Kimĉekurbo - eo.LinkFang.org

Kimĉekurbo




Kimĉekurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 195 217  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 129° 12′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC+08:30 [+]
Situo de Kimĉekurbo
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kimchaek [+]

Kimĉekurbo koree 김책시, ĉine 金 策 市 estas urbego kaj mara havenurbo de Nord-Koreio en provinco Nord-Hamgjong. Dum la japana periodo (1910-1945) ĝi estis konata kiel "Ŝirotsu". La origina loknomo estis Songĝin (성진시, 城津市) ĝis 1951. La nuna nomo devenas de generalo Kim Chaek.

Kimĉekurbo situas ĉe buŝo de rivero laŭ la Orienta Maro en orienta parto de la lando. Pjongjango troviĝas 345 km.[1] Kimĉekurbo havas trairan ĉefvojon, fervojan kontakton kaj profundan havenon, kiu ne havas glaciojn vintre.

Origine «Songĝin» estis malgranda fiŝkapta vilaĝo. Ĝi komencis kreski pro malfermo de la haveno por ekstera komerco en 1899. «Ŝirotsu» urbiĝis en 1931. En la apudaĵo de Kimĉekurbo oni minadas grafitojn, magneziojn kaj marmorojn. En la urbo mem oni produktas elektrodojn kaj ŝipojn.

En Kimĉekurbo la averaĝa jara temperaturo estas 8 °C. Inter decembro-februaro plej ofte frostas. Jare pluvas po 698 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste pli ofte.

Bazaj informoj


Vidindaĵoj


Fontoj


  1. [1]



Kategorioj: 129° E | 40° N | Urboj de Nord-Koreio | Marhavenaj urboj | Setlejoj nomitaj laŭ personoj



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Kimĉekurbo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 06.06.2020 08:40:57 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.