Mersey - eo.LinkFang.org

Mersey




Mersey
Bazaj informoj
Situo Nordokcidenta Anglio
Longeco 113 km
Fluo
Fonto kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport
Enfluejo inter Liverpool oriente kaj Birkenhead okcidente en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro
Geografio

La rivero Mersey - angle River Mersey, prononco laŭ sistemo IFA mɜːzi - estas rivero en la nordokcidenta parto de Anglio. La nomo estas derivita de la anglosaksa lingvo kaj tradukiĝas kiel "lima rivero". La rivero eble estis la limo inter la malnovaj reĝlandoj Mercia kaj Northumbria kaj por jarcentoj ĝi formis parton de la limo inter la historiaj graflandoj Lancashire kaj Cheshire.

La rivero ekestas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport. Ĝi fluas okcidenten tra la antaŭurbaj areoj de suda Manĉestro, enfluas kanalon subtenante la kanalan akvonivelon, sed post ses kilometroj forlasas la kanalon fluante al Warrington kie la rivero plilarĝigas kaj remallarĝigas kiam ĝi pasas inter la urboj Runcorn kaj Widnes.

De Runcorn la rivero plilarĝigas en grandan estuaro, kiu vastas 5 kilometrojn je ĝia plej larĝa punkto proksime de la haveno Ellesmere. Tiam la rivero fluas norden kiam la estuaro mallarĝigas inter Liverpool oriente kaj Birkenhead sur la duoninsulo Wirral okcidente. Fine ĝi elfluas en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro. Entute la rivero longas 113 kilometrojn.









Kategorioj: Riveroj en Anglio | Nordokcidenta Anglio








Informoj kiel: 01.11.2020 08:07:14 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.