Lingvo - eo.LinkFang.org

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.

Enhavo

Parola lingvo kaj skriba lingvo


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Parola lingvo kaj Skriba lingvo.

Parolata lingvo aŭ simple parola lingvo estas lingvo produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de la skriba lingvo. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj nekleraj civilizacioj. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere de voĉa sistemo, male al signolingvo, kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faras la tri terminojn sinonimoj kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transkriboj de signoj.[1][2][3]

En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de la kunteksto. Tio kontrastas kun la koncepto de skriba lingvo en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de la teksto. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al la sperto, sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.[4]

La rilato inter parola lingvo kaj skriba lingvo estas komplekso. Ene de la kampo de lingvistiko la nuna interkonsento estas ke parolo estas denaska homa kapablo, kaj skriba lingvo estas kultura inventaĵo.[5] Tamen kelkaj lingvistikistoj, kiaj tiuj de la Praga skolo, argumentas ke skriba kaj parola lingvo havas distingajn kvalitojn kiuj iras kontraŭ la fakto ke la skriba lingvo estas dependa el la parola lingvo por ties ekzistado.[6]

La partikulareco de la artefaritaj lingvoj okazigas la fakton kaj diferencon rilate al la naturaj lingvoj, ke tiuj plej ofte estas unue skribaj lingvoj kaj poste parolaj lingvoj. Pri Esperanto oni povas diri en kiuj epokoj estis jam la diversaj stadioj de tiu kiel skriba lingvo kaj en kiu tago precize okazis la unua konversacio en tiu lingvo kaj en kiu tago okazis la unua socia evento kie Esperanto definitive iĝis parolata lingvo (Unua Universala Kongreso).

La skribita lingvo estas la unueca, oficiala skribita formo de lingvo. Plejofte ĝi estas superregiona normigo de la regionaj idiomoj kaj dialektoj. La skribita lingvo esprimiĝas per tekstoj kiuj estas je dispono fizike por la legantoj.

Neniu natura lingvo estas nur skribita, la skribita formo estas plejofte komplemento de aro da parolitaj idiomoj. Tiuj evoluas kaj sekve ankaŭ la skribita lingvo evoluas, sed pli malrapide.

La skribita lingvo estas invento kaj pro tio ĝi devas esti instruita, kontraŭe al la lingvo parolita aŭ al la signolingvo, kiuj estas lernataj spontanee per eksponado, precipe en la infanaĝo.

Lingvo Denaskuloj
(milionoj) [7]
mandarena 848
hispana 329 [8]
angla 328
portugala 250
araba 221
hindia 182
bengala 181
rusa 144
japana 122
java 84,3

Lingva diverseco


SIL Ethnologue difinas "vivantan lingvon" kiel "lingvo kiu havas almenaŭ unu parolanton por kiu ĝi estas sia unua lingvo." La preciza nombro da konataj vivantaj lingvoj varias de 6000 du 7000, depende de la precizeco de onia difino de "lingvo", kaj aparte, pri kiel oni difinas la distingon inter lingvoj kaj dialektoj. En 2016, Ethnologue katalogigis 7.097 vivantajn homajn lingvojn.[9] La fakuloj de Ethnologue establas lingvajn grupojn surbaze de studoj pri reciproka komprenebleco, kaj tio ofte rezultigas pli da kategorioj ol pli konservativaj klasifikoj. Ekzemple, la dana lingvo kiun plej kleruloj konsideras sola lingvo kun pluraj dialektoj estas klasifikita kiel du malsamaj lingvoj (dana kaj jutlanda) de Ethnologue.[7]

Laŭ Ethnologue, 389 lingvoj (preskaŭ 6%) havas pli ol milionon da parolantoj. Ĉi tiuj lingvoj kune parolatas per 94% de la monda loĝantaro, dum 94% de la mondaj lingvoj parolatas per la ceteraj 6% de la tutmonda loĝantaro. Dekstre estas tabelo de la mondaj 10 plej parolata lingvoj kun taksoj pri parolantoj de la Ethnologue (nombroj de 2009).[7]

Homa lingvo kaj besta lingvo


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Animala komunikado.

Lingvon ofte oni uzas kiel argumenton por aŭ kontraŭ la kvalita malsamo inter bestoj kaj homoj pri penskapablo. Laŭ iuj subtenantoj de bestoprotektado, inter homo kaj besto interstaras neniu malsameco kvalita, sed nur kvanta, eĉ ŝuldita al pli progresa evolua stadio de la homo. Tia bestoprotektismo asertas ke inteligento ne estas ekskluziva prerogativo de la homo, sed ĝi estas karakterizo ankaŭ de la superaj bestoj. Tiuj uloj diras: "estas iuj bestoj kiuj oferas pro amo sian vivon, tial ili ne estas trude memreferenciataj, ili kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi."

