Usona Nacia Laboratorio Los Alamos


(Alidirektita el Los_Alamos)

La Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (mallongigite Los Alamos respektive Los ÁlamosLANL por "Los Alamos Nacia Laboratorio") estas nacia laboratorio de la Usona Departemento pri Energio komence organizita dum la Dua Mondmilito por la desegno de nuklea armilo kiel parto de la projekto Manhattan. Ĝi situas mallongan distancon nordokcidente de Santa Fe, Nov-Meksiko en la sudokcidenta Usono.

Los Alamos estis elektita kiel la plej sekreta loko por projektado de atombombo fine de 1942, kaj oficiale estis komisiita la sekvan jaron, sub la administrado de la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Tiutempe ĝi estis konata kiel projekto Y kaj estis la centro por dezajno de armiloj kaj ĝenerala kunordigo. Aliaj laboratorioj, hodiaŭ konataj kiel "Nacia Laboratorio Oak Ridge" kaj "Hanford", koncentriĝis pri la produktado de uranio kaj plutonio por la celataj bomboj. Los Alamos estis la koro de la projekto, kolektante sub la gvido de Robert Oppenheimer kelkajn el la plej famaj sciencistoj de la mondo, inter ili multnombrajn Nobel-premiitojn - ekzemple Hans Albrecht Bethe kaj Niels Bohr.

Eksteraj ligiloj










Kategorioj: Registaro de Usono | Scienco kaj teknologio en Usono | Esploraj institutoj en Usono | Nuklea teknologio en Usono




Informoj kiel: 29.09.2021 06:54:59 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.