Internaciismo kaj purismo - eo.LinkFang.org

Internaciismo kaj purismo

EdE-I

Internaciismo kaj purismo. "Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la "Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vortoj - tiel nomataj "fremdaj" (pliverdire "internaciaj"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝoscienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco - "E-istoj-internaciistoj". La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco internacieca. Jam en 1a "Unua Lernolibro" ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: "Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo E". La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ "E-aj puristoj". . DREZEN, SKlZOJ. p: 77.




Kategorioj: Lingvo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Internaciismo kaj purismo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 11:22:06 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.