Islama Ŝtato - eo.LinkFang.org

Islama Ŝtato




Islama Ŝtato
(Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio)
arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام
Mem-deklarita kaliflando
Oficiala nomo: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
Parto de Azio
Ĉefurbo Ar-Raka
Deklaro de la Islama Ŝtato de Irako 2006
Mapo de Islama Ŝtato en malhelgriza
Vikimedia Komunejo: Islamic State of Iraq and the Levant

Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام aŭ ad-dawla al-islāmiyya fi-l-ʿirāq wa-š-šā, ankaŭ konata kiel Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, aŭ Islama Ŝtato), kaj simplnomas IŜIL, IŜIS, kaj Daiŝo (en arabe داعش, Dāʿiš [ˈdaːʕiʃ]) kiel insulta nomo de kontraŭuloj estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion[1].

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono, la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.

La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo “Islama Ŝtato”[2][3], kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia kalifo[4]. Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj, ke la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj"[5][6].

La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.

Prezidanto de Usono Donald Trump diris, ke Hilary Clinton fondis ISIS kaj Al-Qaeda kaj alian Videon, kiun ŝi agnoskas, ke ili estas fonditaj de ili[7][8][9][10]

En 2016 Usono ofertis premion je ĝis 25 milionoj da dolaroj por informoj kiuj helpos kapti aŭ mortigi Abu Bakr al-Baghdadi, estron de la Islama Ŝtato. Pli granda premio estis promesita nun por informoj pri Ayman al-Zawahiri, estro de al-Kaida. La 27-an de oktobro 2019 la usona prezidanto Donald Trump sciigis pri sukcesa operaco de usonaj specialaj fortoj en nordorienta Sirio dum kiu Abu Bakr al-Baghdadi estis pelita al tunelo, kie li eksplodigis sin kune kun tri siaj infanoj. Poste la Islama Ŝtato konfirmis tiun sciigon kaj nomumis novan estron.

Vidu ankaŭ


Referencoj










Kategorioj: Islama Ŝtato | Politiko de Irako | Politiko de Sirio | Terorismo | Islamismo | Neagnoskitaj aŭ parte agnoskitaj landoj








Informoj kiel: 05.06.2020 09:41:15 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.