Esperanto en perspektivo - eo.LinkFang.org

Esperanto en perspektivo


(Alidirektita el Esperanto_en_Perspektivo)



Esperanto en Perspektivo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1974
Urbo Londono
Eldoninto UEA
Paĝoj 845

Esperanto en Perspektivo (EeP) [1] estas manlibro pri Esperanto, verkita komune de Ivo Lapenna, Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (1974, eldonis UEA, 845 paĝoj kaj indeksoj).

Enhavo

Prahistorio


UEA-prezidanto Ivo Lapenna iniciatis la verkon, pensante unue pri pliampleksigita de sia La internacia lingvo el 1952, konciza manlibro pri Esperanto. Fine de la 1960aj jaroj estis planoj ankaŭ pri nova Enciklopedio de Esperanto. Ambaŭ ideoj eniris la koncepton de EeP.

Taskodivido


Kiel direktoro de CED, UEA-sekcio, Lapenna decidis pri la bazaj principoj de la verko kaj kiel ĉefredaktoro dividis la taskojn. Li mem verkis interalie la historion de UEA post la dua mondmilito, do la tempon en kiu li mem funkciis en la gvidado de la Asocio.

Redaktoro (la kunordiganto de la plej multaj kunlaboradoj) estis Ulrich Lins, kaj verkanto pri multaj historiaj temoj. Lia historio de la movada organizado ĝis la dua mondomilito plenigis longtempan mankon. Cetere li prezentis siajn studojn pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj. Preskaŭ samtempe Lins publikigis La Danĝera Lingvo, sed - male ol en EeP - kun precizaj fondindikoj (unua eldono 1973, la plej aktuala esperanta estas de 1990).

Tazio Carlevaro okupiĝis pri literaturo kaj bibliografio. Victor Sadler, la direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de la revuo Esperanto de UEA, estis la teknika redaktoro, kio signifis akcepti la manuskriptojn de la verkintoj kaj rilati kun la presejo. Simo Milojeviĉ, redaktoro de Esperanto ekde 1973, serĉis bildojn kaj aranĝis ilin en la verko; per la elekto de la prezentitaj personoj li provis iomete krei ekvilibron al Lapenna, kiu foje malmulte aŭ ne menciis neŝataton. Krome multaj pliaj personoj kontribuis al la verko.

Eldono kaj valoro


Pro deziroj de Lapenna, pliampleksigi ion, aldoni pliajn ĉapitrojn, reverki ion, la verko ne fariĝis preta en 1972, sed nur en 1974. Ankaŭ pro Lapenna mankas precizaj fontindikoj, aperas nur bibliografioj fine de ĉapitroj. EeP estis vendosukceso malgraŭ iom alta prezo (sepdek guldenoj), kaj estis elvendita proksimume en 1987.

Kritiko


Kvankam EeP ankoraŭ ne estas anstataŭigita de pli aktuala verko, kaj kvankam ĝi estas bezonata de preskaŭ ĉiu esploranto pri la movado, ĝi estas problema kelkrilate, precipe pro tio, ke ofte iu temo estis pritraktita de homo kiu persone rilatis al ĝi aŭ kiu pro alia kialo havis problemojn objektive rilati al la temo. Simile statis jam en la Enciklopedio.

La fakto, ke la verko estis ankaŭ personece influita de Ivo Lapenna, la ĉefaŭtoro kaj ĉefredaktoro, estas konstatebla jam sur la ekstera dorsflanko de la libro: Tie la titolo estas aranĝita kiel "espe ranto en pers pekt ivo", per kio elstariĝas la antaŭnomo de la ĉefaŭtoro, kies plena nomo tie ne troviĝas; ludeto nekutima por verko kun serioza pretendo.

La ĉapitron 18, kiun verkis Ivo Lapenna, li nomis "Konstruado de Moderna UEA (1948-1973)" (p. 548 - 634). En ĝi, sur paĝo 625, aperas tutpaĝa bildo de Lapenna kun la subskribo "Prof. D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. (Foto Kehlet)"; okazas ne tre ofte, ke aŭtoro de faka libro tiel prezentas sin mem kun mencio de veraj aŭ asertataj meritoj. Lapenna krome prezentas la unuopajn jarojn de la postmilita periodo kun regula menciado de la membronombroj - sed ne aldonas la devenon de la kreskoj. Ekzemple por 1954 li indikas 17.001 kiel membronombron, por 1956 25.171 - sed mankas informo, ke en 1955 kaj 1956 aliĝis interalie la multmembraj germana, pola, japana kaj bulgara landaj asocioj. Ankaŭ la resuma tabelo sur p. 632 montras la membronombrojn (sumo de individuaj kaj asociaj membroj) por 1948 (17.707), 1955, 1964 kaj 1971 (32.070) sen aparta klarigo; el la aldonita kvanto de aliĝintaj Landaj Asocioj (ekz. 19 en 1948 kaj 34 en 1971) klariĝas, ke la kresko estis plejparte ekstera per aliĝo de novaj asocioj. Mankas informo pri la nombro de individuaj membroj, kiu fakte estis 6.120 en 1948 kaj 6.999 en 1971, kio signifas mezuman jaran kreskon de 0,6 % - malpli impona ol la aŭtoro supozeble ŝatus; Lapenna estis UEA-estrarano inter 1955 kaj 1974 (en 1955 estis 6.201 IM-oj, kio ne ŝanĝas la impreson de stagnado dum jardekoj).

Dum la librotitolo enhavas la vorton "perspektivo", la estontecon traktas nur la sesa parto "Perspektivoj por la Estonteco" - kun ok paĝoj tute mallonga kompare kun la aliaj partoj. Ĝi prezentas en sia ununura ĉapitro 23 "Esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson" iom ellaboritan version de la "Madridaj Tezoj" de Lapenna, kiujn li prezentis dum la UK en 1968; ili traktas grandparte la agadon de UEA kaj ne mencias aliajn Esperanto-organizojn aŭ sendependajn iniciatojn.

Vidu ankaŭ


Referencoj


  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 232

Eksteraj ligiloj










Kategorioj: Libroj de diversaj | Esperanto-libroj aperintaj en 1974 | Eldonaĵoj de UEA | Historio de UEA | Libroj de Tazio Carlevaro | Libroj de Ivo Lapenna | Libroj de Ulrich Lins | Antverpena Nefikcio-libraro | Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj | Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience | Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio | Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto | Katalogo de Universitato de Amsterdamo








Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto en perspektivo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.06.2020 07:51:54 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.