Fera Kurteno - eo.LinkFang.org

Fera Kurteno


(Alidirektita el Fera_kurteno)



Ĉi tiu artikolo temas pri politika esprimo el la malvarma milito. Por informoj pri protekta elemento en teatroj, vidu la artikolon Fera kurteno (teatro).

Fera Kurteno” aŭ ferkurteno estas esprimo uzita en kapitalismaj landoj por nomi la dividon inter la komunistaj nacioj de orienta Eŭropo kaj la nekomunistaj nacioj de okcidenta Eŭropo dum la Malvarma milito. Fera kurteno aludas al la izoleco, kiun Sovetunio trudis al siaj satelitaj nacioj en orienta Eŭropo, kaj al la subpremaj rimedoj de multaj registaroj de orienta Eŭropo.

La esprimon Fera kurteno kreis Winston Churchill, dum alparolo la 5-an de marto de 1946 en Fulton, Misurio (Usono):

Fakte la divido de la mondo estis rezulto de la dua mondmilito. La venkintoj super faŝistaj Germanio, Italio kaj aliaj ŝtatoj t.n. aksaj potencoj, decidis dum kelkaj konferencoj dividi la mondon. Dum la malvarma milito la kapitalista bloko finfine sukcesis per vetarmado kaj propagando, ekonomia supereco, altrudo de kapitalisma kulturo, forigi la feran kurtenon, de ili mem kunkreitan. De Szczecin ĉe la Balta maro al Triesto ĉe Adriatiko, fera kurteno malsuprenvenis tra la kontinento. Trans tiu linio, situas ĉiuj ĉefurboj de la antikvaj regnoj de Meza kaj Orienta Eŭropo: Varsovio, Berlino, Prago, Budapeŝto, Beogrado, Bukareŝto kaj Sofio; ĉiuj ĉi famaj urboj kaj la loĝantaroj ĉirkaŭe situas en tio, kion mi devas nomi la sovetia sfero, kaj ĉiuj ricevas, tiel aŭ alie, ne nur sovetian influon sed tre altan kaj iukaze kreskantan regon de Moskvo.

La plej videbla realigo de la Fera Kurteno estis la Berlina Muro, dividanta la anglan, francan kaj usonan sektorojn de Berlino el la sovetia sektoro kaj Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Oni ekmalkonstruis la feran kurtenon en Hungario printempe de 1989 (cetere tutsimple ĉar la malnoviĝinta barilo bezonis riparon kaj la hungara registaro ne volis elspezi la necesan grandan monsumon). Solena simbola malfermo kun politikistoj okazis ĉe vilaĝo Sopronpuszta la 27-an de junio 1989. La solenan ceremonion partoprenis Gyula Horn kaj Alois Mock. Ankaŭ tio helpis la rapidan kolapson de la iama GDR (komunista Germanio), post amasa elmigrado de germanoj trans Hungario al okcidenta Germanio. Oni starigis tie 15 jarojn post la ceremonio memoraĵon.

Nunepoke, kelkaj komparas la novajn malfaciligajn rimedojn establitajn de Eŭropa Unio kontraŭ ekstereŭropaj enmigruntoj, por malhelpi ilin eniri, ege limigi azilrajton ktp, kaj kiuj kaŭzas foje mortojn, je ia nova Ferkurteno.









Kategorioj: Fera kurteno | Terminologio de la Malvarma milito | Sekvoj de la Dua mondmilito | Politikaj metaforoj | Josif Stalin | Winston Churchill | Malvarma milito en populara kulturo | Aperis en 1946 | Malaperis en 1991








Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Fera Kurteno (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.06.2020 07:55:51 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.