H-sistemo


H-sistemoFundamenta Help-Alfabeto estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:

Ĉ Ch
Ĝ Gh
Ĥ Hh
Ĵ Jh
Ŝ Sh
Ŭ U

Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la hokon super "Ŭ".

Enhavo

Historio


La H-sistemo estis unuafoje proponita de Zamenhof en sia Aldono al la Dua Libro en 1888. Mencio de la H-sistemo estis aldonita al la priskribo de la Esperanta alfabeto en pli postaj tradukoj de la Unua Libro (ekzemple en la angla traduko de 1889). Ankaŭ en la Fundamento de Esperanto de 1905 ĝi estas menciata ĉe la priskribo de la alfabeto en la kvin nacilingvaj versioj de la 16-regula gramatiko.

En la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".

Kritikoj


Eĉ se la sistemo oficiale estis proponita de Zamenhof, ĝi havas kelke da problemoj. Unue, ĉar la litero "h" estas normala Esperanta litero, tio kontraŭas al la principo por "unu sono unu litero". Plue, "u" en ĉi tiu sistemo havas du sonojn [u] kaj [ŭ].

Por eviti la ambiguecon en tiu sistemo en vortoj kiel flughaveno, chashundo, traumata (ĉu traŭmatatra-um-ata?), oni devas aldone uzi alian montrilon. Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do flug'haveno, chas'hundo ktp.; lia propra ekzemplovorto estis pac'homo. Alternative ligostreko povas esti uzata: flug-haveno. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.

Interreto kaj H-sistemo


Longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata X-sistemo.

Hodiaŭ multaj retpaĝoj (enhavantaj Vikipedion) aŭtomate konvertas x-sisteman skribadon al Esperanta alfabeto, sed jenaj ret-tradukiloj permesas la enmeton per H-sistemo:

H-sistemo en popularkulturo


Ekde 2003, la Esperantobando Dolchamar skribas sian nomon h-sisteme anstataŭ uzi ĉapeligitan ĉ-literon. Ĉiuj tekstoj de ĝia albumo Rebela Sono estas skribitaj h-sisteme, sed kun iksoj anstataŭ ks-kombinaĵoj.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Esperantaj skribsistemoj




Informoj kiel: 31.10.2020 12:51:05 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.