Nord-Koreio
조선민주주의인민공화국 | |
Chosŏn minjujuŭi inmin konghwaguk | |
Korea Demokratia Popola Respubliko | |
|
|
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Patriota Kanto (Aegukka) | |
Nacia devizo: Forta kaj prospera nacio | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Pjongjango |
Oficiala(j) lingvo(j) | korea |
Ĉefa(j) lingvo(j) | korea lingvo |
Areo % de akvo |
120 540 km² 4,87 % |
Loĝantaro | 24 052 231 (2011) |
Loĝdenso | 190 loĝ./km² |
Horzono | UTC+8:30 |
Interreta domajno | kp |
Landokodo | KP |
Telefona kodo | 850 |
Plej alta punkto | Pektusan |
Plej malalta punkto | Japana Maro |
Politiko | |
Politika sistemo | Ĝuĉe-ideologia socialista respubliko |
Ŝtatestro | Kim Ĝong-un |
Ĉefministro | |
Nacia tago | 9-an de septembro |
Sendependiĝo disde Japanio | 15-an de aŭgusto 1945 |
Ekonomio | |
Valuto | Nordkoreia ŭono (KPW) |
MEP | laŭ 2006 |
– suma | $ 22,85 mlrd |
– pokapa | $ 1 007 |
Transskribo | |
---|---|
Hangeŭlo | 조선민주주의인민공화국 |
Ĉina skribo | 朝鮮民主主義人民共和國 |
Norma transskribo | Joseon Minjujeui Inmin Gonghwaguk |
McCune-Reischauer | Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk |
Esperanta transskribo | Ĉoson Minĝuĝui Inmin Konghŭaguk |
Nord-Koreio aŭ Nord-Koreujo (hangule: 조선민주주의인민공화국; M–R: Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk aŭskulti), oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko estas lando en orienta Azio, en la norda parto de la Korea duoninsulo. Ĝi limas la Ĉinan Popolan Respublikon en la nordo kun grandparte limo formita per la rivero Jalu, kaj Rusion en la nordoriento. En la sudo ĝi limas Sud-Koreion. En ĝia okcidento situas la Flava Maro kaj en ĝia oriento, la Japana Maro. La ĉefurbo estas Pjongjango.
Nord-Koreio kreiĝis la 9-an de septembro 1948 kiel popoldemokratia ŝtato. La potenco apartenas al la Korea Laborista Partio kun ĉapitro je ĉefa sekretario Kim Ĝong-un.
Enhavo
- 1 Ŝtata nomo
- 2 Administrata strukturo
- 3 Historio
- 4 Nukleaj armiloj
- 5 Registaro
- 6 Socio
- 7 Vidu ankaŭ
- 8 Eksteraj ligiloj
- 9 Referencoj
Ŝtata nomo
Administrata strukturo
Urboj direktadministrataj de regado
- Pjongjango (평양 직할시; 平壤直轄市)
- Rason (라선 (라진·선봉) 직할시; 羅先 (羅津-先鋒) 直轄市)
Provincoj
- Ĉagang (자강도; 慈江道)
- Nord-Hamgjong (함경 북도; 咸鏡北道)
- Sud-Hamgjong (함경 남도; 咸鏡南道)
- Nord-Hŭanghae (황해 북도; 黃海北道)
- Sud-Hŭanghae (황해 남도; 黃海南道)
- Kangŭon (강원도; 江原道)
- Nord-Pjongan (평안 북도; 平安北道)
- Sud-Pjongan (평안 남도; 平安南道)
- Rjanggang (량강도; 兩江道)
Specialadministrataj regionoj
- Industria Regiono Kaesong (개성 공업 지구; 開城工業地區)
- Turisma Regiono Kumgangsan (금강산 관광 지구; 金剛山觀光地區)
- Speciala Administra Regiono Sinuiju (신의주 특별 행정구; 新義州特別行政區)
Ĉefaj urboj
- Pjongjango
- Pjongsong
- Hungnam
- Sinuiĝu
- Kaesong
- Nampo
- Ĉongĵin
- Ŭonsan
- Sariŭon
- Hoerjong
- Hamhung
- Haeĵu
- Kanggje
- Hjesan
- Kimĉaek
- Kangso
- Rason
Historio
- 1-a jarcento a.K. ĝis 7-a jarcento: vidu Kogurjo regno.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1945 Koreio estis sub la rego de Japanio. Post la Dua mondmilito la liberigitan Koreion okupis denorde sovetiaj trupoj kaj desude – usonaj. Ĉar la du ŝtategoj ne sukcesis interkonsenti, en ambaŭ partoj formiĝis registaroj, proklamintaj sian tutlandan potencon (1948). La tensioj inter la nordo kaj la sudo kreskis ĝis eko de interna milito kun grandioza internacia partopreno.
