La lingvo por ni - eo.LinkFang.org

La lingvo por ni

La lingvo por ni estas "populara" kanto inter esperantistoj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. La muziko venas de la skota popolkanto Bring Back My Bonnie to Me.

Teksto


Sur montoj kaj step' indianoj
Ĉasadas kun ruĝfamili'
Kaj se vi postulas parolon,
Kanjone eĥiĝas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
En densa afrika ĝangalo
La bonaj amikoj de ni
Jam solvis la lingvan problemon
Tamtame resonas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
Ĉe norda poluso eskimoj
Vivadas en neĝ' kaj glaci'
Se ili bezonas parolon
Aŭdigas tutsame la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
Sur tuta la vasta terglobo
En urboj de ĉiu naci'
Troviĝas samideanaro
Kaj sonas de buboj la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.

Historio


Ĉi kanto estas la unua de la vinilalbumo Ni kantu en Esperanto eldonita en 1964, kie trobadoras Frans Jahger.

Kritiko


La kanto estas verkita el koloniisma perspektivo. Por forpreni la plej gravan mankon ĝi ŝanĝiĝis plurfoje. La frazo "Sovaĝaj nigruloj sen Di'" iĝis "Nigruloj sen teknologi'" kaj poste "la bonaj amikoj de ni". Tamen la baza strukturo restas koloniisma. Malgraŭ kelkaj protestoj la tradicia versio reaperis en la rusa disko "Oraj Kantoj" (2002), ĉar ĝi estas la tradicia formo, populara dum fermiteco de la lando en 1960-aj-70-aj jaroj.




Kategorioj: Lingvo | Esperanto-muziko



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/La lingvo por ni (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 10:39:07 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.