Novgotiko


Novgotiko estas stilodirekto de la 19-a jarcento ene de arkitekturo kaj artmetio, kie oni provis iamaniere daŭrigi gotikon. Ĝi povas esti rigardata kiel fazo de historiismo.

La stilo estiĝis dum la 1740-a jaroj en Anglio, kie oni intencis revivigi la mezepokan gotikan stilon por kontrasti la tiam tre uzatan novklasikan stilon. Konstruaĵoj en novgotika stilo estas inter alie la brita parlamentejo kaj ankaŭ la tura ponto (Tower Bridge) en Londono.

En Francio kaj Germanio la stilo estis ofte aplikata por preĝejoj. Ĝi estas rekonebla ankaŭ en pluraj de la pli aĝaj nubskrapuloj en Novjorko kaj Ĉikago.

La plej frua konstruaĵo en Danio, kie videblas la stilo estas la nova ĉefkonstruaĵo de la universitato de Kopenhago, kie klasikismo en kurioza maniero miksiĝas kun gotiko.

Ekzemploj









Kategorioj: Arkitekturaj stiloj | Konstruaĵoj | Novgotiko




Informoj kiel: 28.09.2021 09:02:24 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.