro la volo havigi al diversaj regionoj de la lando eblecon elekti siajn proprajn reprezentantojn al parlamento. Se la lando estus unu elektodistrikto la avantaĝon havus ofte naciekonataj politikistoj el la ĉefurbo.

El proporcia baloto el unu elektodistrikto estas elektataj pluraj reprezentantoj. Se la tuta lando formas unu elektodistrikton, aŭ se malproporcieco de elektodistriktoj estas egaligita per egalig-seĝoj, estas kutime aplikata elektosojlo.

Elektodistrikotoj estas kutime formitaj laŭ geografia kriterio. Unu provinco aŭ regiono povas formi unu elekto-distrikton. Ekzemple en sindikataj elektoj povas ekzisti ankaŭ elektodistriktoj laŭ fakoj. Dum rasa diskriminacio en Sud-Afriko ekzistis ankaŭ elektodistriktoj surbaze de la raso kaj en iuj landoj ekzistas etne-bazitaj elektodistriktoj, ekzemple por doni al malmultnombraj indiĝenaj popoloj eblecon elekti siajn proprajn reprezentantojn (kiu ne sukcesus se ili estus disdivitaj al elektodistriktoj kie plimulto apartenas al aliaj popolgrupoj).

Marĝena elektodistrikto estas elektodistrikto en plimulta sistemo, en kiu la diferenco inter du plej popularaj kandidatoj aŭ partioj estas tre malgranda. En plimulta sistemo eblas ankaŭ fi-dislimi la limojn de elektodistrikto.









Kategorioj: Baloto | Administraj unuoj laŭ klasnomoj








Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Elektodistrikto (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 06.06.2020 08:24:56 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.