Laŭ aliaj, tamen, inter homo kaj besto alestiĝas multaj diferencoj-malsamecoj kvalitaj. Jen unu: Simpatiantoj pri prerogativoj de homoj – jam kun Aristotelo[10] – subtenas, ke la scikapablo de la superaj bestoj estas kvalite malsama. Laŭ tiuj, besto: unue, ekrimarkiĝas nur pri iuj aspektoj, nome tuŝiĝas nur per/pri la aspektoj utilaj aŭ malutilaj, plaĉaj aŭ malplaĉaj, danĝeraj aŭ avantaĝaj dum aliajn aspektojn eĉ ne perceptas (ĉi-rilate vidu aliajn pensulojn kiel Plessner, Max Scheler, Adolph Ferdinand Gehlen, Ernst Cassirer); due, se la atento kaj intereso de la besto konverĝas nur sur tiujn perceptitajn aspektojn signifas ke la besta scipovo estas nur pragmata, util-altira.

Male, homo: unue, konsciiĝas pri ĉiuj aspektoj de ĉiu ajn aĵo-afero, kaj ne nur pri tiuj utilaj kaj malutilaj; due, sin demandas ne nur pri utileco aŭ malutileco ktp de la aĵaro, sed ankaŭ pri ĝia naturo, nome tiu sin demandas: “kio estas tio?” ĉar tiu volas ĝin koni eksklude de ĝia eventuala utilo aŭ malutilo, tiu volas scii ankaŭ pri la vero pri la aĵaro, la bono kaj malbono, justo kaj maljusto, tiu volas distingi la belon kaj malbelon.

Tial, laŭ tiuj pensistoj, la homa inteligento estas ne nur pragmata/util-altirita, sed ankaŭ teoriumanta (porteoria). Jen la rilato pri lingvo: tiu malsameco (laŭ Aristotelo kaj la aliaj) riveliĝas en la komunikado: dum la besta komunikado sin esprimas pere de gestoj aŭ krioj kaj pragmate signalas danĝeron aŭ petas nutraĵon ktp, la homo sin esprimas pere de la vorto, kiu ne estas nur pragmata, sed ankaŭ porteoria (abstraktema), nome kapabla komuniki la veron, la belon la bonon ktp.[11]

Historio de lingvo


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de lingvo.

Oni povas diri, ke lingvo naskiĝas kiam en sia evoluo ĝi iĝas tro diferenca el la devena trunko, tiom ke parolantoj de la trunko aŭ de aliaj derivitaj novaj lingvoj ne interkompreniĝas kun la parolantaro de tiu nova lingvo. Tio kondukas la lingvistojn pli kaj pli reen al pli antikvaj pra-lingvoj, kie eblas moviĝi nur per hipotezoj, rilate al migrado de popoloj ktp. Tiel pri la latina oni povas diri, ke ĝi mortis kiam estis produktitaj la latinidaj lingvoj, kvankam la latina mem havis kaj havas ian "post-mortan" vivon kiel kultura, ceremonia, revitaligebla lingvo ktp. Same oni povas diri, ke ĝi naskiĝĝis iam per evoluo de komuna trunko hindeŭropa. La studo de pli praaj lingvoj estas des pli malfacila ju pli oni eniras en pli antikvaj epokoj.

Lingva revitaligo estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. Lingva revitaligo celas reuzi lingvon estingitan aŭ endanĝerigitan.

Lingvomortiĝo estas la procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.

Listoj


Vidu ankaŭ


Bibliografio


Eksteraj ligiloj


Referencoj


  1. Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard
  2. Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language
  3. Brooks & Kempe (2012) Language Development
  4. Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.
  5. Pinker, S., & Bloom, P. (1990). Natural language and natural selection. Behavioral and Brain Sciences, 13, 707–784.
  6. Aaron, P. G., & Joshi, R. M. (2006). Written language is as natural as spoken language: A biolinguistic perspective. Reading Psychology, 27(4), 263–311.
  7. 7,0 7,1 7,2 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Ethnologue; $2
  8. La nombro de Ethnologue pri hispanlingvanoj estas bazita sur nombroj de antaŭ 1995. Pli lastatempa takso estas 420 milionoj; Unua studo de la Instituto Cervantes kaj la Brita Konsilio pri la pezo internacia de la hispaa kaj la angla (hispane), eldonisto: Instituto Cervantes (www.cervantes.es)
  9. statistiko de SIL Ethnologue (angle)
  10. Politiko, I, 1253 a 10-18
  11. Oni notu ke la konekto inter la homa racio kaj homa lingvo estas jam indikata de la du nocioj de la greka (Aristotelo estis greko) vorto “logoso”, kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur la posedanto de logoso - porteoria racio - povas komuniki pere de la vorto.



Kategorioj: Lingvo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingvo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 10:00:49 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.