Nov-Meksiko


Nov-Meksiko (angle New Mexico [nu MEKS-a-ko]; hispane Nuevo México) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 47-a ŝtato de Usono je la 6-a de januaro 1912.

Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejparte mineraloj. Ĝi produktas pli da uranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj. La atombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urbo Los Alamos.

Demografio


Pli granda procento de usonaj indiĝenoj loĝas en Nov-Meksiko ol en iu alia ŝtato. La totala loĝantaro estis de 1,819,046 personoj en 2000. La ĉefurbo estas Santa Fe, la plej granda urbo Albuquerque kaj aliaj gravaj aŭ interesaj urboj estas Las Cruces, Socorro, Clovis, Deming, Española, Farmington, Rio Rancho inter aliaj. En Artesia malkovriĝis arteza puto en 1903. Artezaj putoj por agrikulturo tre popularis en la sekvaj jaroj, ĝis la grundakva nivelo malaltiĝis en la 1920-aj jaroj kaj la putoj tial ne plu produktis same grandan kvanton da akvo.

Eksteraj ligiloj


Bildaro









Kategorioj: Nov-Meksiko | Subŝtatoj de Usono




Informoj kiel: 31.10.2020 01:00:05 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.