Graz


Blazono Mapo
Bazaj faktoj
Federacia lando: Stirio
Distrikto: Graz
Areo: 127,58 km²
Loĝantaro: 248.146 (jaro 2006)
Loĝantara denseco: 1.773 loĝantoj/km²
Alteco: 353 metroj super la marnivelo
Poŝtkodoj: 8010, 8020, 803x, 804x, 805x
Telefonkodo: 0316
Situo: 47° 04' norde
15° 26' oriente
Aŭtokodo: G
Retejo: www.graz.at
Politiko
Ĉefurbestro: Siegfried Nagl (ÖVP)

Graz [Grac'] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40.000 gestudentoj. Graz estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.

Enhavo

Geografio


Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata je tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo). La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.

Urbodivido

Graz estas dividita je 17 distriktoj:

  1. Innere Stadt
  2. St. Leonhard
  3. Geidorf
  4. Lend
  5. Gries
  6. Jakomini
  7. Liebenau
  8. St. Peter
  9. Waltendorf
  10. Ries
  11. Mariatrost
  12. Andritz
  13. Gösting
  14. Eggenberg
  15. Wetzelsdorf
  16. Straßgang
  17. Puntigam

Vidindaĵoj


Kulturo


Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer GruppeGrazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.

Transporto


Famuloj


En Graz naskiĝis kaj mortis:

En Graz naskiĝis:

En Graz mortis:

Esperanto


En komenco de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton.

Personoj

Rudolf Horneck en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn. Peter K. Geier vivis en Graz kaj en 1908 kunfondis klubon "Junaj Esperantistoj".

Pastro Max Josef Metzger en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".

Klaus Perko instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.

Eventoj

En Graz okazis

ZEO

Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Graz | Urboj de Aŭstrio | Komunumoj de Stirio




Informoj kiel: 31.10.2020 02:24:16 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.