Nord-Osetio


Subjekto de Rusia federacio
Respubliko Nord-Osetio(–Alanio)
ruse Республика Северная Осетия–Алания
osete Республикӕ Цӕгат Ирыстон–Алани

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Norda Kaŭkazio
Ĉefurbo Vladikavkaz
Estro Tamerlan Aguzarov
Fondita 7-a de julio 1924
Demografio
Loĝantaro 712 980 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Oseta, Rusa
Etnoj osetoj (64,5 %)
rusoj (20,6 %)
inguŝoj (4,0 %)
armenoj (2,3 %)
kumukoj (2,3 %)
kartveloj (1,3 %)
(Stato: 2010)
Geografio
Areo 7987 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Aŭtokodoj 15
OKATO 90
ISO 3166-2 RU-SE
43.244.2

Nord-Osetio—AlanioNord-Osetujo (ruse: Республика Северная Осетия — Алания, "Respublika Severnaja Osetija — Alanija, [rʲɪˈspublʲɪkə ˈsʲevʲɪrnəjə ɐˈsʲetʲɪjə ɐˈlanʲɪjə]; osete: Республикӕ Цӕгат Ирыстон — Алани, Respublika Cagat Ireŝton — Alani, [resˈpublikə t͡səˈgät iɾɨˈʃton äˈläni]) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio, parto de la Nord-Kaŭkazia federacia distrikto. En 1774 ĝi propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) distrikto en konsisto de Montara ASSR. De 1924 la teritorio estis aŭtonoma provinco, kaj de 1936 nomiĝis Nord-Oseta ASSR.

Estas du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Kartvelia milita vojo.

Laŭ la Konstitucio de Respubliko Norda Osetio—Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Enhavo

Distriktoj


Historio


Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 en orienta parto de la respubliko okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Ĉeurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

Terorisma atako en Beslano

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: interalie la loĝantaro iĝis pli politike aktiva, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

Kulturo


Turismo


Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

Referencoj


  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5 , p. 12–209; 11 , p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)

Eksteraj ligiloj


Vidu ankaŭ










Kategorioj: 44° E | 43° N | Nord-Osetio




Informoj kiel: 28.09.2021 07:19:29 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.