Japana maro - eo.LinkFang.org

Japana maro



La Japana maroOrienta maro estas randa maro de la Pacifika oceano en Orienta Azio. Ĝi estas limigita sude kaj oriente de la japanaj insuloj, norde de la insulo Saĥaleno kaj okcidente de la kontinentaj Rusio kaj Koreio. Kun la Pacifiko la maro estas konektita per la Korea Markolo, la Cuŝima-markolo (inter la japanaj insuloj Honŝuo kaj Hokkajdo), la Laperuza Markolo (inter la insuloj Hokkajdo kaj Saĥaleno) kaj ankaŭ la Tartaro Markolo (en la nordo).

La surfaco de la Japana maro estas ĉirkaŭ 1.048.950 km² je averaĝa profundo de 1.752 m kaj maksimuma profundo de 3.742 m. Oni povas distingi tri partojn:

La marbordoj de la orientaj insuloj estas larĝaj kaj relative malaltaj; kontraŭe la kontinentaj marbordoj, ĉefe okcidente laŭ la bordo de Koreio, krutaj, krudaj kaj ŝtonaj.

La Japana maro, kvankam iom pli malvarma ol la Pacifiko trans la insuloj, kontribuas konsiderinde al la milda klimato en Japanio. Fiŝkaptado estas grava ekonomia faktoro por la najbaraj ŝtatoj. Konflikto, kiu koncernis la fiŝkaptlokoj, kaŭzis disputon pri la posedo de la Liancourt-rokoj, kiujn postulas kaj Japanio kaj Sud-Koreio kaj estas regitaj ekde 1950 de Sud-Koreio.

En la Japana maro troviĝas mineraloj, kiuj estas malgrundigitaj, sed la maro estas ĉefe grava navigadvojo. Tie ĉi troviĝas inter aliaj la insuloj Sado, Tsushima, Ulleungdo, Liancourt-Rokoj, Hacuŝima, Okushiri, Rebun kaj Rishiri. Akvejo de la maro estas parto de la Oĥotska naftogasa provinco.

Nomo kaj disputo pri ĝi


La nomo Japana maro estas de japane Nihon-Kai (En kanjiĉin-skribe: 日本海), ĉine Rìběn hǎi (日本海), ruse Yaponskoye More (Япо́нское мо́ре), angle the Japan Sea, ktp.

Orienta maro estas la reklamo el koree Donghae (kore-skribe: 동해, en hanja aŭ ĉin-skribe: 東海).

Pri la oficiala nomo disputas la registaroj de la najbaraj ŝtatoj. La registaroj de Nord-Koreio kaj ĉefe Sud-Koreio argumentas, ke la nomo Japana maro estas frukto de decido de la jaro 1928 fare de la Internacia Hidrografia Organizo, kies sidejo estas en Monako. Ili postulas la uzadon de la nomo Orienta Maro anstataŭ Japana maro aŭ almenaŭ egalecon inter la du nomoj. Tamen, la maro estis nomata itale "Mar del Giappone" (Maro de Japanio) de Matteo Ricci en 1602.

La esprimo de "Orienta maro" ne estas internacia, ĉar ĝi povas signifi plurajn aliajn marojn (Vidu Orienta maro).

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Japana maro | Maroj en la Pacifiko | Maraj ekoregionoj | Maroj en Japanio | Geografio de Nord-Koreio | Geografio de Sud-Koreio | Maroj en Rusio | Disputeblaj teritorioj



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Japana maro (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 28.04.2020 06:13:12 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.