Japana lingvo


(Alidirektita el Japane)
Japana lingvo
日本語 [Nihongo]
Parolata en Japanio, Peruo, Brazilo, Usono (en Havajo), Palaŭo, Gvamo
Parolantoj 127,000,000
Skribo Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
Lingvistika klasifiko
Japana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Japanio, Angaur ( Palaŭo)
Reguligita de Kokugo Shingikai, Council for Cultural Affairs, Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ja
  ISO 639-2 jpn
  ISO 639-3 jpn
  SIL JPN
  Glottolog nucl1643
Angla nomo Japanese
Franca nomo japonais
Vikipedio

La japana lingvo (japane 日本語 [Nihongo]  aŭskulti) estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Enhavo

Parencoj kaj origino


La solaj konataj parencoj de la japana estas la Rjukjua lingvaro, parolata en la Rjukjua Insularo sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardataj kiel dialektoj de la japana. La rjukjuaj lingvoj estas nur iomete interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjuaj neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Fonetike la japana similas al la Pacifikaj lingvoj kiaj la samoa aŭ la malaja, kio videblas ekzemple ĉe la malmultecon de vokaloj, sed gramatike ĝi similas plie al la altajaj lingvoj, kiaj la korea aŭ la mongola, kio videblas ekzemple ĉe la vortordo aŭ la postpozicioj. Por kongruigi ambaŭ hipotezojn, aperis tria skolo kiu proponas, ke dekomence loĝis en Japanio popolo kun sudmara lingvo kaj poste ĝi estis invadita de popolo kun altaja lingvo. Ĉiukaze grava elemento kiu estas la vortotrezoro rilatas al neniu relative proksima lingvo.[1]

Fonetiko


La bazon de la japana fonologia sistemo bone modelas la kana-skribo (vidu supre), kiu notas silabojn konsistantajn el konsonanto kaj vokalo. Aldone ekzistas la silabferma (n).

Ankaŭ sola vokalo sen konsonanto povas konsistigi silabon.

Pri la prononco estas regionaj diferencoj interne de Japanio.

Vokaloj

Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ IFA transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.[2]

Konsonantoj

La konsonantoj, kiuj formas la unuan parton de la silaboj, estas principe 14, sed ne ĉiu okazas kombine kun ĉiu vokalo. Aldone ekzistas moligitaj variaĵoj kun "j"-sono inter konsonanto kaj vokalo, tamen nur kun la vokaloj /a/, /o/ kaj /u/, kaj ne kun la konsonantoj ŭ kaj, evidente, j. La kombinoj "ji" kaj "je" ne ekzistas, kaj "ŭ" ekzistas nur kombine kun "a" ( = ŭa); signo por "ŭo" ekzistas (), sed ĝi estas prononcata "o" kaj markas, kiel postpozicio, la akuzativon.

La vokaloj influas la prononcadon de la (antaŭa) konsonanto, ekzemple jene:

Tiaj apartaĵoj estas grava diferenco inter la transliteradsistemoj Hepburn (kiu notas ilin) kaj Kunrei (kiu ignoras ilin). Vidu malsupre ĉe skribo.

Gramatiko


La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato.

La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, la plurnombro estas nedeviga.

La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.

Vortprovizo


La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.

Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

Skribo


La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:

Ofte oni apudigas al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontala direkto supere.

En la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distiniĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Ekzempla teksto

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1: すべての人間 (にんげん)は、 ()まれながらにして自由 (じゆう)であり、かつ、尊厳 (そんげん)権利 (けんり)とについて平等 (びょうどう)である。人間 (にんげん)は、理性 (りせい)良心 (りょうしん)とを (さず)けられており、 (たが)いに同胞 (どうほう)精神 (せいしん)をもって行動 (こうどう)しなければならない。

Transskribado Hepburn: Subete no (Ĉiuj) ningen (homoj) wa ((temo)), umare nagara ni shite (denaske) jiyū de ari (liberas), katsu (kaj), songen (digno) to ((kaj)) kenri (rajto) to ((kaj)) ni tsuite ((pri)) byōdō de aru (egalas). Ningen (la homoj) wa ((temo)), risei (racio) to ((kaj)) ryōshin (konscienco) to ((kaj)) wo ((akuzativo)) sazukerarete ori (estas donataj), tagai ni (unu la alian) dōhō no (frateca) seishin (spirito) wo ((akuzativo)) motte (havante) kōdō shinakereba naranai (devas agi).

Japandevenaj Esperantaj vortoj


aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigo de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵo, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj.

Organizoj


La Japana Fondumo ( japane 国際交流基金 国際交流基金, Kokusai Kōryū Kikin, angleJapan Foundation”) estas kultura institucio, kies tasko estas promocii kaj disvastigi la japanajn lingvon kaj kulturon en la mondo. Ĝi povas esti konsiderata kiel la japana ekvivalento de la germana Goethe-Instituto aŭ la angla British Council.

Triviale


En la japana lingvo dankon signifas peniso. Kelkaj japanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras dankas.

Referencoj


  1. Por la tuta paragrafo vidu Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana ilngvo, Esperanto, UEA, julio 1965.
  2. Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana lingvo, Esperanto, UEA, julio 1965.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj


Literaturo










Kategorioj: Japana lingvo | Lingvoj laŭ alfabeto




Informoj kiel: 28.09.2021 07:13:37 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.