Franz Liszt - eo.LinkFang.org

Franz Liszt


(Alidirektita el Ferenc_Liszt)



Franz Liszt

hungara komponisto
Persona informo
Naskonomo Franz List
Naskiĝo 22-an de oktobro 1811 (1811-10-22)
en Raiding
Morto 31-an de julio 1886 (1886-07-31) (74-jara)
en Bayreuth
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Bayreuth
Lingvoj franca lingvogermana lingvo
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Subskribo
Familio
Patro Adam Liszt
Patrino Anna Liszt
Amkunulo Marie d'Agoult
Infanoj Cosima Wagner • Daniel Liszt • Blandine Liszt
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • muzikinstruisto • virtuozopastromuzikisto
Verkoj Hamlet
Dante Symphony
Mazeppa
Hungarian Rhapsody No. 1
Hungarian Rhapsody No. 2

Franz LISZT [franc list], hungare LISZT Ferencz, kiel ankaŭ li mem skribis sian nomon, aŭ laŭ pli nova ortografio Ferenc[1], (naskiĝis la 22-an de oktobro 1811 en Raiding/Doborján, tiam hungara kronlando de la Aŭstra imperio, nun Aŭstrujo (Burgenland); mortis la 31-an de julio 1886 en Bayreuth), estis aŭstro-hungara komponisto, pianisto, dirigento, teatrestro, muzikinstruisto kaj verkisto. Li estis unu el la plej elstaraj pianovirtuozoj kaj unu el la plej produktemaj komponistoj de la 19-a jarcento. Li komponis en multaj diversaj stiloj kaj ĝenroj kaj estis vojrompanto de la „programeca muziko“ (simfoniaj poemoj) kaj pro siaj ĉefverkoj li estas rigardata kiel reprezentanto de la „novgermana skolo“. Li estis kunfondanto de Allgemeiner Deutscher Musikverein. En la aĝo de 54 jaroj Liszt ricevis en Romo la „pli malaltan ordinadon“ kaj la titolon Abbé.

Enhavo

Vivo kaj verkado


Li naskiĝis en Doborján (tiam vilaĝo situanta en Hungara reĝlando, nuntempe Raiding, en Aŭstrio) en hungar-germana familio. Kiam lia patro malkovris ĉe li eksterordinarajn scipovojn kaj emon al muziko kiel mirinfano, li decidis ke Ferenc edukiĝu muzike. Post efemeraj lekcioj en lernejoj Ferenc Liszt iĝis lernanto de la romantika komponisto kaj pianisto Johann Nepomuk Hummel. Poste li lernis ĉe la fama klasikisma komponisto Antonio Salieri (ĉe Salieri lernis ankaŭ Ludwig van Beethoven). Li studis en Vieno. Nur en Parizo li komencis koncerti kaj komponi mem. Tie li ekkonis sian plej grandan amikon Fryderyk Chopin, pri kiu poste li skribis libron. En tiu tempo li amikiĝis ankaŭ kun George Sand, kiun poste li malamis pro nemoraleco, kaj kun Camille Saint-Saëns. Tie li verkis siajn Hungarajn rapsodiojn (la ĉefan motivon de ili Liszt verŝajne aŭskultis en Hungario de Ciganoj) kiuj fariĝis tre fama komponaĵo en Eŭropo. Poste li ankaŭ ekkonis Hector Berlioz, Robert Schumann kaj Richard Wagner. Wagner poste iĝis lia tre proksima amiko. Krome li estis amiko de multaj polaj elmigrintoj (Chopin, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki ktp.). Liszt iĝis famega persono en Eŭropo antaŭ la komponado de siaj plej gravaj komponaĵoj. Li koncertis ankaŭ en Irlando kaj Britio.

Poste Liszt ekloĝis en Weimar. Tie li komponis siajn plej geniajn verkojn. Inter ili estas Totentanz (Danse Macabre- la danco de la morto) kiu estis tre fama kaj ofte ludata ankoraŭ en la komenco de la 20-a jarcento, Koncerto Patetika por du fortepianoj, Fortepiana Sonato B-moll (en B minora), Dekkvin Rapsodioj Hungaraj, orkestraj simfoniaj poemoj, 13-a Psalmo por la tenoro sola. Oni opinias, ke la plej granda kaj genia komponaĵo de tiu tempo de lia vivo estas Simfonio faŭsta. Ĝi konsistas kvar partojn. La unua komenciĝas per la tri akordoj kiuj fariĝas serion. La dodekafonio ne estis uzata ĝis Webern kaj Schonberg, kiuj inventis tiun metodon. Tri akordoj fariĝas serio dodekafonia. La kvara parto estas parto de ĥoro. De tiu tempo Liszt komencis ofte komponi ĥorajn partojn kaj oratoriojn.

En 1861 jaro Liszt veturis al Romo. Kiam Wagner kreis en Bayreuth Festivalon de muziko Liszt ĉiam komponis tie akompanante al Wagner. Ĝis la morto en 1886 Liszt prelegis en la Universitato de Budapeŝto.

Li tre influis al Wagner (kaj reciproke ĉar Simfonio faŭsta konsistas multajn vagnerismojn kaj ankaŭ lejtmotivojn poste uzitajn nur en Parsifal de Wagner). Fakte li estis unu el la plej gravaj eksperimentistoj de la muziko en sia epoko inter Fryderyk Chopin, Ludwig van Beethoven kaj Richard Wagner. Rigardeble li antaŭvidis sentonan muzikon kaj enkondukis eksterordinaran romantikan stilon. La adoruloj de Liszt tamen plej miras pri liaj oratorioj kiuj enkondukas tute novajn metodojn komponadajn (la oratorioj de Liszt forte rompas "decorum" de la antaŭaj oratorioj ekzemple de Beethoven kaj Mozart).

En 1841 Liszt fariĝis membro de framasona loĝio Zur Einigkeit (Unueco) en Frankfurt ĉe Majno. La duan kaj trian framasonajn gradojn li ricevis en 1842 de la Berlina loĝio Eintracht (Konkordo). Li poste fariĝis ankaŭ honora membro de loĝioj en Zurigo (1845) kaj Pest (1870).

Nacieco


Liszt ĉiam uzis la nomon Liszt kaj neniam la germanecan List. Ne nur li, sed la tuta vilaĝo parolis kaj hungare, kaj germane, sed Liszt pli bone parolis germane. Spite tion li ĉiam uzis hungaran pasporton kaj neniam petis alian ŝtatanecon. Ankaŭ liaj filoj estis hungaroj, tio estas legebla en letero.

Verkoj (elekto)


Elektitaj disĉiploj


Interesaĵoj


Memorigiloj


Vidu ankaŭ


Referencoj-fontoj


  1. Hungaraj aŭtoroj foje uzas la skribmanieron „Ferenc“. La individua nomo de Liszt tamen estas registrita en lia hungara pasporto el 1874, bildigita en: Óváry: Ferenc Liszt, S. 29, kiel „Ferencz“, tiel ke oni prefere uzu ĉi tiun nomon. Komp. ankaŭ la faksimilon notekzemplo subskribita propramane fare de Liszt per „Liszt Ferencz“, en: Óváry: Ferenc Liszt, S. 38.

Partituroj











Kategorioj: Naskiĝintoj en 1811 | Mortintoj en 1886 | Ferenc Liszt | Hungaraj klasikaj komponistoj | Hungaraj pianistoj | Hungaraj profesoroj | Hungaraj framasonoj | Romantikaj komponistoj | Hungaraj mirinfanoj | Hungaraj kapelmajstroj








Informoj kiel: 05.06.2020 10:58:56 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.