Muroj de la Suno kaj Luno - eo.LinkFang.org

Muroj de la Suno kaj Luno




La Muroj de la Suno kaj Luno (katalune: Murals del Sol i de la Lluna) estas duopo de muroj de tegoloj el ceramiko desegnitaj de la kataluna artisto Joan Miró kaj faritaj kun Josep Llorens i Artigas en 1955 por la Sidejo de Unesko en Parizo.[1] Unue instalitaj sur Placo de Fontenoy, kun paso de la tempo ili estis transportitaj en la internon de la konstruaĵo por ŝirmi ilin de malbona vetero kaj acidaj pluvoj.

Enhavo

Historio


Joan Miró kaj Josep Llorens Artigas konatiĝis en 1910 en la lernejo de arto kiun la pentristo Francesc Galí (1880-1965) havis en Barcelono. Ekde la 1940-aj jaroj, Miró kaj Josep Llorens Artigas komencis artistan duopon, kiu donos kiel frukton objektojn kaj grandajn ceramikajn murojn kiaj tiuj de Unesko en Parizo aŭ tiu de Flughaveno de Barcelono. Tiuj verkoj kunfandas la leksikon de Miró kun la esencaj kvalitoj de la artoj de la tero kaj fajro[2].

En 1955 respondeculoj de Unesko kontaktiĝis kun Joan Miró por demandi lin, ĉu li volas partopreni en la teamo de artistoj kiuj dekoracios la estontan sidejon de la institucio kiu situis en Parizo[3]. Iam konsentite, ili koncedis al li la eksterajn murojn de la konferencejo, du perpendikularaj muroj tri metrojn altaj kaj sep metrojn kaj dek kvin longaj respektive. Miró proponis realigi ceramikan muron kunlabore kun Llorens Artigas.

En 1956, Joan Miró komencis labori pri la muro en sia ateliero de Palma de Majorko. La sekvan jaron, en 1957, li iris al la Kaverno Altamira kun Llorens Artigas por inspiriĝi por realigi la verkon,[4][5] vidante "la unuajn murojn en la mondo".[6] Ili ankaŭ vizitis la Kolegiatan preĝejon de Santillana del Mar kaj la romanikan arton de la Muzeo de Arto de Katalunio, la nuna MNAC.

Bibliografio


Referencoj


  1. Joan M. Minguet Batllori. (2000) Joan Miró: l'artista i el seu entorn cultural, 1918-1983 . L'Abadia de Montserrat, p. 146–. ISBN 978-84-8415-208-8.
  2. Joan Gardy Artigas, Spanish (1938 - ) . rogallery.com. Alirita 28 septembro 2011.
  3. Corredor-Matheos, Jozef. (oktobro 1993) The Miró-Artigas Murals 35. Catalonia Culture, p. 34 – 37.
  4. Janis Mink. (2000) Joan Miró 1893-1983 . Taschen, p. 93–. ISBN 978-3-8228-5975-9.
  5. Anna Maria Preckler. (1 januaro 2003) Historia del arte universal de los siglos XIX y XX . Editorial Complutense, p. 236–. ISBN 978-84-7491-707-9.
  6. Miró, Joan; Francesc Català Roca (fotos). (06/07/1959) Como hice los murales para la UNESCO (Revuo) 2457 (hispane), Blanco y Negro.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj


Fonto


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Murals del Sol i de la Lluna en la kataluna Vikipedio.




Kategorioj: Joan Miró | Arto



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Muroj de la Suno kaj Luno (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.06.2020 09:13:43 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.