Gepatra lingvo - eo.LinkFang.org

Gepatra lingvo




La gepatra lingvodenaska lingvo estas la unua lingvo lernita de la infano[2]. En lingvistiko, la esprimo "unua lingvo" (mallongigo: L1) estas preferata termino por indiki ke temas pri la unua lingvo akirita en infanaĝo[3].

En 1999, Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO proklamis la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Enhavo

Akirado


La akirado de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte la fonemojn kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas ĝi ellabori sonojn kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulacias vortojn kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante la leksikon aŭ vortaron. La sintakso kaj la gramatiko de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.

Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte en dulingvaj socioj.

Terminologio


Tra la jaroj, multaj akademiuloj donis difinojn de la gepatra lingvo surbaze de komuna uzo, sur la emocia rilato inter la parolanto kaj la lingvo kaj eĉ sur la dominado de la lingvo rilate al la medio. Tamen ĉiuj ĉi tiuj kriterioj mankas precizecon.

Jen iuj eblaj difinoj de "gepatra lingvo":

Vidu ankaŭ


Ekstera ligilo


http://www.modersmaal.dk

Noto kaj referencoj


Tiu ĉi artikolo estas parte traduko de la artikolo en la portugala vikipedio, titolita Madrelingua, listo de aŭtoroj .

  1. (en) Embrace your antithesis - Azerbaijani language (filmita prelego - min 23;40)
  2. Noto; En iuj landoj, la termino denaska lingvo aŭ gepatra lingvo rilatas al la lingvo de ies etna grupo anstataŭ al la ies unua lingvo.
  3. (en) Suzanne Romaine: Bilingualism, dua eldono, Blackwell, Oxford 1995, ISBN 0-631-19539-4, paĝo 19.



Kategorioj: Lingvoscienco | Lingvo | Lingvotipoj



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Gepatra lingvo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.06.2020 11:28:25 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.