Korea milito 1950–1953
Neŭtraleco de la ĉi-suba alineo estas diskutata.
En 1950 Nord-Koreio atakis Sud-Koreion kaj okupis preskaŭ la tutan landon. Tiam Usono kaj aliancanoj decidis en la UN (Sovetunio ne partoprenis) milithelpi Sud-Koreion. Post tio Sud-Koreio okupis preskaŭ la tutan Nord-Koreion kaj atingis eĉ la limon de Ĉinio. Tiam Ĉinio sendis "volontulojn" por helpi Nord-Koreion. La milito daŭris en 1951–1953 preskaŭ ĉe la nuna limo. Meze de 1953 oni silentigis la armilojn.
Ekde 1953 (fino de la korea milito) estas pacvartistoj inter la du koreaj ŝtatoj. Ili deĵoras en Panmunjom. Panmunjom estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Soldatoj el Svislando kaj Svedio deĵoras en la Sudo. En la Nordo deĵoris Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Ĉar Pollando demokratiiĝis kaj ĉar Ĉeĥoslovakio disiĝis, Nord-Koreio forpelis iliajn soldatojn. Do en 2008 restas nur Svedoj kaj Svisoj sude.
Ĝis nun neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj. En novembro 2010 la bombado de Jonpjongo plistreĉigis la interrilatojn.
En la plej norda stacidomo de Sud-Koreio Imjingang oni vidas multajn paperetojn, kiuj entenas mesaĝojn, kiuj esprimas deziron pri reunuiĝo de la duoninsulo.
Ekzistas turismaj ekskursoj por iri al Panmunjom el Seulo (80 km), sed Sud-Koreoj devas obteni permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas.
Nukleaj armiloj
Nord-Koreio posedas teknologiojn por produkti mezdistancajn raketojn kaj vendas tiajn raketojn al kelkaj landoj de la "tria mondo". Ĝi ankaŭ havas teknologion por produkti nukleajn armilojn, kion konfirmis la subtera testo, okazigita la 9-an de oktobro 2006.
La testa nuklea eksplodo kun potenco de ĉ. 5–15 kilotunoj indignigis loĝantojn de multaj landoj. Samtempe Nord-Koreio insistas pri sia rajto posedi nukleajn armilojn kaj klarigas, ke ĝi okazigis la teston pro la premo kaj milita minaco flanke de Usono. Aludante la usonajn trupojn en la sudo de la duoninsulo, kiuj disponas pri nukleaj armiloj, respondeculo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis la 11-an de oktobro 2006, ke “kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj”[1].
Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500km) misilo.
Registaro
Korea Laborista Partio gvidas Nord-Korean ŝtaton kaj socion. Gvidanto de la partio estas komandanto (“k‑do”) Kim Ĝong-un kaj li samtempe estas ĉefkomandanto de la popola armeo.
Laŭ la Konstitucio de DPRK, ŝtata supera kaj leĝdona organo estas la Supera Popola Asembleo kaj ĝia Prezidio. Prezidanto de la Prezidio de Supera Popola Asembleo estas ŝtatestro de la lando. Nuna prezidanto estas k‑do Kim Jong-nam.
Plenuma kaj administra supera organo de la lando estas Konsilio de Ministroj (registaro). Ĉefministro estas k‑do Pak Pong-ju.
Socio
La Junaj Pioniroj de Norda Koreio (en la korea lingvo: 조선 소년단) estas nordkorea junulara movado de pioniroj.
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado en Nord-Koreio
- Asocio por Amikeco kun Nord-Koreujo
- Koreio
- Korea milito
- Sud-Koreio
- Ĝuĉeo
- Kŭan-li-so
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Nord-Koreio
en la vikio de UEA
esperante
Referencoj
Kategorioj: Nord-Koreio
Informoj kiel: 31.10.2020 12:59:34 CET
Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio]) Permesilo: CC-by-sa-3.0
Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.
Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.