Filadelfio (Pensilvanio)


Filadelfio

Flago
Administrado
Poŝtkodo 19019–19255 [+]
Retpaĝaro www.phila.gov [+]
Demografio
Loĝantaro 1 580 863  (2017) [+]
Loĝdenso 4 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 75° 10′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 369,609252 km² (3 696 0.9 252 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Situo de Filadelfio
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Philadelphia [+]

Filadelfio (angle Philadelphia [fɪləˈdɛlfiə]  aŭskulti) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono. Ĝia nomo signifas "Fratamo".

Ĝi estas la 5-a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da enloĝantoj (pli ol 5 mln kun apudurboj).

Enhavo

Geografio


Filadelfio havas 2 riverojn: Delaware kaj Schuylkill kaj etendiĝas sur ebenaĵo en la orienta parto de la lando.

Historio


Antaŭ dominado de britoj indianoj havis tie urbeton. William Penn fondis por britoj la urbon en 1682. En 1683 13 germanaj familioj de kvakeroj kaj menonitoj el la urbo Krefeld alvenis per la ŝipo Concord al Filadelfio kaj gvide de la germana juristo Franz Daniel Pastorius fondis la unuan germanan urbon en Nordameriko, kiu origine en la pensilvanigermana lingvo ricevis la nomon Deitscheschteddel ("germana urbeto") kaj poste la anglalingvan nomon Germantown - nun ĝi estas urboparto de Filadelfio.

Dum la sendependiga milito la urbo estis motoro de la movado. Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun kolonelo John Nixon sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 4-an de julio 1776. The Pennsylvania Evening Post, gazeto de Filadelfio presita de Benjamin Towne el 1775 ĝis 1784, estis konsiderita la unua (aŭ dua) gazeto kiu presis la Deklaron de Sendependeco, kiun ĝi publikigis la 6an de julio, 1776.

Post Novjorko (1788–1790), inter la jaroj 1790 kaj 1800 Filadelfio estis la dua ĉefurbo de Usono, ĝis pretigo de la novkonstruita ĉefurbo Vaŝingtono.

La Centjariĝa Internacia Ekspozicio (angle Centennial International Exhibition) de 1876, la unua oficiala internacia ekspozicio en Usono, okazis en Filadelfio, el 10a de majo al 10a de novembro, 1876, por celebri la 100an jariĝon de la subskribo de la Deklaro de Sendependeco en Filadelfio.

Klimato


Filadelfio troviĝas en subtropika klimato. Ĝis tiam la rekorda temperaturo estis 41 °C (1918).

Vidindaĵoj


Famuloj


Filadelfio estas naskiĝurbo de Henry William Hetzel.

Flughaveno


La urbo havas internacian flughavenon.

Partneraj urboj









Kategorioj: 75° U | 39° N | Filadelfio (Pensilvanio) | Urboj de Pensilvanio | Urboj de Usono | Milionurboj | Iamaj ĉefurboj




Informoj kiel: 31.10.2020 12:48:43 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.