Klasika latino - eo.LinkFang.org

Klasika latino


(Alidirektita el Klasika_latina)


Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Italika lingvaro > Latina lingvo > Klasika


Klasika latino estis la latina lingvo de la registaro kaj alta literaturo de Romio. Eĉ en la tempo de Julio Cezaro, ĝi ne estis la lingvo de la strato, kie oni parolis vulgaran latinon.

La ora epoko de latina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj.

La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj.

Klasika latino plejparte malaperis post la 4-a jarcento, kiam la nova kristana intelektularo prefere skribis en vulgara latino anstataŭ en la klasika.

La humanistoj de la Renesanco restarigis klasikan latinon en la formo de la humanisma latino en la 16-a jarcento.

Prononco

La prononco de klasika latino estas plejparte rekonstruita de klasikistoj kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj el aliaj lingvoj, kaj la indikoj de poezia metro, rimo, kaj vortludo.

Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la latinidaj lingvoj:

Gramatiko

Klasika Latino estis tre fleksia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.

Ĉe la substantivo kaj adjektivo estas ses kazoj, kies formoj malsamas laŭ la nombro, genro, kaj deklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto amicus (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):

kazosingularopluraloproksimuma traduko
nominativoamîcusamîcîamiko(j)
genitivoamîcîamîcôrumde amiko(j)
dativoamîcôamîcîsal amiko(j)
akuzativoamîcumamîcôsamiko(j)n
ablativoamîcôamîcîsel/per amiko(j) (aŭ post prepozicio)
vokativoô amîceô amîcîho amiko(j)!

Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per prepozicioj kune kun la ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj hindeŭropaj lingvoj enhavis du pliajn kazojn: la instrumentalo kaj la lokativo. En la latina, la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.

En la vulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du, nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj per prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj latinidaj lingvoj, nur la rumana ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.

La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:

La verbo fleksiiĝas laŭ la nombro (singulara, plurala) kaj persono (unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ tempo (prezenco, imperfekto, pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto), voĉo (aktivo, pasivo) kaj modo (indikativo, subjunktivo, imperativo). Ankaŭ estas la infinitivo, la adjektivecaj participoj (prezenca, perfekta, futura), kaj la substantivecaj gerundo kaj supino.

Adverboj kaj konjunkcioj ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, same kiel en la plej multaj el la nuntempaj slavaj lingvoj. La artikoloj de la latinidaj lingvoj evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illudipsus, ipsa, ipsum).

La ĝenerala vortordo de klasika latino estas SOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.




Kategorioj: Latina lingvo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Klasika latino (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 27.04.2020 09:22:08 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.